10-a Leciono
En la 8-a leciono ni parolis pri diversaj horloĝoj. Kaj ni forgesis pri grava membro de la horloĝa familio. Ni forgesis pri la vekhorloĝo. Ĝi estas mekanika koko. La koko vekas la kokinojn. Kaj la vekhorloĝo vekas la homojn en la mateno.
Kio vekas vin matene (=en la mateno), ĉu koko aŭ vekhorloĝo? Ĉu via patrino vekas vin? Ĉu la vekhorloĝo estas simpatia aparato? Ĉu vi ŝatas ĝian muzikon?
Kiammi aŭdis la belan muzikon de mia mekanika koko mi saltas el la lito, lavas min, vestas min (mi surmetas miajn vestojn), matenmanĝas kaj iras rapide al la laboro. Tie mi salutas miajn kamaradojn: Bonan tagon! La dekdua horo estas la mezo de la tago aŭ tagmezo. Tiam mi faras paŭzon en mia laboro kaj tagmanĝas kun bona apetito. Post la tagmezo (=post-tagmeze) mi denove laboras ĝis la vespero (18-a aŭ 19-a horo). Tiam mi iras al mia hejmo por ripozi kaj vespermanĝi kun mia familio.
Dumla vespero, mi kelkfoje iras al la teatro, kinejo aŭ vizitas la Argentinan Esperanto-Ligon. Kiam mi eniras mi salutas: Bonan vesperon, samideanoj! Kiam mi foriras de la societo mi diras bonan nokton al miaj bonaj amikoj kaj iras dormi. Je noktomezo (24-a horo) mi jam kuŝas en mia mola lito. Kia granda invento estas la lito! Bonan dormon!
-Je kioma horo vi matenmanĝas? -Mi matenmanĝas je la sepa. Je kioma horo vi tagmanĝas? Je kioma horo vi vespermanĝas? Ĉu vi vespermanĝas kun via familio? Ĉu vi ŝatas matenmanĝi en la lito? Kion vi faras en la mateno? Ĉu vi legas la 1/4urnalon? Ĉu vi faras sporton?
Ĉu vi banas vin? Ĉu vi kantas en la banĉambro? Ĉu vi loĝas proksime de via laboro? Ĉu vi iras piede aŭ vi veturas? Ĉu vi povas sidi en la aŭtobuso?
Kion la homoj faras dum la tago? Kion ili faras dum la nokto? Dum vi dormas, aliaj homoj laboras. Kiam vi dormas? Kiam vi promenas? Ĉu vi ŝatis la supon kiam vi estis infano? Ĉu vi vizitos dancejon kiam vi estos tre maljuna?
Mia patro ĉiam (=en ĉiu momento, en ĉiu tempo) estas gaja, neniam li estas malgaja. Li ĉiam diras: "Menso sana en korpo sana kaj gaja koro en sana korpo".
Mi gratulas vian patron.
Kia estas via koro? Ĉu vi ankaŭ estas ĉiam gaja? Ĉu via instruisto ofte gratulas vin?
En la ĝardeno Maria diris al Petro: Ĉu vi ĉiam amos min? Ĉu vi memoros ĉiam pri mi?" -"Jes, mia kara" -respondis Petro- " Mi ĉiam amos vin kaj neniam mi forgesos vin."
Ĉu ankaŭ vi ŝatas promeni en parko sub la steloplena ĉielo kaj diri dolĉajn vortojn?
Dum la nokto la manoj kaj piedoj, la korpo ripozas. La koro ne ripozas: ĝi ĉiam funkcias. Dum la homo vivas la koro neniam haltas.
En la mateno unue (1-e) mi lavas min, due (2-e) mi vestas min kaj trie (3-e) mi matenmanĝas.
Dialogo
TRO MALALTA HOTELO
Cu vi ŝatas la proverbojn? Kiom da kapoj, tiom da gustoj = Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Plej bone ridas kiu laste ridas. Pli bona estas afabla vorto, ol granda torto.
VOCABULARIO
BIFSTEKO
BISTEC, BIFE
FORGESI
OLVIDAR
ETAĜO
PISO (1°, 2°)
FUNKCII
FUNCIONAR
FAMILIO
FAMILIA
GRATULI
FELICITAR, GRATULAR
HOTELO
HOTEL
HALTI
HACER ALTO, DETENERSE
KAMARADO
CAMARADA
KOSTI
COSTAR
KINEJO
CINE
RIDI
REIR
KOKO
GALLO
RIPOZI
REPOSAR
KORPO
CUERPO
SALUTI
SALUDAR
MATENO
MAÑANA
VEKI
DESPERTAR
MEKANIKO
MECÁNICA
IAM
ALGUNA VEZ
MEMBRO
MIEMBRO
KIAM
CUANDO
MENSO
MENTE
TIAM
ENTONCES
MUZIKO
MÚSICA
ĈIAM
SIEMPRE
PAŬSO
PAUSA, INTERVALO
NENIAM
NUNCA
VESPERO
HORAS VESPERTINAS
TRO
DEMASIADO
VORTO
PALABRA, VOCABLO
DUM
DURANTE
MOLA
BLANDO, MUELLE
DENOVE
NUEVAMENTE
VESTO
VESTIDO EN GENERAL
SUBVESTO
ROPA INTERIOR
LA INSTRUISTO PAROLAS
BONAN TAGON
VESPEROes la parte del día opuesta a la mañana, entre la caída del sol y media noche. Eso que en castellano llamamos la parte vesperal o vespertina del día. De acuerdo a la costumbre de varia lenguas, se dice en Esperanto bonan vesperon al encontrarse con otros y bonan nokton al retirarnos.
PRIes una preposición que significa acerca de, concerniente a, sobre: la profesoro parolis pri moderna literaturo - el profesor habló sobre literatura moderna. Pri tio mi ne volas paroli - acerca de eso yo no quiero hablar.
PIEDE, MANEsignifican pedestremente, manualmente. Pero estos adverbios son poco usados quizás por demasiado largos y los reemplazamos por los modos adverbiales "a pie", "a mano". Matene, tage, nokte y otros muchos ya no tienen equivalente en castellano y debemos decir "por, en, durante la mañana", etc. También en Esperanto podemos usar modos adverbiales: dum la mateno (=matene). No confunda tage - de día (durante el día) con ĉiutage - diariamente, cada día: Mi laboras nokte (=dum la nokto) - yo trabajo de noche, mi laboras ĉiunokte - yo trabajo todas las noches. Otros adverbios: hejmo - hogar, hejma - hogareño, hejme - en el hogar, en la casa: esti hejme - estar en casa. Hay algunos adverbios simples - no derivados - que no levan la terminación e: hieraŭ, morgaŭ, nun - ahora, for - lejos.
FORsignifica alejamiento: iri - ir, foriri - marcharse, forkuri - alejarse corriendo, forflugi - alejarse volando. Li loĝas for de la urbo - él habita fuera de la ciudad, la fora sudo - el lejano sud, for! - fuera! For de l´ okuloj, for de la koro - lejos de los ojos, lejos del corazón.
UNUA, UNUE, UNUO. Los números cardinales pueden convertirse en adjetivos: unu (1), unua (1-a) - primero; adverbios: unue (1-e.) - primeramente, en primer lugar, trie - en tercer lugar, etc. O en sustantivos: unuo - la unidad, duo - un par, trio - un grupo de tres, un trío, deko - una decena, dekduo - docena, cento - centena, milo - millar.
PREPOSICIONES. Al, en, sur, sub, el, kun, de, da, pri son preposiciones, así llamadas porque preceden al nombre o pronombre. El buen uso de las preposiciones es muy importante, puesto que relacionan las palabras entre sí: el libro está sobre la mesa, el perro está bajo la mesa.
Los nombres y pronombres que siguen a una preposición, no llevan n del acusativo, pues la relación está ya señalada por la preposición: Mi trinkas kafon kaj lakton. Mi trinkas kafon kun lakto. Mi aĉetis dek pomojn - yo compré diez manzanas, mi aĉetis dekon da pomoj - yo compré una decena de manzanas. Las preposiciones son invariables; no cambian de forma.