10-a Leciono
En la 8-a leciono ni parolis pri diversaj horlogxoj. Kaj ni forgesis pri grava membro de la horlogxa familio. Ni forgesis pri la vekhorlogxo. Gxi estas mekanika koko. La koko vekas la kokinojn. Kaj la vekhorlogxo vekas la homojn en la mateno.
Kio vekas vin matene (=en la mateno), cxu koko aux vekhorlogxo? Cxu via patrino vekas vin? Cxu la vekhorlogxo estas simpatia aparato? Cxu vi sxatas gxian muzikon?
Kiammi auxdis la belan muzikon de mia mekanika koko mi saltas el la lito, lavas min, vestas min (mi surmetas miajn vestojn), matenmangxas kaj iras rapide al la laboro. Tie mi salutas miajn kamaradojn: Bonan tagon! La dekdua horo estas la mezo de la tago aux tagmezo. Tiam mi faras pauxzon en mia laboro kaj tagmangxas kun bona apetito. Post la tagmezo (=post-tagmeze) mi denove laboras gxis la vespero (18-a aux 19-a horo). Tiam mi iras al mia hejmo por ripozi kaj vespermangxi kun mia familio.
Dumla vespero, mi kelkfoje iras al la teatro, kinejo aux vizitas la Argentinan Esperanto-Ligon. Kiam mi eniras mi salutas: Bonan vesperon, samideanoj! Kiam mi foriras de la societo mi diras bonan nokton al miaj bonaj amikoj kaj iras dormi. Je noktomezo (24-a horo) mi jam kusxas en mia mola lito. Kia granda invento estas la lito! Bonan dormon!
-Je kioma horo vi matenmangxas? -Mi matenmangxas je la sepa. Je kioma horo vi tagmangxas? Je kioma horo vi vespermangxas? Cxu vi vespermangxas kun via familio? Cxu vi sxatas matenmangxi en la lito? Kion vi faras en la mateno? Cxu vi legas la 1/4urnalon? Cxu vi faras sporton?
Cxu vi banas vin? Cxu vi kantas en la bancxambro? Cxu vi logxas proksime de via laboro? Cxu vi iras piede aux vi veturas? Cxu vi povas sidi en la auxtobuso?
Kion la homoj faras dum la tago? Kion ili faras dum la nokto? Dum vi dormas, aliaj homoj laboras. Kiam vi dormas? Kiam vi promenas? Cxu vi sxatis la supon kiam vi estis infano? Cxu vi vizitos dancejon kiam vi estos tre maljuna?
Mia patro cxiam (=en cxiu momento, en cxiu tempo) estas gaja, neniam li estas malgaja. Li cxiam diras: "Menso sana en korpo sana kaj gaja koro en sana korpo".
Mi gratulas vian patron.
Kia estas via koro? Cxu vi ankaux estas cxiam gaja? Cxu via instruisto ofte gratulas vin?
En la gxardeno Maria diris al Petro: Cxu vi cxiam amos min? Cxu vi memoros cxiam pri mi?" -"Jes, mia kara" -respondis Petro- " Mi cxiam amos vin kaj neniam mi forgesos vin."
Cxu ankaux vi sxatas promeni en parko sub la steloplena cxielo kaj diri dolcxajn vortojn?
Dum la nokto la manoj kaj piedoj, la korpo ripozas. La koro ne ripozas: gxi cxiam funkcias. Dum la homo vivas la koro neniam haltas.
En la mateno unue (1-e) mi lavas min, due (2-e) mi vestas min kaj trie (3-e) mi matenmangxas.
Dialogo
TRO MALALTA HOTELO
Cxu vi sxatas la proverbojn? Kiom da kapoj, tiom da gustoj = Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Plej bone ridas kiu laste ridas. Pli bona estas afabla vorto, ol granda torto.
VOCABULARIO
BIFSTEKO
BISTEC, BIFE
FORGESI
OLVIDAR
ETAGXO
PISO (1°, 2°)
FUNKCII
FUNCIONAR
FAMILIO
FAMILIA
GRATULI
FELICITAR, GRATULAR
HOTELO
HOTEL
HALTI
HACER ALTO, DETENERSE
KAMARADO
CAMARADA
KOSTI
COSTAR
KINEJO
CINE
RIDI
REIR
KOKO
GALLO
RIPOZI
REPOSAR
KORPO
CUERPO
SALUTI
SALUDAR
MATENO
MAÑANA
VEKI
DESPERTAR
MEKANIKO
MECÁNICA
IAM
ALGUNA VEZ
MEMBRO
MIEMBRO
KIAM
CUANDO
MENSO
MENTE
TIAM
ENTONCES
MUZIKO
MÚSICA
CXIAM
SIEMPRE
PAUXSO
PAUSA, INTERVALO
NENIAM
NUNCA
VESPERO
HORAS VESPERTINAS
TRO
DEMASIADO
VORTO
PALABRA, VOCABLO
DUM
DURANTE
MOLA
BLANDO, MUELLE
DENOVE
NUEVAMENTE
VESTO
VESTIDO EN GENERAL
SUBVESTO
ROPA INTERIOR
LA INSTRUISTO PAROLAS
BONAN TAGON
VESPEROes la parte del día opuesta a la mañana, entre la caída del sol y media noche. Eso que en castellano llamamos la parte vesperal o vespertina del día. De acuerdo a la costumbre de varia lenguas, se dice en Esperanto bonan vesperon al encontrarse con otros y bonan nokton al retirarnos.
PRIes una preposición que significa acerca de, concerniente a, sobre: la profesoro parolis pri moderna literaturo - el profesor habló sobre literatura moderna. Pri tio mi ne volas paroli - acerca de eso yo no quiero hablar.
PIEDE, MANEsignifican pedestremente, manualmente. Pero estos adverbios son poco usados quizás por demasiado largos y los reemplazamos por los modos adverbiales "a pie", "a mano". Matene, tage, nokte y otros muchos ya no tienen equivalente en castellano y debemos decir "por, en, durante la mañana", etc. También en Esperanto podemos usar modos adverbiales: dum la mateno (=matene). No confunda tage - de día (durante el día) con cxiutage - diariamente, cada día: Mi laboras nokte (=dum la nokto) - yo trabajo de noche, mi laboras cxiunokte - yo trabajo todas las noches. Otros adverbios: hejmo - hogar, hejma - hogareño, hejme - en el hogar, en la casa: esti hejme - estar en casa. Hay algunos adverbios simples - no derivados - que no levan la terminación e: hieraux, morgaux, nun - ahora, for - lejos.
FORsignifica alejamiento: iri - ir, foriri - marcharse, forkuri - alejarse corriendo, forflugi - alejarse volando. Li logxas for de la urbo - él habita fuera de la ciudad, la fora sudo - el lejano sud, for! - fuera! For de l´ okuloj, for de la koro - lejos de los ojos, lejos del corazón.
UNUA, UNUE, UNUO. Los números cardinales pueden convertirse en adjetivos: unu (1), unua (1-a) - primero; adverbios: unue (1-e.) - primeramente, en primer lugar, trie - en tercer lugar, etc. O en sustantivos: unuo - la unidad, duo - un par, trio - un grupo de tres, un trío, deko - una decena, dekduo - docena, cento - centena, milo - millar.
PREPOSICIONES. Al, en, sur, sub, el, kun, de, da, pri son preposiciones, así llamadas porque preceden al nombre o pronombre. El buen uso de las preposiciones es muy importante, puesto que relacionan las palabras entre sí: el libro está sobre la mesa, el perro está bajo la mesa.
Los nombres y pronombres que siguen a una preposición, no llevan n del acusativo, pues la relación está ya señalada por la preposición: Mi trinkas kafon kaj lakton. Mi trinkas kafon kun lakto. Mi acxetis dek pomojn - yo compré diez manzanas, mi acxetis dekon da pomoj - yo compré una decena de manzanas. Las preposiciones son invariables; no cambian de forma.