11-a Leciono
La segho staras malproksime.
Petro montras per la fingro kaj diras: Tio estas segho.
La segho staras tie. Tie estas la segho.
Petro staras apud la tablo kaj diras: Tio chi (=chi tio) estas tablo. La tablo estas chi tie (=tie chi). Tie chi staras la tablo.
Kion montras Petro? Per kio li montras? Chu iu sidas sur la segho?
Alberto staras malproksime de Petro. Petro montras lin per la fingro kaj diras: Alberto estas tie. Tiu sinjoro, kiu staras tie, estas Alberto.
Petro kaj Alberto staras apude. Petro parolas: Alberto estas chi tie. Tiu chi sinjoro estas Alberto. Tiu chi sinjoro, kiu staras apud mi, estas Alberto. Chu vi konas lin? Kiu montras Alberton? Kiun montras Petro? Kie estas Alberto? Chu tiu chi leciono estas la dua?
TIE, TIU, TIO - malproksime.
TIE CHI, TIU CHI, TIO CHI - proksime.
Chu vi konas tiun chi aparaton? Ghi estas la termometro.
Ghi pendas sur la muro kaj montras la temperaturon en la diversaj partoj de la jaro.
20 gradoj estas tre agrabla temperaturo; estas varmeta.
Sed 30 gradoj estas jam alta temperaturo. Ni malfermas pordojn kaj fenestrojn.
40 gradoj estas jam tre alta temperaturo, altega temperaturo. Tiam la nudistoj estas felichaj.
Tre agrabla temperaturo estas 15 gradoj; estas malvarmeta vetero.
Kiam la termometro montras nulon (0), tiam ni fermas pordojn kaj fenestrojn; estas malvarme.
Ofte dum vintraj matenoj, la termometro montras kelkajn gradojn sub nulo. Tiam la nudistoj estas malfelichaj. Chu vi shatas forlasi la varman liton en tiaj malvarmegaj matenoj?
Li ridas.
Sana homo ofte ridas.
Li ridegas.
Li estas tre gaja, li laute (=forte) ridas, li ridegas.
Li ridetas.
Li estas ghoja, li ridetas.
Li vidas belan fraulinon, li afable ridetas. La rideto malfermas la koron.
Proksime de Montevideo estas malgranda monto; ghi estas nur monteto.
Amazono estas riverego. Nov-Jorko estas urbego.
Bonan vesperon, amikoj. Kia esatas la vetero hodiau?
Dum la monato februaro, en Sudameriko, la vetero estas varma, estas somero. Sed en Europo, februaro estas malvarma monato, tie estas vintro.
Somero kaj vintro estas partoj (sezonoj) de la jaro. La aliaj du sezonoj estas printempo kaj autuno.
Dum printempo la ghardenoj floras, la birdoj ghoje kantas kaj faras komfortajn rondajn hejmojn. La koro de la junaj viroj (junuloj) kaj la koro de la junaj virinoj (junulinoj) forte batas. Ili facile amas dum al printempo. Agrabla, sed danghera sezono!
La suno forte brilas en la somero. Estas varme. Kelkfoje estas varmege. La viroj portas malpezajn vestojn.
La vestoj de la fraulinoj estas ankau malpezaj, mallongaj kaj... tre interesaj. Oni trinkas malvarman bieron.
Somere multaj homoj ferias, kelkaj iras al la maro, aliaj iras al la montoj kaj aliaj restas hejme... Tiam estas tre agrable naghi en la maro, en rivero au en banchambro. For la vestojn! Vivu la blua maro kaj la fresha ombro!
Poste venas la autuno. Dum autuno estas multaj fruktoj, sed la arboj iom post iom perdas la filiojn. La flavaj folioj falas kaj kushas sur la tero. Kiam la autuna vento blovas, la folioj dancas kaj flugas. La birdoj forflugas al pri varmaj landoj. Tiu chi estas la malghoja sezono.
Kaj jen venas la malvarma vintro. Dum tiu chi sezono la arboj estas nudaj, sed la homoj surmetas multajn dikajn lanajn vestojn, surtutojn. Dum la malvarmaj vintraj vesperoj estas agrable sidi apud la gaja, brila fajro.
Blanka negho ofte falas kaj blovegas malvarma suda vento. Tiam la vetero estas malvarmega. Dum vintro la nazoj estas rughaj.
Estas la sezono de la naztukoj. Kelkaj personoj faras vintrajn sportojn sur la negho. Por la richaj homoj (=richuloj), chiuj sezonoj estas bonaj. Por malrichuloj kaj birdetoj, vintro estas kruela sezono. Pluvo, vento, negho; kia vetero!
Kia estis hierau la vetero? En kiu sezono ni estas nun? Kia estas la vetero dum julio en tiu chi lando? Kiu sezono estas, por vi, la plej bela? Kiam la junaj (ankau nejunaj) koroj forte batas?
Kiam estas varmege? Kion vi faras dum viaj ferioj? Chu vi scias naghi?
Chu vi shatas trinki varman chokoladon dum somero? Kia estas la somero?
Kiam vi portas surtuton? Kia estas la vintro?
Dum printempo la tagoj kaj noktoj estas egalaj (=). La tagoj estas tiel longaj kiel la noktoj. Dum somero la tagoj estas pli longaj ol la noktoj. Ankau en autuno la noktoj estas tiel longaj kiel la tagoj. Sed en la vintro la noktoj estas pli longaj; ili estas pli longaj ol la tagoj. Dum printempo la vetero estas nek varma nek malvarma; ghi estas varmeta au malvarmeta.
Kiam la tagoj estas pli longaj ol la noktoj?
Kiam ili estas egallongaj? Chu vi estas tiel alta kiel via patro?
La infanetoj estas agrablaj kiam ili ridas au ridegas, sed tre ofte ili ploras kaj ploregas kaj tiam ili ne estas agrablaj. La sanaj infanoj ofte ridas: ili esta ridemaj. La malsanaj infanoj estas ankau ploremaj.
Persono, kiu multe legas estas legema (li sentas inklinon legi).
La junuloj estas sportemaj. La plenaghuloj emas sidi kaj babili kun amikoj.
Chu vi estas legema, skribema, vojaghema, demandema, babilema, dormema, laborema? Kian emon vi havas?
La legemulo (=legema homo) neniam perdas tempon; chiam havas ion por fari: legi. Kiam la vetero estas malbona la legemulo ne perdas la tempon; li sidas kaj legas interesan libron.
Kion vi faras dum pluva vetero?
Tiu chi libro konsistas el 20 lecionoj. Tiu chi leciono estas la dek-unua. Vi, do, jam lernis la duonon de la libro. Vi estas duonesperantisto.
VOCABULARIO
AUTUNO
OTOÑO
AGRABLA
AGRADABLE
FAJRO
FUEGO
DANGHERA
PELIGROSO
FERIO
FERIADO, VACACIONES
EGALA
IGUAL
FOLIO
HOJA
KRUELA
CRUEL
GANTO
GUANTE
NUDA
DESNUDO
GRADO
GRADO
RICHA
RICO
LANO
LANA
MONTO
MONTE, MONTAÑA
NAZO
NARIZ
BABILI
CHARLAR
NEGHO
NIEVE
PERDI
PERDER
NULO
CERO
FALI
CAER
PERSONO
PERSONA
GHOJI
REGOCIJARSE
PRINTEMPO
PRIMAVERA
KONSISTI
CONSISTIR
SEZONO
ESTACIÓN
PERDI
PERDER
SPORTO
DEPORTE
PLUVO
LLUVIA
SUDO
SUR
PLORI
LLORAR
SURTUTO (SUR-TUTO)
SOBRETODO
PREFERI
PREFERIR
TEMPERATURO
TEMPERATURA
VETERO
TIEMPO, ESTADO ATMOSFÉRICO
La monatoj
Los meses
VINTRO
INVIERNO
JANUARO
ENERO
VESTO
ROPA
FEBRUARO
FEBRERO
TIA
TAL
MARTO
MARZO
APRILO
ABRIL
MAJO
MAYO
JUNIO
JUNIO
JULIO
JULIO
AUGUSTO
AGOSTO
SEPTEMPRO
SEPTIEMBRE
OKTOBRO
OCTUBRE
NOVEMBRO
NOVIEMBRE
DECEMBRO
DICIEMBRE
LA INSTRUISTO PAROLAS
PLUVAS, NEGHAS. Sin duda habrá usted observado que en Esperanto, debido a la simplicidad de sus verbos, éstos deben ir siempre acompañados de sujeto - como en inglés o francés -: Leo un libro - MI legas libron. Pero van sin sujeto, como en castellano, los verbos impersonales como pluvas, neghas. Tampoco llevan sujeto el imperativo de la segunda persona: venu! - ven! Ne faru tion! - no hagas eso!
UL. Este sufijo indica al ser caracterizado por lo que expresa la raíz: junulo - un joven (un individuo joven), junulino - una joven, richulo - un rico, malrichulo - un pobre, maljunilo - un viejo, mamulo - un mamífero (un animal, un individuo mamífero), etulo - un chico, un pequeñuelo. Ulo es un individuo, tiene un sentido un tanto despectivo: Kia ulo! - qué sujeto! Qué individuo!
-EM denota inclinación, tendencia, hábito: babilema - hablador, dormema - dormilón, manghema - comilón, glotón. Muzikema - melómano. Mi sentas dormemon - Yo tengo sueño (yo siento deseos de dormir). No confunda laborema junulo - un joven trabajador (un joven que tiene inclinación al trabajo), con juna laboristo - un joven obrero (que puede no tener amor al trabajo).
TIA- tal, de tal clase; Chu tian libron vi legas? - esa clase de libro lees? Tia estas la afero - ése (tal, así) es el asunto, kia patro, tia filo - tal padre, tal hijo, kia arbo, tia frukto - tal árbol, tal fruto. Mi achetis ghin tia, kia ghi estas - yo lo compré tal cual es (está).
NEK- ni. Estas nek varme nek malvarme (=ne estas varme nek malvarme) - no hace calor ni frío, venis nek Petro nek Antonio - no vino Pedro ni Antonio.
NAZTUKOes una palabra compuesta: naz-tuko - pañuelo (para la nariz). En español la definición de pañuelo es "Pedazo de tela, pequeño y cuadrado, que sirve para diferentes usos". Esta definición vale para tuko, solo que tuko puede no ser pequeño, ni es siempre cuadrado: poshtuko - pañuelo de bolsillo, koltuko - pañuelo para el cuello, littuko - sábana, tablotuko - mantel, antautuko - delantal.
CHI, partícula adverbial que indica aproximación: chi tie (=tie chi) - aquí, tio chi - esto, tiu chi - este, chio chi - todo esto, chifoje - esta vez, chijara - de este año, chijare - en este año.
-ET es el sufijo con el que se forman los diminutivos: dometo: casita, infaneto - niñito, urbeto - pequeña ciudad, varmeta - tibio, malvarmeta - fresco; kanteti - canturrear, dormeti - dormitar, rideti, sonreir. Usado con terminación: eta (=malgranda) - pequeño.
-EG es el sufijo con el que formamos los aumentativos: pordego - potón, domego - caserón, pluvego - aguacero, (pluveto - llovizna), bonega - buenísimo, excelente, belega - bellísimo; ridegi - reir a carcajadas, pluvegi - llover a cántaros, ploregi - llorar a lágrima viva.