12-a Leciono

En la mateno mi lavas min, mi kombas min kaj mi rigardas min en la spegulo.
Vi rigardas vin en la spegulo.
Li rigardas sin en la spegulo.
Sxi rigardas sin en la spegulo.
Gxi (la kato) rigardas sin en la spegulo.
Ni rigardas nin en la spegulo.
Vi rigrdas vin en al spegulo.
Ili rigardas sin en la spegulo.
En la mateno Petro lavas siajn manojn, sian vizagxon. Li kombas siajn harojn.
La patrino lavas sian filon. Sxi lavas lian vizagxon, liajn manojn, sxi kombas liajn harojn.
Kion faras Petro matene? Kion vi faras matene? Kion faras la patrino? Kion sxi lavas? Cxu via patrino lavas vin?
Karlo ne iras cxe la razisto. Li mem razas sin per sia nova razilo.
Li razas sian barbon per sia razilo. Sed ankaux li razas Petron. Li razas lian barbon per sia razilo.
Foje Petro razas sin per la razilo de Karlo: li razas sian barbon per lia razilo.
Cxu vi mem razas vin? Cxu Karlo razas vin?
Mi libertempas cxe mia frato. Li logxas en la kamparo. Tra la fenestro mi rigardas kaj vidas grandan arbon. Pli malproksime estas multaj arboj; ili formas arbaron.
Sur la cxielo unu, du, tri, kvar... multaj birdoj, tuta birdaro flugas en granda V.
Dum la libertempo mi legas. Mi acxetis dikan libron. En gxi estas listo de vortoj kun difino de cxiu vorto: gxi estas vortaro.
Jen felicxulo. Li ne laboras. Li kusxas sur la verda herbo, sub arbo, kaj dormas. Li dormas kaj songxas. En la songxo li havas multan monon (multe da mono): li estas ricxulo. Dum la dormo lia fantazio libere flugas.
Cxu vi ankaux havas fantazion?
Do, kion vi farus se vi estus ricxa? Cxu vi vojagxus tra la tuta mondo? Cxu vi acxetus blankan elefanton?
Se vi ne laborus, cxu vi ankaux kusxus sub arbo, sur la fresxa herbo?
"Se mi estus ricxa mi estus felicxa", diras sana malricxulo.
"Se mi estus sana mi estus felicxa", diras malsana ricxulo.
Rugardu tiun cxi sinjoron: li demetis siajn vestojn, li estas nuda.
Dum tiu cxi sinjoro ne surmetas siajn vestojn, ni parolos pri la homa korpo.
Ni komencu de la kapo. Sur gxi estas la haroj (=hararo), kiuj povas esti brunaj, blondaj, rugxaj, grizaj, nigraj aux blankaj. Foje la haroj tute ne estas... La vizagxo, "spegulo de lī animo", estas fronte de la kapo. Sub la frunto estas du fenestroj, la okuloj, tra kiuj ni rigardas. Inter la okuloj estas la nazo. En la busxo estas la dentoj kaj la lango. Per la busxo ni spiras, parolas mangxas, trinkas, Cxe la busxo estas la lipoj, supra kaj malsupra. Per la lipoj oni kisxas -interesa laboro! Ambauxflanke de la kapo estas la oreloj.
Inter la kapo kaj la trunko estas la kolo. La supra parto de la trunko estas la brusto. En gxi estas la pulmoj kaj la koro. Malsupre estas la ventro kaj en gxi la stomako kaj intestoj. La malantauxa parto de la trunko estas a dorso.
Brakojkaj kruroj (=gamboj) estas niaj membroj, supraj kaj malsupraj. Kruroj kaj piedoj subtenas kaj portas nin. Per la brakoj kaj manoj ni laboras. Tra la tuta korpo fluas la rugxa sango. La skeleto (=ostaro) konsistas en multaj malmolaj ostoj.
Sur la tuta korpo estas natura vesto; gxi estas la hauxto. La hauxto povas esti blanka, bruna. La hauxto de la negroj estas nigra aux cxokoladkolora. Interesa masxino la homa korpo, cxu ne?
Kia kolora estas via hararo? Kian koloron havas viaj okuloj? Kio estas la "spegulo de lī animo"? Cxu vi kisas per la nazo? Cxu via hundo sxatas ostojn?
Sed nia amiko devas vesti sin. Unue li surmetos la subvestojn: kalsono kaj cxemizeto (=subcxemizo). Cxe la piedo li surmetas la sxtrumpojn. La cxemizo estas simpla kotona cxemizo, sed kun bela silka kravato. La pantalono kaj la jako -la kostumo- estas el lano. La sxuoj estas vestoj por al piedoj. Sxuoj kaj gantoj estas el ledo.
Sur la kapo ni portas cxapelon aux cxapon.
Jupokaj subjupo kaj bluzoj estas virinaj vestoj. Virinoj portas silkajn aux nilonajn sxtrumpojn.
VOCABULARIO
ANIMO
ALMA
NILONO
NYLON
BLUZO
BLUSA
OKULO
OJO
BRUSTO
PECHO
ORELO
OREJA
CXEMIZO
CAMISA
OSTO
HUESO
DENTO
DIENTE
PULMO
PULMÓN
DORSO
ESPALDA, DORSO
SILKO
SEDA
FANTAZIO
FANTASÍA
SKELETO
ESQUELETO
FRUNTO
FRENTE
SONGXO
SUEÑO
GAMBO
PIERNA
SPEGULO
ESPEJO
HERBO
HIERBA
STOMAKO
ESTÓMAGO
INTESTO
INTESTINO
SXTRUMPO
MEDIA
JAKO
CHAQUETA, SACO
SXTRUMPETO
CALCETÍN
SUBJUPO
ENAGUA
SXUO
ZAPATO
KOLO
CUELLO, PESCUEZO
TRUNKO
TRONCO
KOSTUMO
TRAJE
VENTRO
VIENTRE
KOTONO
ALGODÓN
VERO
VERDAD
KRAVATO
CORBATA
VIZAGXO
CARA, ROSTRO
LANGO
LENGUA (órgano)
LIBERA
LIBRE
LEDO
CUERO
SUPRA
SUPERIOR (en el espacio)
LIPO
LABIO
MALSUPRA
INFERIOR (en el espacio)
MONDO
MUNDO
PRESKAUX
CASI
LA INSTRUISTO PAROLAS
PRONOMBRE REFLEXIVO.Cuando decimos: María se mira en el espejo, queremos decir: María mira a María en el espejo. La palabra se (a sí) que reemplaza a María es un pronombre reflexivo de la tercera persona. Es en la oración, el "reflejo" del sujeto, como la imagen en el espejo es el reflejo de María.
Es primera persona la que habla (yo, nosotros). Segunda persona es con quien se habla (tu, vosotros) y tercera persona, de quien se habla (él, ella, ello, ellos). En el modelo comparado que sigue se advertirá que también es español usamos el pronombre reflexivo se, en la tercera persona (él, ella, ello).
|
Mi lavas min |
Yo me lavo |
|
Vi lavas vin |
Tú te lavas |
|
Li lavas sin |
El se lava |
|
Sxi lavas sin |
Ella se lava |
|
Gxi lavas sin |
Ello se lava |
|
Ni lavas nin |
Nosotros nos lavamos |
|
Vi lavas vin |
Vosotros os laváis |
|
Ili lavas sin |
Ellos, ellas, se lavan |
Observe que:
|
Sxi lavas sin |
Ella se lava |
|
Sxi lavas sxin |
Ella la lava (a otra persona) |
ADJETIVO REFLEXIVO.Sia es el adjetivo reflexivo que corresponde al pronombre reflexivo si: Maria rigardas sian vizagxon en spegulo - María mira su rostro en un espejo.
Su es aquí el adjetivo reflexivo de tercera persona (de quien se habla). Al igual que si, sia es más preciso que el correspondiente "su" castellano; en la frase "El duerme en su pieza", su indica solo vagamente al poseedor de la pieza (su de Ud., de él, de ella); en Esperanto no hay lugar a dudas: Li dormas en sia cxambro (en la propia), en via (de Ud., tuya), en sxia (de ella) en ilia (de ellos), etc.
María rigardas lian vizagxon en spegulo(lian - su de él, el rostro de otra persona). Petro promenis kun Karlo kaj lia patro (lia - de él, de Karlo). Petro promenas kun Karlo kaj sia patro (sia - suyo, del sujeto de tercera persona, de Petro).
-US expresa condición. En el modo condicional la acción se efectúa si se cumple cierta condición: Se ne pluvus, mi povus promeni - si no lloviese, podría pasear. Se mi havus tempon, mi mem farus gxin - si yo tuviera tiempo, yo mismo lo haría.
SE- si (conjunción condicional). Se li ne pagas, mi ne laboras - si él no paga, yo no trabajo. Se li ne pagus, mi ne laborus - si él no pagase, yo no trabajaría. Se vi volas - si tú quieres.
MEM- mismo. Mi mem vidis la regxon - yo mismo vi al rey. Mi vidis a regxon mem - yo vi al mismo rey. Memamo=sinamo - amor propio.