14-a Leciono

 

Ĉu vi scias kion faras tiu ĉi fraŭlino?

Ĉu ŝi manĝas ĉokoladon? Mi kredas ke ne.
Per la maldekstra mano ŝi tenas rondan speguleton, kaj per la dekstra ŝi tenas ruĝan krajonon. Ŝi faras gravan laboron.
Ŝi ruĝigas ŝian lipojn.
Antaŭ unu semajno ŝi estis bruna. Nun ŝi estas blonda. Do, la blondeco de ŝia hararo ne estas natura. Ŝi blondigas (heligas) sian hararon.
Ŝi beligas sin. Ŝi briligas siajn ungojn.
Ĉu vi komprenas la signifon de la sufikso "ig"? Ĉu vi komprenas verdigi, blankigi, nigrigi?
Kiu ruĝugas siajn lipojn? Ĉu vi briligas viajn ŝuojn? Ĉu vi ruĝigas vian nazon?
Li parolas kaj ŝi aŭskultas. Li diras: "Mi amas vin".
Ŝi nenion diras; si nur ruĝiĝas.
Ŝia vizaĝo fariĝas varma kaj ruĝa.
Ĉu ŝi estas moderna fraŭlino? Mi kredas ke ne, ĉar modernaj fraŭlinoj ne ruĝiĝas.
 
Kia pluvego! Malfeliĉa Petro; li devas iri sub la pluvo kaj la pluvo tute malsekigas liajn vestojn kaj ŝuojn.
Petro tute malsekiĝis pro la pluvo.
La vestoj de Petro estas malsekaj. La suno sekigas ilin.
 
Sub la varmaj sunradioj la vesta1/4oj pendas kaj sekiĝas.
La ŝuojn de Petro estis malpuraj. Petro purigis siajn ŝuojn kaj briligis ilin per broso.
Kial Petro malsekiĝis? Kio malsekigis lin? Kio sekigas la vesta1/4ojn? Ĉu vi mem purigas vian ĉambron?
La malsano maljunigis lin kaj liaj haroj griziĝis. Li iris al la montaro por resaniĝi. La montara aero estas pura kaj saniga. Manĝu multajn fruktojn kaj vi resaniĝos. La fruktoj estas nutraj kaj sanigaj. La suno maturigas ilin.
La ĉambro estas silenta en la mateno. Subite, je la sesa horo, la vekhorloĝo faras grandan skandalon, ĝi gaje sonoras. Petro vekiĝas pro la bruo. Li haltigas la sonorilon kaj rigardas la aparaton kun profunda malŝato. Li dezirus ankoraŭ resti en la lito, tamen li leviĝas, li ellitiĝas. La kombilo aŭ dentobroso ankoraŭ sidas apud la horloĝo, sed baldaŭ ili ankaŭ laboros.
Je kioma horo vi leviĝas (ellitiĝas)? Ĉu via patrino vekas vin? Kiom da fojoj ŝi devas veki vin? Ĉu vi tuj saltas el la lito?
Vespere je la 23-a horo, Petro senvestiĝas kaj enlitiĝas.
Li ankaŭ legas kelkajn paĝojn de interesa libro, sed baldaŭ liaj okuloj fermiĝas kaj li endormiĝas. Bonan dormon, Petro, kaj feliĉajn sonĝojn!
Petro senvestiĝas, enlitiĝas kaj endormiĝas, sed la patrino senvestigas, enlitigas sian infaneton kaj endormigas ĝin per kanto.
Kion faras Petro je la 23-a horo? Ĉu vi legas libron antaŭ la dormo? Je kioma horo vi enlitiĝas? Ĉu vi baldaŭ endormiĝas? Ĉu vi legas la telefonlibron?
NI PROMENU TRA LA URBO
Tra la stratoj rapidas ĉiaj veturiloj: aŭtomobiloj, pezaj ŝarĝaŭtoj (=kamionoj), aŭtobusoj (=omnibusoj), tramoj, bicikloj, motor(bi)cikloj kaj maloftaj ĉaroj kun ĉevaloj. Ĉe la stratanguloj policistoj gvidas la trafikon. Sub la stratoj, tra tuneloj, rapidas la subteraj trajnoj.
Sur la trotuaroj ĉe ambaŭ flankoj de la stato, piediras, trotas, kuretas la homamaso.
La avenuoj estas larĝaj, kaj ambaŭflanke vicoj da arboj donas ombron al la trotuaro.
En la urbocentro troviĝas (sin trovas) la grandaj kaj gravaj konstrua1/4oj: La palaco de la nacia Registaro, la urbodomo, la bankoj, la grandaj magazenoj kun interesaj montrofenestroj, teatroj, kinejoj, muzeoj, universitato kaj belaj placoj kun monumentoj.
En mia trankvila vilaĝo estas nur dometoj kun ĝardeno kaj diversaj butikoj: apoteko, panejo, legomvendejo. Ĉe placeto la infanoj ludas kaj la maljunuloj sidas kaj babilas.

 

VOCABULARIO

AERO

AIRE

VILAĜO

ALDEA VILLORRIO

ANGULO

ANGULO, ESQUINA

KONTENTA

CONTENTO, SATISFECHO

AMASO

MULTITUD, MONTON

LACA

CANSADO

APOTEKO

BOTICA, FARMACIA

MATURA

MADURO

AVENUO

AVENIDA

RONDA

REDONDO

BICIKLO

BICICLETA

SEKA

SECO

BUTIKO

TIENDA, NEGOCIO

SUBITA

SÚBITO

BROSO

CEPILLO

GVIDI

GUIAR

FLANKO

LADO, FLANKO

KREDI

CREER

LEGOMO

LEGUMBRE

PEZI

PESAR, TENER PESO

MAGAZENO

NEGOCIO GRANDE

REGI

REGIR, GOBERNAR

MONUMENTO

MONUMENTO

ŜARĜI

CARGAR

MOTORCIKLO

MOTOCICLETA

TENI

TENER

MUZEO

MUSEO

 

 

NACIO

NACION

AMBAŬ

AMBOS

NATURO

NATURALEZA

TAMEN

SIN EMBARGO

OMBRO

SOMBRA

REGISTARO

(EL) GOBIERNO (conjunto de gobernantes)

PALACO

PALACIO

URBODOMO

MUNICIPALIDAD, AYUNTAMIENTO (casa de la ciudad)

POLICO

(LA) POLICÍA

MONTROFENESTRO

VIDRIERA, ESCAPARATE

RADIO

RAYO, RADIO

RAPIDI

APRESURARSE

SKANDALO

ESCÁNDALO

STRATANGULO

ESQUINA DE CALLE

SONORILO

CAMPANA

 

 

TRAFIKO

TRAFICO

 

 

TRAJNO

TREN

 

 

TRAMO

TRANVIA

 

 

TROTUARO

ACERA

 

 

TUNELO

TUNEL

 

 

VICO

FILA, HILERA

 

 

 

LA INSTRUISTO PAROLAS

-IG tiene el sentido de tornar, nacer, causar, poner en el estado expresado en la raíz. Los verbos formados por igi corresponden a los castellanos terminados en -ificar: ŝtono=piedra, ŝtonigi=petrificar, vitrigi-vitrificar, simpligi-simplificar. Pero blankigi blanquear, nigrigi, ennegrecer, sciigi hacer saber, sekigi secar, dormigi hacer dormir, adormecer. Todos los verbos formados con -igi son transitivos: exigen acusativo.
Igi usado como verbo tiene el mismo significado: hacer, tornar, inducir: Mi igis lin labori (=mi laborigis lin) - yo lo hice trabajar.
Naturalmente también se forman, adjetivos y adverbios con -ig: simpligo simplificación, kuraĝiga que da coraje, alentador, kuraĝige alentadoramente, en forma alentadora.
-IĜI tiene el sentido de hacerse, volverse, pasar a otro estado; ruĝiĝi - enrojecerse, sonrojarse, sekiĝi - secarse, riĉiĝi - enriquecerse (volverse rico), leviĝi - levantarse, kuŝiĝi - acostarse, la folioj flaviĝas, sekiĝas kaj falas - las hojas se vuelven amarillas, se secan y caen.
El verbo iĝi tiene el mismo valor: sekiĝi (iĝi seka), troviĝas se encuentra, hallarse, fariĝas (=iĝas) -se hace, se vuelve. Sidi - estar sentado, sidiĝi - sentarse, tomar asiento.
PRO, a causa de, por.
Pro tio - por eso, li ne venis pro la pluvo -él no vino a causa de la lluvia.
AŬTO, KINO son apócopes: aŭto = aŭtomobilo; Kino=kinematografo. Kinejo es un cine, kino es el cine, el arte cinematográfico.