14-a Leciono
Cxu vi scias kion faras tiu cxi frauxlino?
Cxu sxi mangxas cxokoladon? Mi kredas ke ne.
Per la maldekstra mano sxi tenas rondan speguleton, kaj per la dekstra sxi tenas rugxan krajonon. Sxi faras gravan laboron.
Sxi rugxigas sxian lipojn.
Antaux unu semajno sxi estis bruna. Nun sxi estas blonda. Do, la blondeco de sxia hararo ne estas natura. Sxi blondigas (heligas) sian hararon.
Sxi beligas sin. Sxi briligas siajn ungojn.
Cxu vi komprenas la signifon de la sufikso "ig"? Cxu vi komprenas verdigi, blankigi, nigrigi?
Kiu rugxugas siajn lipojn? Cxu vi briligas viajn sxuojn? Cxu vi rugxigas vian nazon?
Li parolas kaj sxi auxskultas. Li diras: "Mi amas vin".
Sxi nenion diras; si nur rugxigxas.
Sxia vizagxo farigxas varma kaj rugxa.
Cxu sxi estas moderna frauxlino? Mi kredas ke ne, cxar modernaj frauxlinoj ne rugxigxas.
Kia pluvego! Malfelicxa Petro; li devas iri sub la pluvo kaj la pluvo tute malsekigas liajn vestojn kaj sxuojn.
Petro tute malsekigxis pro la pluvo.
La vestoj de Petro estas malsekaj. La suno sekigas ilin.
Sub la varmaj sunradioj la vesta1/4oj pendas kaj sekigxas.
La sxuojn de Petro estis malpuraj. Petro purigis siajn sxuojn kaj briligis ilin per broso.
Kial Petro malsekigxis? Kio malsekigis lin? Kio sekigas la vesta1/4ojn? Cxu vi mem purigas vian cxambron?
La malsano maljunigis lin kaj liaj haroj grizigxis. Li iris al la montaro por resanigxi. La montara aero estas pura kaj saniga. Mangxu multajn fruktojn kaj vi resanigxos. La fruktoj estas nutraj kaj sanigaj. La suno maturigas ilin.
La cxambro estas silenta en la mateno. Subite, je la sesa horo, la vekhorlogxo faras grandan skandalon, gxi gaje sonoras. Petro vekigxas pro la bruo. Li haltigas la sonorilon kaj rigardas la aparaton kun profunda malsxato. Li dezirus ankoraux resti en la lito, tamen li levigxas, li ellitigxas. La kombilo aux dentobroso ankoraux sidas apud la horlogxo, sed baldaux ili ankaux laboros.
Je kioma horo vi levigxas (ellitigxas)? Cxu via patrino vekas vin? Kiom da fojoj sxi devas veki vin? Cxu vi tuj saltas el la lito?
Vespere je la 23-a horo, Petro senvestigxas kaj enlitigxas.
Li ankaux legas kelkajn pagxojn de interesa libro, sed baldaux liaj okuloj fermigxas kaj li endormigxas. Bonan dormon, Petro, kaj felicxajn songxojn!
Petro senvestigxas, enlitigxas kaj endormigxas, sed la patrino senvestigas, enlitigas sian infaneton kaj endormigas gxin per kanto.
Kion faras Petro je la 23-a horo? Cxu vi legas libron antaux la dormo? Je kioma horo vi enlitigxas? Cxu vi baldaux endormigxas? Cxu vi legas la telefonlibron?
NI PROMENU TRA LA URBO
Tra la stratoj rapidas cxiaj veturiloj: auxtomobiloj, pezaj sxargxauxtoj (=kamionoj), auxtobusoj (=omnibusoj), tramoj, bicikloj, motor(bi)cikloj kaj maloftaj cxaroj kun cxevaloj. Cxe la stratanguloj policistoj gvidas la trafikon. Sub la stratoj, tra tuneloj, rapidas la subteraj trajnoj.
Sur la trotuaroj cxe ambaux flankoj de la stato, piediras, trotas, kuretas la homamaso.
La avenuoj estas largxaj, kaj ambauxflanke vicoj da arboj donas ombron al la trotuaro.
En la urbocentro trovigxas (sin trovas) la grandaj kaj gravaj konstrua1/4oj: La palaco de la nacia Registaro, la urbodomo, la bankoj, la grandaj magazenoj kun interesaj montrofenestroj, teatroj, kinejoj, muzeoj, universitato kaj belaj placoj kun monumentoj.
En mia trankvila vilagxo estas nur dometoj kun gxardeno kaj diversaj butikoj: apoteko, panejo, legomvendejo. Cxe placeto la infanoj ludas kaj la maljunuloj sidas kaj babilas.
VOCABULARIO
AERO |
AIRE |
VILAGXO |
ALDEA VILLORRIO |
ANGULO |
ANGULO, ESQUINA |
KONTENTA |
CONTENTO, SATISFECHO |
AMASO |
MULTITUD, MONTON |
LACA |
CANSADO |
APOTEKO |
BOTICA, FARMACIA |
MATURA |
MADURO |
AVENUO |
AVENIDA |
RONDA |
REDONDO |
BICIKLO |
BICICLETA |
SEKA |
SECO |
BUTIKO |
TIENDA, NEGOCIO |
SUBITA |
SÚBITO |
BROSO |
CEPILLO |
GVIDI |
GUIAR |
FLANKO |
LADO, FLANKO |
KREDI |
CREER |
LEGOMO |
LEGUMBRE |
PEZI |
PESAR, TENER PESO |
MAGAZENO |
NEGOCIO GRANDE |
REGI |
REGIR, GOBERNAR |
MONUMENTO |
MONUMENTO |
SXARGXI |
CARGAR |
MOTORCIKLO |
MOTOCICLETA |
TENI |
TENER |
MUZEO |
MUSEO |
|
|
NACIO |
NACION |
AMBAUX |
AMBOS |
NATURO |
NATURALEZA |
TAMEN |
SIN EMBARGO |
OMBRO |
SOMBRA |
REGISTARO |
(EL) GOBIERNO (conjunto de gobernantes) |
PALACO |
PALACIO |
URBODOMO |
MUNICIPALIDAD, AYUNTAMIENTO (casa de la ciudad) |
POLICO |
(LA) POLICÍA |
MONTROFENESTRO |
VIDRIERA, ESCAPARATE |
RADIO |
RAYO, RADIO |
RAPIDI |
APRESURARSE |
SKANDALO |
ESCÁNDALO |
STRATANGULO |
ESQUINA DE CALLE |
SONORILO |
CAMPANA |
|
|
TRAFIKO |
TRAFICO |
|
|
TRAJNO |
TREN |
|
|
TRAMO |
TRANVIA |
|
|
TROTUARO |
ACERA |
|
|
TUNELO |
TUNEL |
|
|
VICO |
FILA, HILERA |
|
|
LA INSTRUISTO PAROLAS
-IGtiene el sentido de tornar, nacer, causar, poner en el estado expresado en la raíz. Los verbos formados por igi corresponden a los castellanos terminados en -ificar: sxtono=piedra, sxtonigi=petrificar, vitrigi-vitrificar, simpligi-simplificar. Pero blankigi blanquear, nigrigi, ennegrecer, sciigi hacer saber, sekigi secar, dormigi hacer dormir, adormecer. Todos los verbos formados con -igi son transitivos: exigen acusativo.
Igiusado como verbo tiene el mismo significado: hacer, tornar, inducir: Mi igis lin labori (=mi laborigis lin) - yo lo hice trabajar.
Naturalmente también se forman, adjetivos y adverbios con -ig: simpligo simplificación, kuragxiga que da coraje, alentador, kuragxige alentadoramente, en forma alentadora.
-IGXI tiene el sentido de hacerse, volverse, pasar a otro estado; rugxigxi - enrojecerse, sonrojarse, sekigxi - secarse, ricxigxi - enriquecerse (volverse rico), levigxi - levantarse, kusxigxi - acostarse, la folioj flavigxas, sekigxas kaj falas - las hojas se vuelven amarillas, se secan y caen.
El verbo igxi tiene el mismo valor: sekigxi (igxi seka), trovigxas se encuentra, hallarse, farigxas (=igxas) -se hace, se vuelve. Sidi - estar sentado, sidigxi - sentarse, tomar asiento.
PRO, a causa de, por.
Pro tio- por eso, li ne venis pro la pluvo -él no vino a causa de la lluvia.
AUXTO, KINO son apócopes: auxto = auxtomobilo; Kino=kinematografo. Kinejo es un cine, kino es el cine, el arte cinematográfico.