15-a Leciono

La tablo nun estas malplena. La familio jam tagmangxis. Post la mangxo restas paneroj (pecetoj da pano). La paneroj kusxas sub la tablo. Muso kuretas sub la tablo kaj mangxas la panerojn. Gxi kuras de unu parto al alia kaj mangxetas. Subite nigra kato venas. La museto tuj kuregas (r) sub la sofon. Kaj nun gxi trankvile kuras sub la sofo, cxar gxia nigra malamiko tie ne povas kapti gxin.
Observu!
Kie kuretis la muso por mangxi la resta1/4ojn?
SUB LA TABLO
Kien kuregis la muso kiam venis la kato?
SUB (r) LA SOFON
La litero n montras ankaux la direkton, la celon de movo.
La kato postkuras la muson, la muso kuras (r) en sian truon.
La celo de la kato estas la muso, la celo de la muso estas la truo.
Kie vi estis hieraux?
Mi estis hejme. Mi estis tie.
Kien vi iras hodiaux?
Mi iras hejmen. Mi iras tien.
Kien vi iras hodiaux matene?
Kien vi iros morgaux vespere?
Frauxlino, cxu vi kuras su la sofon aux vi saltas sur la sofon se vi vidas raton?
La musxo (la musxo, ne la muso) rondflugas tra la cxambro kaj jen gxi falas...
-Kien? -Gxuste en la supujon!
Kio estas en la supujo? Supo, kompreneble.
Kaj en la sukerujo, en la salujo, en la inkujo kio estas?
Kie vi havas la monon? Cxu en la supujo?
En la ovujo estas cento da ovoj, sed en la ovingo estas nur parto de unu ovo.
En la skatolo estas cigaroj. Gxi estas ligna cigarujo. La cigarujo. La cigarujo enhavas dek cigarojn, sed la cigaringo entenas nur parton de unu cigaro.
La pomojn metu en (r) tiun malplenan ujon.
Por mia bona trancxilo mi acxetis ledan ingon.
Cxu vi sxatas la birdojn? Jen dis1/4etu tiujn panerojn por ke ili mangxu.
Dum la festo li dis1/4etis plenmanon da moneroj al infanoj.
Sed antaux ol ni disiru mi volas paroli al vi pri mia nova domo.
LA DOMO
Cxu vi deziras vidi mian novan hejmon? Gxi estas negranda domo, sed suficxe komforta.
Jen la gxardeneto kun kelkaj plantoj kaj citronarbo.
Cxi tiu estas la dormocxambro de miaj filoj. Cxiu havas sian sxrankon por la vesta1/4oj. En la bancxambro estas lavujo kaj banujo kun varma kaj malvarma akvo.
Jen al saloneto kun la piano kaj la televidaparato. Sur la planko kusxas dika tapisxo, kaj de la plafono pendas moderna lampo. Cxe la fenestroj pendas silkaj kurtenoj.
Tiu cxi sxtuparo kondukas al la supra etagxo, kie logxas kuracisto. La maljuna doktoro meritas mian respekton kaj admiron. Li estas respektinda kaj admirinda persono.
Hm, bona odoro! Gxi venas el la kuirejo. Sur al kuirforno estas plenaj kaseroloj. En la bakforno eble estas rosta1/4o aux kuko.
Cxu vi jam foriras? Cxu vi deziras tagmangxi kun ni?
Ne dankon, mi bedauxras, sed hodiaux ne; baldaux mi revenos. Gxis revido.
Kio estas en mia nova hejmo?
Cxu vi havas gxardenon en via hejmo?
Kio estas en via dormocxambro?
Cxu vi povas marsxi sur la plafono?
Cxu vi estas bona kuiristo (bona kuiristino)?
Cxu vi sxatas lavi kaserolojn?
Kie logxas la maljuna doktoro? Kia homo li estas?
SENFINA RAKONTO
Malfrue en la nokto viro sidas sola sur benko de placo.
Policisto alproksimigxas kaj demandas al li:
-Kion vi faras cxi tie? Kial vi ne iras hejmen?
-Cxar mia edzino estas kolera.
-Kial via edzino estas kolera?
-Cxar mi ne iras hejmen.
Kion faris la viro?
Kiu alproksimigxas?
Kie li sidis?
Kien li ne volas iri?
Kion faras via edzino kiam vi malfrue revenas hejmen?
Gxis revido, amiko!
Legu kaj relegu la lecionojn!
 
 
VOCABULARIO

CELO

OBJETIVO, FIN

SXRANKO

ARMARIO

CIGARO

CIGARRO

TAPISXO

TAPIZ, ALFOMBRA

EDZO

ESPOSO

GXUSTA

JUSTO, EXACTO

INKO

TINTA

SUFICXA

SUFICIENTE

FORNO

COCINA, HORNILLO

 

 

KASEROLO

CACEROLA

APERI

APARECER

KURTENO

CORTINA

CELI

TENDER A

MUSO

LAUCHA, RATON

KAPTI

ATRAPAR

MUSXO

MOSCA

KOLERI

ENCOLERIZARSE

PLAFONO

CIELORRASO

KUIRI

COCINAR

PLANKO

PISO DE HABITACION

KURACI

CURAR, TRATAR ENFERMOS

PLANTO

PLANTA

MERITI

MERECER

RESPEKTO

RESPETO

ROSTI

ASAR

SALO

SAL

 

 

SOFO

SOFA

 

 

SXTUPO

ESCALON

 

 

SXTUPARPO

ESCALETA

 

 

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
ACUSATIVO DE DIRECCION. Del mismo modo que en ŽJuan corre a PedroŽ, Pedro representa el fin, el objetivo de la acción, en ŽJuan corre a MontevideoŽ, Montevideo representa también el fin de la acción, de un movimiento.
Así diremos en Esperanto: Johano postkuras Petron y Johano kuras Montevideon.
Este acusativo de dirección es muy útil, porque nos permite distinguir el movimiento con traslación del movimiento sin traslación:
La hundo kuras en la gxardeno - el perro corre en el jardín (estando dentro de él). La hundo kuras en la gxardenon (entra corriendo en el jardín desde afuera). La muso kuretas sub la tablo - el ratón corretea bajo la mesa. De sub la tablo la muso kuras sub la sofon - de debajo de la mesa el ratón corre (hacia) debajo del sofá.
KIE - donde, kien - adonde, tie - alla, allí, tien - hacia allá, hacia donde.
El adverbio de lugar puede tomar la n del acusativo de dirección: hejme - en casa, hejmen - a casa, supre - arriba, supren - hacia arriba, antauxe - adelante, antauxen - hacia delante. Cxiam antauxen! - Siempre adelante!
-UJ da la idea general de recipiente, de continente: supujo - sopera, monujo - billetera, monerujo - monedero. Laktujo estas ujo por lakto - lechera es un recipiente para leche.
(Ver nota en la lección complementaria).
DIS - es prefijo que denota dispersión: disdoni - distribuir (dar a varios), dismeti - distribuir (colocar en varios lugares), disiri - separarse (ir en varios lugares), disigxi - separarse, disigi - separar. La vojoj disigxas - los caminos se separan. Miaj a1/4oj dise kusxis sur la planko - mis cosas yacían desparramadas sobre el piso.
RE - señala la repetición: relegi - releer, refari - rehacer, reveni - volver, redoni - devolver (volver a dar). Gxis (la) revido - hasta la vista! (hasta volvernos a ver).
-ING señala lo que contiene parcialmente algo: ovingo - huevera, cigaringo - boquilla (para cigarrillos), kandelingo - candelero. Kandelingo estas ingo por kandelo - Ingo da idea de vaina. Sabringo - vaina de sable.
-IND denota lo que es digno, que merece: Fidinda - fidedigno, fehaciente. Vidinda pejzagxo - un paisaje digno de verse, leginda libro - un libro que merece ser leído, respektinda - respetable, ridinda - ridículo. Respektinda persono estas persono inda je respekto. Indeco - dignidad.
-ER. Este sufijo señala la partícula, el elemento constitutivo: sablo - arena, sablero - grano de arena, fajro - fuego, fajrero - chispa, monero - moneda (níquel), panero - migaja. Panero estas ero da pano. Diserigi - desmenuzar.
SEN - sin: sen pano kaj sen mono - sin pan y sin dinero. "pli bona pano sen butero ol kuko sen libero" - más vale (mejor) pan sin manteca (pan seco), que tortas sin libertad.
También esta preposición se usa como prefijo: sengusta supo - sopa insípida, vesto de senmakula blankeco - vestido de blancura inmaculada (makulo - mancha). Senhoma vilagxo - aldea desierta (sin hombres).
Algunas expresiones:
Kompreneble (comprensiblemente) se usa como nuestro coloquial "naturalmente" o "se comprende".
Plenmano es un puñado (una mano llena). Plenkulero - una cucharada, plenbusxo - una bocanada.
Por ke ili mangxu - para que ellos coman.
Antaux ol ni disiru - antes que nos separemos.
Enhavi - contener.
Enteni - contener asiendo, sujetando el contenido (Teni - tener, asir, havi - poseer).