17-a Leciono
Vi jam konas la historion: "Petro amas Marian kaj Maria amas Petron"
Ili amas unu la alian.
Ili amas sin reciproke.
Petro iris che jhuveliston kaj achetis du orajn ringojn (=ringoj el oro), kaj petro farighis fiancho kaj Maria farighis fianchino. Ili gefianchighis (ge = li + shi).
La gefianchoj estas strangaj homoj kaj ili agas strange.
Fiancho iras chiam elegante vestita kaj zorge kombita kaj razita, kaj faras multajn donacojn al sia fianchino - florojn, bombonojn, jhuvelojn - kaj ofte invitas shin al kinejo au teatro. Kaj ghuste tion ankau faras Petro.
Bedaurinde ofte ankau venas la patrino au la frateto de Maria. La patrino malshatas la plenajn autobusojn kaj preferas veturi per taksioj (= taksiautoj) kaj la frateto chiam elektas la plej karajn glaciajhojn.
Matria ankau faras donacojn al Petro. Shi faras stranga-kolorajn kravatojn por sia amato. Sed ili estas felichaj kaj shatas promeni kun la mano en la mano sub la luno, au prefere sen luno...
En unu bela tago Petro kaj Maria staris antau la pastro kaj farighis edzo kaj edzino. Ili farighis geedzoj (= geedzighis).
La patrino de Maria estas nun la bopatrino de Petro, kaj la kara frateto nun farighas la bofrato de Petro.
Post kelke da tempo la cikonio faris viziton al la hejmo de Petro. Nun la gepatroj de Petro kaj Maria farighis avoj, char ili havas novan nepon. Kaj la frato de Petro nun estas lia onklo. La juna Petreto estas lia nevo. Kaj la filoj de la frato de Petro estas kontentaj, char ili ricevis tute novan kuzon.
Ho, la familio!
Sed ne nur la homoj geedzighas, ankau la bestoj tion faras. La koko havas multajn edzinojn. Sed ghi estas felicha, char ili jam estas vestitaj de la naturo mem.
La filojn de la koko ni nomas la kokidoj.
Juna chevalo estas chevalido. La rondetaj rozkoloraj idoj de la porko estas la porkidoj.
Vi memoras ke mi estis skribonta leteron al mia frato kiam envenis Petro.
La leteron mi skribis kaj sendis en la posta tago.
La skribitan leteron mi metis en koverton (= mi enkovertigis), skribis la adreson, gluis la poshtmarkojn sur la koverton kaj fermis la koverton.
Mi iris al la poshtoficejo (= poshtejo) kaj metis la leteron en leterkeston (= mi enposhtigis la leteron). Kaj nun mi atendas la respondon.
Leterportisto disportas la leterojn.
Kion mi faris per la skribita letero?
Chu vi shatas ricevi leterojn de viaj amikoj?
Chu vi akurate respondas?
Chu vi kolektas poshtmarkojn?
Chu vi estas filatelisto?
2-AKTA DRAMO
-kun epilogo -
1-a akto
S-ro direktoro sidas sur komforta segho antau sia skribotablo. En la chambro estas nur unu segho, tamen la charma, blonda oficistino ankau sidas kaj skribas.
La direktoro estas felicha.
2-a akto
La adzino de la direktoro eniras. Shi estas nek charma nek blonda; shi estas furioza.
La fraulino ne plu sidas.
La direktoro ne plu estas felicha.
Epilogo- lau via placho.
Kio okazos poste, morgau?
Morgau la edzino batos la edzon.
Morgau la direktoro maldungos la oficistinon. (Chu tio estus justa?).
Morgau la sinjoro achetos belan juvelon por la edzino.
Kiu fino estas ghusta, lau via opinio?
Chu vi havas fantazion?
Chu vi plachis la vi la dramo?
Kion vi estus farinta en simila kazo?
Chu vi estus forkurinta?
Verkualian epilogon.
VOCABULARIO
|
ADRESO |
DIRECCIÓN, DOMICILIO |
RECIPROKA |
RECIPROCO |
|
AKTO |
ACTO (TEATRAL) |
SIMILA |
SIMILAR |
|
AVO |
ABUELO |
STRANGA |
EXTRAÑO, NO COMÚN |
|
CIKONIO |
CIGÜEÑA |
|
|
|
EDZO |
ESPOSO |
APOGI |
APOYAR |
|
FIANCHO |
NOVIO |
DONACI |
REGALAR, DONAR |
|
GLACIO |
HIELO |
DUNGI |
EMPLEAR |
|
GLUO |
COLA DE PEGAR |
MALDUNGI |
DESPEDIR |
|
JUVELO |
JOYA |
ELEKTI |
ELEGIR |
|
KESTO |
CAJA, CAJÓN |
INVITI |
INVITAR |
|
KOVERTO |
SOBRE |
KOLEKTI |
COLECCIONAR, REUINIR |
|
KUZO |
PRIMO |
PREFERI |
PREFERIR |
|
NEPO |
NIETO |
SENDI |
ENVIAR |
|
NEVO |
SOBRINO |
GLACIAJHO |
HELADO (COSA HECHA DE HELADO) |
|
ONKLO |
TIO |
LETERKESTO |
BUZON (CAJA PARA CARTAS) |
|
ORO |
ORO |
KION VI ESTUS FARINTA? |
¿QUÉ HABRÍA HECHO UD.? |
|
PASTRO |
SACERDOTE |
|
|
|
POSHTO |
CORREO |
|
|
|
POSHTMARKO |
SELLO DE CORREO |
|
|
|
RINGO |
ANILLO |
|
|
|
CHARMA |
ENCANTADOR |
|
|
|
JUSTA |
JUSTO |
|
|
LA INSTRUISTO PAROLAS
ILI AMAS UNU LA ALIAN = ILI AMAS SIN RECIPROKE.
Cuando la acción es recíproca o mutua se usan estas formas.
El sentido de "él se hirió" es claro, pero "ellos se hirieron" puede significar que cada uno de ellos se hirió (en un accidente), o que se hirieron entre sí, recíprocamente (en un combate).
Para evitar esta ambigüedad es que diremos en Esperanto: ili sin vundis en akcidento (= chiu el ili sin vundis - cada uno de ellos se hirió) y ili sin vundis reciproke o ili vundis unu la alian - se hirieron mutuamente.
Sólo como licencia poética podrá encontrarse: La dentoj mordas la langon, tamen ambau sin amas - los dientes muerden la lengua, y sin embargo se aman.
GE- este prefijo tiene la virtud de reunir a los dos sexos: miaj gepatroj - mis padres (=mi padre y mi madre), lernejo por geinfanoj (= geinfanma lernejo) - escuela mixta (para niños y niñas), ili geedzighis - ellos se casaron (se hicieron esposo y esposa).
BO- este prefijo indica el parentesco político, resultante del matrimonio- Bopatrino - suegra, bofilo - yerno, bofrato - cuñado, boparencoj - parientes políticos.
-ID es sufijo que señala el descendiente, el cachorro, el pichón: koko - gallo, kokido - pollo, porkido - lechón, Izraelido - israelita (descendiente de Israel). Ido es hijo, descendiente. Johano loghas tie kun sia vasta idaro - Juan vive allí con su vasta prole.
LAU- según, conforme con: agu lau via placho - abre según su gusto. Lau mia horlogho estas la oka - según mi reloj son las ocho. Mi marshis laulonge de la fervojo - yo caminé a lo largo del ferrocarril, laularghe - a lo ancho.
PLU- más - con sentido de duración en tiempo o espacio: mi ne laboras plu - yo no trabajo más, kion plu vi scias? - ¿qué más sabe? Trinku unu pluan taseton - beba una tacita más. Kaj tiel plu (= ktp) - y así más (= etcétera).
SHATI - PLACHI. Ya conocemos bien el verbo shati. Es verbo transitivo y señala nuestro gusto personal, subjetivo. Tiu domo estas placha sed mi ne shatas ghin - esa casa es agradable (= placentera) pero a mi no me gusta.
PLACHIes verbo intransitivo y significa agradar, ser agradable en su cualidad placentera: tio plachas al mi - eso me gusta (me agrada). Placha muziko - música placentera. Kiel plachas al vi la ghardeno? - ¿Cómo encuentra el jardín?
VERKIes componer o escribir obras literarias, musicales, etc.: verki libron - escribir (componer) un libro, verkisto - un escritor, teatra verko - obra teatral. Leteron mi skribas sed rakonton mi verkas.
ZORGIes cuidar de algo, preocuparse por algo: ne zorgu pri mi! - no se preocupe por mi! Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj ol dek infanoj pri unu patrino - cuida más una madre de diez hijos (niños) que diez hijos de una madre. Zorge farita - cuidadosamente hecho. Senzorga - descuidado, despreocupado.
AGIes obrar, actuar: agi juste - obrar justamente (con justicia), justa ago - acción justa. Zorgu pri viaj agoj! - ¡Cuidado con lo que hace!
ORACIÓN PASIVA.Podemos usar también nuestro conocimiento de los participios para verificar si un verbo debe o no ser seguido por el acusativo.
Sea la oración:
Petro manghas panon- Pedro come pan.
Si la oración puede ser vuelta por pasivo, será transitiva: irá seguida de -n.
La pano estas manghata de Petro. El pan es comido de Pedro.
Probemos con: Petro kushas sur la lito - Pedro yace sobre la cama.
Vemos que si tratamos de ponerla en forma pasiva, la oración pierde su sentido. Se trata, pues, de una oración intransitiva.
La pano estas manghata de Petro.Vemos que después de la forma pasiva usamos de para designar al agente, al que hace: Esperanto estas lingvo kreita de Zamenhof (kreita porque está ya creada, terminada de crear).
Rozkoloraes color de rosa. Y del mismo modo se forma violkolora - color violeta, oranghkolora - color anaranjado, citronflava - amarillo limón.
Ludies jugar (ludilo - juguete). Pero lo mismo que en inglés y francés, este verbo significa, además, interpretar un papel teatral - ludi teatran rolon, y tocar un instrumento - ludi pianon.