17-a Leciono

 
Vi jam konas la historion: "Petro amas Marian kaj Maria amas Petron"
Ili amas unu la alian.
Ili amas sin reciproke.
Petro iris cxe jxuveliston kaj acxetis du orajn ringojn (=ringoj el oro), kaj petro farigxis fiancxo kaj Maria farigxis fiancxino. Ili gefiancxigxis (ge = li + sxi).
La gefiancxoj estas strangaj homoj kaj ili agas strange.
Fiancxo iras cxiam elegante vestita kaj zorge kombita kaj razita, kaj faras multajn donacojn al sia fiancxino - florojn, bombonojn, jxuvelojn - kaj ofte invitas sxin al kinejo aux teatro. Kaj gxuste tion ankaux faras Petro.
Bedauxrinde ofte ankaux venas la patrino aux la frateto de Maria. La patrino malsxatas la plenajn auxtobusojn kaj preferas veturi per taksioj (= taksiauxtoj) kaj la frateto cxiam elektas la plej karajn glaciajxojn.
Matria ankaux faras donacojn al Petro. Sxi faras stranga-kolorajn kravatojn por sia amato. Sed ili estas felicxaj kaj sxatas promeni kun la mano en la mano sub la luno, aux prefere sen luno...
En unu bela tago Petro kaj Maria staris antaux la pastro kaj farigxis edzo kaj edzino. Ili farigxis geedzoj (= geedzigxis).
La patrino de Maria estas nun la bopatrino de Petro, kaj la kara frateto nun farigxas la bofrato de Petro.
 
 
Post kelke da tempo la cikonio faris viziton al la hejmo de Petro. Nun la gepatroj de Petro kaj Maria farigxis avoj, cxar ili havas novan nepon. Kaj la frato de Petro nun estas lia onklo. La juna Petreto estas lia nevo. Kaj la filoj de la frato de Petro estas kontentaj, cxar ili ricevis tute novan kuzon.
Ho, la familio!
Sed ne nur la homoj geedzigxas, ankaux la bestoj tion faras. La koko havas multajn edzinojn. Sed gxi estas felicxa, cxar ili jam estas vestitaj de la naturo mem.
La filojn de la koko ni nomas la kokidoj.
Juna cxevalo estas cxevalido. La rondetaj rozkoloraj idoj de la porko estas la porkidoj.
Vi memoras ke mi estis skribonta leteron al mia frato kiam envenis Petro.
La leteron mi skribis kaj sendis en la posta tago.
La skribitan leteron mi metis en koverton (= mi enkovertigis), skribis la adreson, gluis la posxtmarkojn sur la koverton kaj fermis la koverton.
Mi iris al la posxtoficejo (= posxtejo) kaj metis la leteron en leterkeston (= mi enposxtigis la leteron). Kaj nun mi atendas la respondon.
Leterportisto disportas la leterojn.
Kion mi faris per la skribita letero?
Cxu vi sxatas ricevi leterojn de viaj amikoj?
Cxu vi akurate respondas?
Cxu vi kolektas posxtmarkojn?
Cxu vi estas filatelisto?
 
2-AKTA DRAMO
-kun epilogo -
1-a akto
S-ro direktoro sidas sur komforta segxo antaux sia skribotablo. En la cxambro estas nur unu segxo, tamen la cxarma, blonda oficistino ankaux sidas kaj skribas.
La direktoro estas felicxa.
2-a akto
La adzino de la direktoro eniras. Sxi estas nek cxarma nek blonda; sxi estas furioza.
La frauxlino ne plu sidas.
La direktoro ne plu estas felicxa.
Epilogo - laux via placxo.
Kio okazos poste, morgaux?
Morgaux la edzino batos la edzon.
Morgaux la direktoro maldungos la oficistinon. (Cxu tio estus justa?).
Morgaux la sinjoro acxetos belan juvelon por la edzino.
Kiu fino estas gxusta, laux via opinio?
Cxu vi havas fantazion?
Cxu vi placxis la vi la dramo?
Kion vi estus farinta en simila kazo?
Cxu vi estus forkurinta?
Verku alian epilogon.
 
 
VOCABULARIO

ADRESO

DIRECCIÓN, DOMICILIO

RECIPROKA

RECIPROCO

AKTO

ACTO (TEATRAL)

SIMILA

SIMILAR

AVO

ABUELO

STRANGA

EXTRAÑO, NO COMÚN

CIKONIO

CIGÜEÑA

 

 

EDZO

ESPOSO

APOGI

APOYAR

FIANCXO

NOVIO

DONACI

REGALAR, DONAR

GLACIO

HIELO

DUNGI

EMPLEAR

GLUO

COLA DE PEGAR

MALDUNGI

DESPEDIR

JUVELO

JOYA

ELEKTI

ELEGIR

KESTO

CAJA, CAJÓN

INVITI

INVITAR

KOVERTO

SOBRE

KOLEKTI

COLECCIONAR, REUINIR

KUZO

PRIMO

PREFERI

PREFERIR

NEPO

NIETO

SENDI

ENVIAR

NEVO

SOBRINO

GLACIAJXO

HELADO (COSA HECHA DE HELADO)

ONKLO

TIO

LETERKESTO

BUZON (CAJA PARA CARTAS)

ORO

ORO

KION VI ESTUS FARINTA?

¿QUÉ HABRÍA HECHO UD.?

PASTRO

SACERDOTE

 

 

POSXTO

CORREO

 

 

POSXTMARKO

SELLO DE CORREO

 

 

RINGO

ANILLO

 

 

CXARMA

ENCANTADOR

 

 

JUSTA

JUSTO

 

 

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
ILI AMAS UNU LA ALIAN = ILI AMAS SIN RECIPROKE.
Cuando la acción es recíproca o mutua se usan estas formas.
El sentido de "él se hirió" es claro, pero "ellos se hirieron" puede significar que cada uno de ellos se hirió (en un accidente), o que se hirieron entre sí, recíprocamente (en un combate).
Para evitar esta ambigüedad es que diremos en Esperanto: ili sin vundis en akcidento (= cxiu el ili sin vundis - cada uno de ellos se hirió) y ili sin vundis reciproke o ili vundis unu la alian - se hirieron mutuamente.
Sólo como licencia poética podrá encontrarse: La dentoj mordas la langon, tamen ambaux sin amas - los dientes muerden la lengua, y sin embargo se aman.
GE - este prefijo tiene la virtud de reunir a los dos sexos: miaj gepatroj - mis padres (=mi padre y mi madre), lernejo por geinfanoj (= geinfanma lernejo) - escuela mixta (para niños y niñas), ili geedzigxis - ellos se casaron (se hicieron esposo y esposa).
BO - este prefijo indica el parentesco político, resultante del matrimonio- Bopatrino - suegra, bofilo - yerno, bofrato - cuñado, boparencoj - parientes políticos.
-ID es sufijo que señala el descendiente, el cachorro, el pichón: koko - gallo, kokido - pollo, porkido - lechón, Izraelido - israelita (descendiente de Israel). Ido es hijo, descendiente. Johano logxas tie kun sia vasta idaro - Juan vive allí con su vasta prole.
LAUX - según, conforme con: agu laux via placxo - abre según su gusto. Laux mia horlogxo estas la oka - según mi reloj son las ocho. Mi marsxis lauxlonge de la fervojo - yo caminé a lo largo del ferrocarril, lauxlargxe - a lo ancho.
PLU - más - con sentido de duración en tiempo o espacio: mi ne laboras plu - yo no trabajo más, kion plu vi scias? - ¿qué más sabe? Trinku unu pluan taseton - beba una tacita más. Kaj tiel plu (= ktp) - y así más (= etcétera).
SXATI - PLACXI. Ya conocemos bien el verbo sxati. Es verbo transitivo y señala nuestro gusto personal, subjetivo. Tiu domo estas placxa sed mi ne sxatas gxin - esa casa es agradable (= placentera) pero a mi no me gusta.
PLACXI es verbo intransitivo y significa agradar, ser agradable en su cualidad placentera: tio placxas al mi - eso me gusta (me agrada). Placxa muziko - música placentera. Kiel placxas al vi la gxardeno? - ¿Cómo encuentra el jardín?
VERKI es componer o escribir obras literarias, musicales, etc.: verki libron - escribir (componer) un libro, verkisto - un escritor, teatra verko - obra teatral. Leteron mi skribas sed rakonton mi verkas.
ZORGI es cuidar de algo, preocuparse por algo: ne zorgu pri mi! - no se preocupe por mi! Pli zorgas unu patrino pri dek infanoj ol dek infanoj pri unu patrino - cuida más una madre de diez hijos (niños) que diez hijos de una madre. Zorge farita - cuidadosamente hecho. Senzorga - descuidado, despreocupado.
AGI es obrar, actuar: agi juste - obrar justamente (con justicia), justa ago - acción justa. Zorgu pri viaj agoj! - ¡Cuidado con lo que hace!
ORACIÓN PASIVA. Podemos usar también nuestro conocimiento de los participios para verificar si un verbo debe o no ser seguido por el acusativo.
Sea la oración:
Petro mangxas panon - Pedro come pan.
Si la oración puede ser vuelta por pasivo, será transitiva: irá seguida de -n.
La pano estas mangxata de Petro. El pan es comido de Pedro.
Probemos con: Petro kusxas sur la lito - Pedro yace sobre la cama.
Vemos que si tratamos de ponerla en forma pasiva, la oración pierde su sentido. Se trata, pues, de una oración intransitiva.
La pano estas mangxata de Petro. Vemos que después de la forma pasiva usamos de para designar al agente, al que hace: Esperanto estas lingvo kreita de Zamenhof (kreita porque está ya creada, terminada de crear).
Rozkolora es color de rosa. Y del mismo modo se forma violkolora - color violeta, orangxkolora - color anaranjado, citronflava - amarillo limón.
Ludi es jugar (ludilo - juguete). Pero lo mismo que en inglés y francés, este verbo significa, además, interpretar un papel teatral - ludi teatran rolon, y tocar un instrumento - ludi pianon.