18-a Leciono

Vojagxante (=dum oni vojagxas) oni lernas. Tio estas vera, cxar vojagxinte en Bolivio mi multon lernis.
Dum mia restado en tiu lando pluvis kaj pluvadis dum du semajnoj, kaj dum la tuta tempo mi legadis en la cxambro. Ho, mi multon lernis!
Nur gxenis min la dauxra martelado de iu forgxisto, logxanta apude. Sed ne nur mi legis en tiu hotelo, mi ankaux amuzigxis, cxar tie estis suficxe da musoj.
Kiam mia kuzino ekvidas (=subite vidas) muson sxi ektimas (=subite timas), eksaltas kaj ekploras - Kaj mi ekridas.
Cxu vi parolas dormante?
Cxu vi sxatas longajn paroladojn?
Kion vi faras dum longa pluvado?
Cxu vi facile ekridas aux ekploras?
BIFSTEKO KUN FUNGOJ
S-ro Smith estas anglo. Cxu vi cias kio estas anglo?
- Jes, mi scias; anglo estas sinjoro kiu fumas pipon, legas la Biblion, kaj ne sxatas lerni fremdajn lingvojn.
S-ro Smith ja estis vojagxema. Tial ke (=cxar) en Londono la vetero estas malagrabla dum la vintro, nia amiko per aeropalano veturis suden, al la sunplena Valencio, en Hispanujo. Li gaje promenadis tra la urbo, admirante la orangxarbojn, kaj la belajn brunulinojn, sed ekvidinte restoracion li eksentis apetiton.
"Por festi tiun cxi belan tagon mi mendos mian preferatan mangxon: Bifstekon kun fungoj", diris S-ro Smith. Li eniris la restoracion, sidis cxe tablo kaj vokis la kelneron. S-ro Smith tuj mendis - Anglalingve - (=en la angla lingvo), kompreneble - bifstekon kun fungoj. La kelnero ridetis, se ne komprenis. Tiam S-ro Smith ekhavis brilan ideon. Li prenis paperon kaj krajonon kaj desegnis sian mendon tiel:
La kelnero prenis la papereton kaj foriris. Farinte sian mendon S-ro Smith observis la mangxejon. Blanka tablotuko kovris la tablon. Sur gxi estis telero, forko, kulero, trancxilo, busxtuko, glaso, vinbotelo, krucxo kun akvo kaj pankorbo. La tuta mangxilaro estis pura.
Cxe la apuda tablo sidis tri mangxantoj. Unu mangxis viandrostajxon kun terpomoj kaj legomoj, la dua mangxis bakitan kokidon kun salato, la tria jam estis mangxanta la deserton: kukojn kaj fruktojn. Laux la aspekto ili sxajnis fremduloj.
Sed nia anglo jam estis perdanta sian paciencon (=li jam senpaciencigxis), tiam, post 20 minutoj, fine revenis la kelnero. Cxu li alportis la deziratan mangxajxon? - Tute ne! Anstataux tio, en unu mano li portis pluvombrelon kaj en la alia enirbileton por la tauxrobatalo!
S-ro Smith ne lasis trinkmonon por la kelnero...
Kie logxis S-ro Smith? Kien li veturis?
Kial li forveturis? Cxu li veturis bicikle?
Kion li admiris? Kion li tre sxatis?
Cxu vi fumas pipon?
Cxu S-ro Smith parolis hispane? Kion li faris?
Cxu la desegno estis komprenebla?
Kio estis sur la mangxotablo?
Cxu la kelnero tuj revenis? Kion li alportis anstataux la menditan mangxajxon? Cxu S-ro Smith estis felicxa?
Kion vi estus farinta en tiu okazo?
La filo de Petro ankaux nomigxas (=estas nomita) Petro, sed la gepatroj nomas lin Pecxjo. La nomo de la filino estas Sofia, sed la gepatroj nomas sxin Sonja. Kaj Pecxjo kaj Sonja nomas sian patron pacxjo, kaj sian patrinon panjo.
Cxu ankaux oni nomas vin per karesa nomo - "Pepe", "Paco", Maruja"?
La patro de Maria estas la avo de la eta Petro, sed la avo de Maria, kio estas?
- Li estas la praavo (=patro de la avo) de eta Petro (=Pecxjo) kaj Pecxjo estas lia pranepo.
La unuaj homoj sur al tero estis niaj prapatroj aux prauloj. Ili vivis en la pratempo. En Ameriko estas ankaux grandaj ne bone konataj praarbaroj.
Cxu vi havas vivantan praavon?
Cxu niaj prapatroj estis pli felicxaj ol ni?
Cxu niaj pranepoj estos pli sagxaj (=Prudentaj, inteligentaj), ol ni?
Karlo invitis min cxeesti festeton cxe li. Mi demandis lin: "je kioma horo mi devas esti cxe vi, kaj kiel mi devas vesti min"?
Li respondis: "Cxe mi vi povas fari ion ajn, babili kun iu ajn. Kiam ajn vi venos mi vin akceptos."
Vivu la libero!
Cxu vi auxskultas ian ajn programon en la radio?
Cxu vi parolas kun iu ajn sur la strato?
 
LA KORVO KAJ LA VULPO
Jen la fama fablo de fama verkisto. Ni rerakontas gxin ne versoforme, sed en simpla prozo.
S-ro Korvo sidis sur brancxo tenante en sia beko bonodoran fromagxon.
S-ro Vulpo tre malsata vagadis tra la arbaro kaj ekflaris la odoron de la fromagxo. Ekvidinte la korvon kun la fromagxo, la vulpo volis gxin mangxi, sed gxi estis tro alta. Sed S-ro Vulpo estas ruza kaj li flate ekparolis al la korvo: "Sinjoro Korvo, kiel bela vi estas! Kiel brila estas via plumaro! Se via vocxo estus tiel bela kiel via plumaro vi estus la regxo de lī arbaro! Kantu, sinjoro korvo, kantu por ke mi auxdu vian belan vocxon!"
Auxdinte tion, la korvo, kiu estis kredema kaj vantema, malfermis sian bekon por kanti kaj la bongusta fromagxo falis en la busxegon de sinjoro Vulpo.
"Dankon, diris S-ro Vulpo, kaj estonte ne fidu la flatantojn. Cxi leciono tamen, valoras fromagxon"
"Ju pli oni vivas, des pli oni lernas" - grumblis la korvo.
Kie vagadis la korvo? Cxu la korvo bele kantas? Kia estas la vulpo?
Kial la korvo malfermis al bekon? Cxu la korvo agis sagxe?
 
 
VOCABULARIO

BRANCXO

RAMA

FLATI

ADULAR

DESERTO

POSTRE

FORGXI

FORJAR

FORKO

TENEDOR

GRUMBLI

GRUÑIR

FROMAGXO

QUESO

GXENI

MOLESTAR

FUMO

HUMO

KARESI

ACARICIAR

FUNGO

HONGO

KRII

GRITAR

KORBO

CESTA

VAGI

VAGAR

KORVO

CUERVO

VOKI

LLAMAR

KRUCXO

JARRA

FREMDA

EXTRANJERO, EXTRAÑO

MARTELO

MARTILLO

FREMDULO

FORASTERO

PACIENCO

PACIENCIA

PLUVOMBRELO

PARAGUAS

PIPO

PIPA

SUNOMBRELO

SOMBRILLA

REGXO

REY

TERPOMO

PAPA, PATATA

SALATO

ENSALADA

TAUXROBATALO

CORRIDA DE TOROS

TELERO

PLATO

TRINKMONO (=MONO POR TRINKI)

PROPINA

VULPO

ZORRO

SAGXA

JUICIOSO, SENSATO, SABIO

RUZA

ASTUTO

SAGXECO

SABIDURÍA, BUEN SENTIDO

VANTA

VANIDOSO

MALSAGXA

INSENSATO, LOCO

AMUZI

DIVERTIR

SAGXULO

UN HOMBRE SABIO, SENSATO

DAUXRI

DURAR

 

 

DESEGNI

DIBUJAR

 

 

 
 
LA INSTRUISTO PAROLAS
-ANTE, -INTE, -ONTE. Los participios adverbios corresponden al gerundio en castellano, que termina en -ando, -endo o -iendo.
El participio adverbio no se usa en los tiempos compuestos.
Mangxonte mi eniris la restoracion - habiendo de comer entré en el restaurante, mangxante mi legis la jxurnalon - comiendo leí el diario, mangxinte mi pagis kaj foriris - habiendo (ya) comido, pagué y me marché.
La forma pasiva (-ate, -ite, -ote) es de uso poco frecuente. Li vizitis min neatendite - él me visitó inesperadamente. Estis skribite - estaba escrito.
KIEL AJN es de cualquier modo, kiu ajn - cualquiera, kiam ajn - en cualquier momento, io ajn - cualquier cosa, kie ajn - en cualquier parte, ktp. La partícula ajn "indefine".
AD expresa la acción: krono - corona, kronado - coronación; acción continuada: pafo - tiro, pafado - tiroteo; nombre de acción: uzi - usar, uzado - el uso, nagxado - natación, kantado - el canto.
EK - señala comienzo de acción o acción breve: vidi - ver, ekvidi - percibir, ekmarsxi - echar a andar.
PRA - es prefijo que señala lo primitivo, el parentesco distante en el tiempo: pratempo - tiempos primitivos, praulo, prapatro - antepasado, praavo - bisabuelo, pranepo - bisnieto. Praa - primitivo.
-CXJ, NJ son sufijos con los ue se forman los diminutivos cariñosos, masculinos y femeninos, respectivamente y se colocan detrás de las primeras letras del nombre, abreviándolo: patro - padre, pacxjo - papá, panjo - mamá, mamita, Jozefo - José, Jocxjo - Pepe.
Este es el único caso en que se altera una raíz en Esperanto (panjo). Porque el uso de nombres íntimos y cariñosos es voluntario y escapa a toda regla.
En la literatura de Esperanto se encontrarán los mismos nombres femeninos con terminación "a" u "o": Sofia = Sofio, Sonja = Sonjo.
JU PLI, DES PLI es cuanto más, tanto más: ju pli da suno, des pli da sano - cuanto más sol, más salud, ju pli oni vivas, des pli oni lernas - cuanto más se vive, más se aprende.
DE Lī. En Esperanto puede suprimirse la "a" final del artículo después de preposición terminada en vocal, o antes de palabra que comience en vocal: de lī amo (=de la amo). Pero esta elisión sólo se usará en poesía o, muy excepcionalmente, en prosa.