-Fraŭlino, ĉu vi dormas en la ĝardeno?
-Ne, sinjoro, mi ne dormas en la ĝardeno, sed en ĉambro. En dormoĉambro. Ĉambro por dormi estas dormoĉambro.
-Ĉu vi manĝas en dormoĉambro?
-Ne, sinjoro, sed en la manĝoĉambro.
KIE vi dormas? Kie estas la litoj? Kie la birdoj dormas? Kie ni estas?
Tablo por skribi estas skribotablo.
Vi manĝas sur manĝotablo kaj laboras sur labortablo.
Sur la maro iras multaj ŝipoj : velŝipoj, vaporŝipoj, motorŝipoj, militŝipoj.
Tie laboras fortaj maristoj.
-Ĉu vi laboras sur ŝipo, sur la blua, bela maro?
-Ne, sinjoro, mi laboras en ĉambro kun multaj paperoj. Mi estas oficisto kaj laboras en oficejo. Mi skribas per skribmaŝino.
Ĉu vi skribas per elektra skribmaŝino?
-Ne, mi skribas per simpla krajono, sed en mia hejmo mi lavas per elektra lavmaŝino. Mi lavas per varma akvo.
En la maro la akvo ne estas varma, ĝi estas malvarma. Kio estas en la maro? Tie estas fiŝoj.
La fiŝoj estas bestoj, kiuj vivas en la maro. Ili ne flugas, sed naĝas.
Kio estas en la taso? En la taso estas varma kafo. En la nigra kafo estas blanka, dolĉa sukero.
Ankaŭ la koro de la fraŭlinoj estas dolĉa kaj varma.
Ĉu la kafo estas en la ĉapelo? Kie estas la kafo?
Ĉu vi povas naĝi? Ĉu la fiŝoj povas paroli? Ĉu vi povas paroli en Esperanto? Kiu povas paroli?
Kie vivas la fiŝoj? Kie vi naĝas? Ĉu la malvarma kafo estas malbona?
Kiu, kio, kie, kia, estas demandaj vortoj.
Kiu li estas? -Li estas sinjoro Perez.
Kio li estas? -Li estas dentisto.
Kie li estas? -Li estas en la ĝardeno.
Kia estas sinjoro Perez? -Li estas alta, blonda, juna, bonkora.
Kiu vi estas?
Kie vi estas?
Kio vi estas?
Kia vi estas?
VOCABULARIO
AKVO
AGUA
BLONDA
RUBIO
ĈOKOLADO
CHOCOLATE
BRUNA
MORENO, MARRÓN
FIŜO
PEZ
DOLĈA
DULCE
HEJMO
HOGAR
ELEKTRA
ELÉCTRICO
KAFO
CAFÉ
MULTAJ
MUCHOS
KORO
CORAZÓN
SIMPLA
SIMPLE
KRAJONO
LAPIZ
VARMA
CALIENTE
MARO
MAR
MAŜINO
MÁQUINA
LABORI
TRABAJAR
MILITO
GUERRA
LAVI
LAVAR
MOTORO
MOTOR
LERNI
APRENDER
OFICEJO
OFICINA
MANĜI
COMER
SUNO
SOL
NAĜI
NADAR
SUKERO
AZUCAR
POVI
PODER
ŜIPO
BARCO
VIVI
VIVIR
TASO
TASA
TEO
TÉ
KIE
DONDE
VAPORO
VAPOR
TIE
ALLÍ, ALLÁ
VELO
VELA (de barco)
LA INSTRUISTO PAROLAS
PALABRAS COMPUESTAS. Al formar palabras compuestas la raíz principal va detrás, y la raíz que hace el calificativo se coloca delante: lavmaŝino - máquina de lavar; vaporŝipo - barco (idea principal) a vapor (califica la idea de barco).
DORMĈAMBROes una palabra difícil de pronunciar. En casos como éste agregamos una vocal -en este caso o-, a la primera raíz: dormoĉambro, skribtablo=skribotablo, etc.
|
Dormoĉambro - dormitorio. |
|
Manĝoĉambro - comedor. |
|
Laborĉambro - habitación de trabajo |
|
Skribotablo - (mesa) escritorio. |
|
Velŝipo - barco de vela. |
|
Lernolibro - libro de enseñanza. |
Esas palabras compuestas son sustantivos, pero también pueden formarse adjetivos, verbos, etc.
|
Bonkora - bondadoso (de buen corazón). |
|
Marblua - azul marino. |
|
Ĉielblua - azul celeste. |
|
Maŝinlavi - lavar a máquina. |
|
Marbluo - sería el nombre de este color. (el azul marino). |
-IST es un prefijo que indica oficio, profesión: dentisto - dentista; maristo - marin(er)o; laboristo - trabajador, obrero; instruisto - maestro; instruistino - maestra.
SED- pero, sino (conjuunción adversativa): la domo estas nova, sed ĝi ne esats moderna - la casa es nueva, pero no es moderna. Mi ne dormas en la ĝardeno, sed en dormoĉambro - yo no duermo en el jardín, sino en un dormitorio.
PER- por medio de, con. Mi skribas per krajono - yo escribo con (por medio de) un lapiz. Pero recuerde: Mi parolas kun Petro - yo hablo con Pedro, Karlo iras kun Maria - Carlos va con (en compañía de) María.
POR- para. Tablo por skribi - mesa para escribir; tio estas por li - eso es para él.