-Kiu tago estas hodiau?
-Hodiau estas sabato.
-Kiu tago estis hierau?
-Hierau estis vendredo.
-Chu vi estas infano?
-Ne, mi ne estas infano, mi estis infano.
Hierau mi estis en la razejo. Tie laboras la razisto.
Li razis mian barbon per razilo kaj tondis mian harojn per tondilo. Li ankau kombis min per kombilo.
Kie mi estis hierau?
Chu vi ankau vizitis hierau la raziston?
Per kio laboras razisto?
Kion li faras?
Chu vi legis hodiau la jhurnalon?
Kion vi faris hierau?
Apud la razejo estas la panejo. Tie laboras la panisto. Li vendas panon kaj kukojn.
Chu vi shatas kukojn? Chu la razisto vendas panon? Kiu vendas panon? Kie oni vendas panon?
Chu la klientoj vendas panon? -Ne, ili achetas panon.
Chu vi achetas panon? Chu vi achetis automobilon?
Mi sentas apetiton. Me deziras manghi panon, sed la pano estas granda, mi ne povas manghi ghin, mi devas ghin tranchi.
-Chu vi tranchas panon per tondilo?
-Ne, mi tranchas ghin per tranchilo, kaj per segilo mi tranchas lignon.
Chu vi povas segi lignon per kombilo?
Hodiau estas sabato kaj morgau estos dimancho. Morgau mi vizitos la Esperanto-Klubon. Tie mi trovos amikojn kaj parolos kun ili. Mi ankau rigardos la internaciajn revuojn.
Chu vi venos kun mi morgau?
Kiujn mi trovos tie?
Kion mi faros?
Kion mi rigardos?
Hodiau estas sabato, hierau estis vendredo, antauhierau estis jhaudo.
Kiu tago estis antauhierau?
Morgau estos dimancho kaj postmorgau estos lundo.
Chu vi laboros morgau?
Chu dimancho estas bela tago?
Kion vi faros postmorgau? Chu vi vizitos vian amikon? Chu via amiko vizitos vin?
Petro diras al Maria: Mi amis, amas kaj amos vin!
Mi kalkulas la fingrojn de mia mano: unu, du, tri, kvar, kvin.
Kalkulu la fingrojn de via dekstra mano.
Chu ankau via maldekstra mano havas kvin fingrojn?
Kion tenas la razisto en la dekstra mano? Kion li tenas en la maldekstra?
Chu la razisto havas kvin harojn sur la kapo?
Antau la parko estas la nova lernejo. Tie la infanoj lernas legi, skribi kaj kalkuli. Ili ankau lernas Geografion kaj Historion.
En moderna segejo la laboristoj segas lignon per elektraj segiloj.
Chu vi shatas danci en la dancejo?
Chu vi estas perfekta esperantisto?
Ne, mi ne estas, sed mi estos perfekta esperantisto.
VOCABULARIO
APETITO
APETITO
ACHETI
COMPRAR
BARBO
BARBA
DEZIRI
DESEAR
FINGRO
DEDO
KALKULI
CALCULAR, CONTAR
HARO
CABELLO, PELO
KOMBI
PEINAR
JHURNALO
PERIODICO
RAZI
AFEITAR, RASURAR
KUKO
PASTEL, TORTA
SEGI
ASERRAR
KLIENTO
CLIENTE
SENTI
SENTIR
KLUBO
CLUB
TONDI
CORTAR CON TIJERA
LIGNO
MADERA, LEÑA
TRANCHI
CORTAR
MANO
MANO
TROVI
ENCONTRAR
PANO
PAN
VENDI
VENDER
PARKO
PARQUE
VIZITI
VISITAR
PORKO
CERDO, PUERCO
RAZEJO
PELUQUERÍA
REVUO
REVISTA
TAGO
DÍA
DEKSTRA
DERECHA
La tagoj de la semajno
LUNDO
LUNES
HODIAU
HOY
MARDO
MARTES
HIERAU
AYER
MERKREDO
MIERCOLES
MORGAU
MAÑANA
JHAUDO
JUEVES
VENDREDO
VIERNES
SABATO
SÁBADO
DIMANCHO
DOMINGO
KVAR
CUATRO
KVIN
CINCO
LA INSTRUISTO PAROLAS
-EJ es un sufijo que indica lugar dedicado a algo: lerni - aprender, lernejo - escuela; laborejo - lugar de trabajo, taller; lavejo - lavadero; kafejo - un café; pordo - puerta, pordisto - portero, pordistejo - portería.
-IL, sufijo que indica instrumento, aparato, utensilio (recuerde utens-ilio): tranchi - cortar, tranchilo - cuchillo; kombi - peinar, kombilo - peine.
-IS, -OS, son las terminaciones del pasado y futuro respectivamente de todos los verbos. Mi faris, yo hice - mi faros, yo haré. Vi faris, tú hiciste - vi faros, tú harás. Ni faris, nosotros hicimos - ni faros, nosotros haremos. Unu, du, tri, kvar, kvin. La combinación kv -kvar, kvin, es la versión eslava de la forma latina "qv".
VERBOS TRANSITIVOS E INTRANSITIVOS. Si aplicando el método visto en la lección anterior analizamos la frase "Juan duerme en la cama", y preguntamos: ¿Quién duerme?, obtendremos el sujeto: "Juan". Pero si continuamos aplicando nuestro método y preguntamos: "qué es lo que Juan duerme" no hallaremos contestación lógica, y es que la acción de dormir no pasa de Juan; él mismo es el principio y fin de la acción expresada en el verbo. Se dice entonces que estos verbos son intransitivos, y no irán seguidos de complemento directo.
Son también verbos intransitivos - o neutros - esti, morti, vivi, ekzisti, resti - ser, estar, morir, vivir, existir, permanecer, y otros que denotan estado o actividad que no sale del sujeto.