-Kiu tago estas hodiaŭ?
-Hodiaŭ estas sabato.
-Kiu tago estis hieraŭ?
-Hieraŭ estis vendredo.
-Ĉu vi estas infano?
-Ne, mi ne estas infano, mi estis infano.
Hieraŭ mi estis en la razejo. Tie laboras la razisto.
Li razis mian barbon per razilo kaj tondis mian harojn per tondilo. Li ankaŭ kombis min per kombilo.
Kie mi estis hieraŭ?
Ĉu vi ankaŭ vizitis hieraŭ la raziston?
Per kio laboras razisto?
Kion li faras?
Ĉu vi legis hodiaŭ la ĵurnalon?
Kion vi faris hieraŭ?
Apud la razejo estas la panejo. Tie laboras la panisto. Li vendas panon kaj kukojn.
Ĉu vi ŝatas kukojn? Ĉu la razisto vendas panon? Kiu vendas panon? Kie oni vendas panon?
Ĉu la klientoj vendas panon? -Ne, ili aĉetas panon.
Ĉu vi aĉetas panon? Ĉu vi aĉetis aŭtomobilon?
Mi sentas apetiton. Me deziras manĝi panon, sed la pano estas granda, mi ne povas manĝi ĝin, mi devas ĝin tranĉi.
-Ĉu vi tranĉas panon per tondilo?
-Ne, mi tranĉas ĝin per tranĉilo, kaj per segilo mi tranĉas lignon.
Ĉu vi povas segi lignon per kombilo?
Hodiaŭ estas sabato kaj morgaŭ estos dimanĉo. Morgaŭ mi vizitos la Esperanto-Klubon. Tie mi trovos amikojn kaj parolos kun ili. Mi ankaŭ rigardos la internaciajn revuojn.
Ĉu vi venos kun mi morgaŭ?
Kiujn mi trovos tie?
Kion mi faros?
Kion mi rigardos?
Hodiaŭ estas sabato, hieraŭ estis vendredo, antaŭhieraŭ estis ĵaudo.
Kiu tago estis antaŭhieraŭ?
Morgaŭ estos dimanĉo kaj postmorgaŭ estos lundo.
Ĉu vi laboros morgaŭ?
Ĉu dimanĉo estas bela tago?
Kion vi faros postmorgaŭ? Ĉu vi vizitos vian amikon? Ĉu via amiko vizitos vin?
Petro diras al Maria: Mi amis, amas kaj amos vin!
Mi kalkulas la fingrojn de mia mano: unu, du, tri, kvar, kvin.
Kalkulu la fingrojn de via dekstra mano.
Ĉu ankaŭ via maldekstra mano havas kvin fingrojn?
Kion tenas la razisto en la dekstra mano? Kion li tenas en la maldekstra?
Ĉu la razisto havas kvin harojn sur la kapo?
Antaŭ la parko estas la nova lernejo. Tie la infanoj lernas legi, skribi kaj kalkuli. Ili ankaŭ lernas Geografion kaj Historion.
En moderna segejo la laboristoj segas lignon per elektraj segiloj.
Ĉu vi ŝatas danci en la dancejo?
Ĉu vi estas perfekta esperantisto?
Ne, mi ne estas, sed mi estos perfekta esperantisto.
VOCABULARIO
APETITO
APETITO
AĈETI
COMPRAR
BARBO
BARBA
DEZIRI
DESEAR
FINGRO
DEDO
KALKULI
CALCULAR, CONTAR
HARO
CABELLO, PELO
KOMBI
PEINAR
ĴURNALO
PERIODICO
RAZI
AFEITAR, RASURAR
KUKO
PASTEL, TORTA
SEGI
ASERRAR
KLIENTO
CLIENTE
SENTI
SENTIR
KLUBO
CLUB
TONDI
CORTAR CON TIJERA
LIGNO
MADERA, LEÑA
TRANĈI
CORTAR
MANO
MANO
TROVI
ENCONTRAR
PANO
PAN
VENDI
VENDER
PARKO
PARQUE
VIZITI
VISITAR
PORKO
CERDO, PUERCO
RAZEJO
PELUQUERÍA
REVUO
REVISTA
TAGO
DÍA
DEKSTRA
DERECHA
La tagoj de la semajno
LUNDO
LUNES
HODIAŬ
HOY
MARDO
MARTES
HIERAŬ
AYER
MERKREDO
MIERCOLES
MORGAŬ
MAÑANA
ĴAUDO
JUEVES
VENDREDO
VIERNES
SABATO
SÁBADO
DIMANĈO
DOMINGO
KVAR
CUATRO
KVIN
CINCO
LA INSTRUISTO PAROLAS
-EJ es un sufijo que indica lugar dedicado a algo: lerni - aprender, lernejo - escuela; laborejo - lugar de trabajo, taller; lavejo - lavadero; kafejo - un café; pordo - puerta, pordisto - portero, pordistejo - portería.
-IL, sufijo que indica instrumento, aparato, utensilio (recuerde utens-ilio): tranĉi - cortar, tranĉilo - cuchillo; kombi - peinar, kombilo - peine.
-IS, -OS, son las terminaciones del pasado y futuro respectivamente de todos los verbos. Mi faris, yo hice - mi faros, yo haré. Vi faris, tú hiciste - vi faros, tú harás. Ni faris, nosotros hicimos - ni faros, nosotros haremos. Unu, du, tri, kvar, kvin. La combinación kv -kvar, kvin, es la versión eslava de la forma latina "qv".
VERBOS TRANSITIVOS E INTRANSITIVOS. Si aplicando el método visto en la lección anterior analizamos la frase "Juan duerme en la cama", y preguntamos: ¿Quién duerme?, obtendremos el sujeto: "Juan". Pero si continuamos aplicando nuestro método y preguntamos: "qué es lo que Juan duerme" no hallaremos contestación lógica, y es que la acción de dormir no pasa de Juan; él mismo es el principio y fin de la acción expresada en el verbo. Se dice entonces que estos verbos son intransitivos, y no irán seguidos de complemento directo.
Son también verbos intransitivos - o neutros - esti, morti, vivi, ekzisti, resti - ser, estar, morir, vivir, existir, permanecer, y otros que denotan estado o actividad que no sale del sujeto.