-Kiu tago estas hodiaux?
-Hodiaux estas sabato.
-Kiu tago estis hieraux?
-Hieraux estis vendredo.
-Cxu vi estas infano?
-Ne, mi ne estas infano, mi estis infano.
Hieraux mi estis en la razejo. Tie laboras la razisto.
Li razis mian barbon per razilo kaj tondis mian harojn per tondilo. Li ankaux kombis min per kombilo.
Kie mi estis hieraux?
Cxu vi ankaux vizitis hieraux la raziston?
Per kio laboras razisto?
Kion li faras?
Cxu vi legis hodiaux la jxurnalon?
Kion vi faris hieraux?
Apud la razejo estas la panejo. Tie laboras la panisto. Li vendas panon kaj kukojn.
Cxu vi sxatas kukojn? Cxu la razisto vendas panon? Kiu vendas panon? Kie oni vendas panon?
Cxu la klientoj vendas panon? -Ne, ili acxetas panon.
Cxu vi acxetas panon? Cxu vi acxetis auxtomobilon?
Mi sentas apetiton. Me deziras mangxi panon, sed la pano estas granda, mi ne povas mangxi gxin, mi devas gxin trancxi.
-Cxu vi trancxas panon per tondilo?
-Ne, mi trancxas gxin per trancxilo, kaj per segilo mi trancxas lignon.
Cxu vi povas segi lignon per kombilo?
Hodiaux estas sabato kaj morgaux estos dimancxo. Morgaux mi vizitos la Esperanto-Klubon. Tie mi trovos amikojn kaj parolos kun ili. Mi ankaux rigardos la internaciajn revuojn.
Cxu vi venos kun mi morgaux?
Kiujn mi trovos tie?
Kion mi faros?
Kion mi rigardos?
Hodiaux estas sabato, hieraux estis vendredo, antauxhieraux estis jxaudo.
Kiu tago estis antauxhieraux?
Morgaux estos dimancxo kaj postmorgaux estos lundo.
Cxu vi laboros morgaux?
Cxu dimancxo estas bela tago?
Kion vi faros postmorgaux? Cxu vi vizitos vian amikon? Cxu via amiko vizitos vin?
Petro diras al Maria: Mi amis, amas kaj amos vin!
Mi kalkulas la fingrojn de mia mano: unu, du, tri, kvar, kvin.
Kalkulu la fingrojn de via dekstra mano.
Cxu ankaux via maldekstra mano havas kvin fingrojn?
Kion tenas la razisto en la dekstra mano? Kion li tenas en la maldekstra?
Cxu la razisto havas kvin harojn sur la kapo?
Antaux la parko estas la nova lernejo. Tie la infanoj lernas legi, skribi kaj kalkuli. Ili ankaux lernas Geografion kaj Historion.
En moderna segejo la laboristoj segas lignon per elektraj segiloj.
Cxu vi sxatas danci en la dancejo?
Cxu vi estas perfekta esperantisto?
Ne, mi ne estas, sed mi estos perfekta esperantisto.
VOCABULARIO
APETITO
APETITO
ACXETI
COMPRAR
BARBO
BARBA
DEZIRI
DESEAR
FINGRO
DEDO
KALKULI
CALCULAR, CONTAR
HARO
CABELLO, PELO
KOMBI
PEINAR
JXURNALO
PERIODICO
RAZI
AFEITAR, RASURAR
KUKO
PASTEL, TORTA
SEGI
ASERRAR
KLIENTO
CLIENTE
SENTI
SENTIR
KLUBO
CLUB
TONDI
CORTAR CON TIJERA
LIGNO
MADERA, LEÑA
TRANCXI
CORTAR
MANO
MANO
TROVI
ENCONTRAR
PANO
PAN
VENDI
VENDER
PARKO
PARQUE
VIZITI
VISITAR
PORKO
CERDO, PUERCO
RAZEJO
PELUQUERÍA
REVUO
REVISTA
TAGO
DÍA
DEKSTRA
DERECHA
La tagoj de la semajno
LUNDO
LUNES
HODIAUX
HOY
MARDO
MARTES
HIERAUX
AYER
MERKREDO
MIERCOLES
MORGAUX
MAÑANA
JXAUDO
JUEVES
VENDREDO
VIERNES
SABATO
SÁBADO
DIMANCXO
DOMINGO
KVAR
CUATRO
KVIN
CINCO
LA INSTRUISTO PAROLAS
-EJ es un sufijo que indica lugar dedicado a algo: lerni - aprender, lernejo - escuela; laborejo - lugar de trabajo, taller; lavejo - lavadero; kafejo - un café; pordo - puerta, pordisto - portero, pordistejo - portería.
-IL, sufijo que indica instrumento, aparato, utensilio (recuerde utens-ilio): trancxi - cortar, trancxilo - cuchillo; kombi - peinar, kombilo - peine.
-IS, -OS, son las terminaciones del pasado y futuro respectivamente de todos los verbos. Mi faris, yo hice - mi faros, yo haré. Vi faris, tú hiciste - vi faros, tú harás. Ni faris, nosotros hicimos - ni faros, nosotros haremos. Unu, du, tri, kvar, kvin. La combinación kv -kvar, kvin, es la versión eslava de la forma latina "qv".
VERBOS TRANSITIVOS E INTRANSITIVOS. Si aplicando el método visto en la lección anterior analizamos la frase "Juan duerme en la cama", y preguntamos: ¿Quién duerme?, obtendremos el sujeto: "Juan". Pero si continuamos aplicando nuestro método y preguntamos: "qué es lo que Juan duerme" no hallaremos contestación lógica, y es que la acción de dormir no pasa de Juan; él mismo es el principio y fin de la acción expresada en el verbo. Se dice entonces que estos verbos son intransitivos, y no irán seguidos de complemento directo.
Son también verbos intransitivos - o neutros - esti, morti, vivi, ekzisti, resti - ser, estar, morir, vivir, existir, permanecer, y otros que denotan estado o actividad que no sale del sujeto.