8-a Leciono
-Vi jam scias kalkuli la fingrojn de viaj du manoj.
-Ĉu vi povas nun kalkuli la fingrojn de la du manoj kaj de la du piedoj?
-Mi ne scias... Ĉu vi povas helpi min?
-Jes, amiko: dek unu, dek du, dek tri, dek kvar, dek kvin, dek ses, dek sep, dek ok, dek naŭ, dudek.
-Kiom da fingroj vi havas?
-Mi havas dudek fingrojn.
-Kiom da lernatoj estas en la klaso?
-En la klaso estas dudek unu (21) lernantoj.

22 dudek du

80 okdek

23 dudek tri

90 naŭdek

29 dudek naŭ

100 cent

30 tridek

101 cent unu

40 kvardek

199 cent naŭdek naŭ

50 kvindek

200 ducent

60 sesdek

1.000 mil

70 sepdek

1.000.000 miliono

Kaj nun ĉu vi povas kalkuli de unu ĝis miliono?
Ni vivas en la jaro mil naŭcent naŭdek naŭ (1999).
Kiom da haroj vi havas sur la kapo?
Ĉu vi povas kalkuli ilin?
Kiom da pordoj, fenestroj, muroj estas en la ĉambro?
Ĉu vi povas lerni Esperanton en unu tago?
Sep tagoj faras unu semajnon. En unu monato estas kvar semajnoj.
Dek du monatoj faras unu jaron.
En la jaro estas tricent sesdek kvin (365) tagoj.
Ĉu vi parolos en Esperanto post tri monatoj?
Ĉu vi parolis Esperanton antaŭ du monatoj?
Lundo estas la unua (1-a) tago de la semajno; mardo estas la dua (2-a), merkredo estas la tria (3-a), ĵaudo estas la kvara (4-a), vendredo estas la kvina (5-a), sabato estas la sesa (6-a), kaj dimanĉo estas la lasta tago de la semajno.
Ni lernas la okan (8-an) lecionon.
Kiom da tagoj estas en unu semajno, en unu monato, en unu jaro?
Kion da horoj estas en unu tago? Kiom da monatoj estas en unu jaro?

-Kiom da dentoj vi havas en la buŝo?

-Mi ne havas dentojn en la buŝo.

Kie estas viaj dentoj?

-Ĉe la dentisto.

CU VI KONAS MIN? Mi estas tre grava aparato. Mi estas la mastro de la moderna homo.
Mi ordonas: laboru, manĝu, iru, venu, dormu, kaj la homo obeas. Mi estas la horloĝo. Ĉiuj rigardas min. Ĉiuj aŭskultas min. Tre ofte en la tago oni aŭdas la demandon:
 
 
KIOMA HORO ESTAS?

Estas la deka horo.

Estas la deka kaj tridek.

Estas la deka horo kaj dek kvin minutoj.

Estas la deka kaj kvardek kvin. Estas dek kvin antaŭ la dek unua.

Cu vi havas horloĝon? Ĉu vi ofte rigardas ĝin? Kioma horo estas en via horloĝo?
La horloĝo havas montrilon (ilojn por montri la horon). Estas unu longa montrilo por montri la minutojn, kaj unu mallonga por montri la horojn.
Kelkaj horloĝoj havas ankaŭ montrilon por montri la sekundojn.
Estas diversaj horloĝoj. Poŝhorloĝo estas horloĝo por la poŝo. Murhorloĝo estas horloĝo, kiu pendas sur al muro. Ĉe la brako oni portas brakhorloĝon.
La koro de la horloĝo batas: tik, tak, tik, tak... la tempo flugas. Kaj miaj amikoj demandas:
KIOM AĜA VI ESTAS?
Mi estas tre juna; mi estas unujara.
Mi trinkas nur la patrinan lakton.
Mi estas grandaĝa (multjara) homo, mi estas naŭdekjara.
Mi trinkas nur bovinan lakton. Kiom aĝa vi estas? Kiom aĝa estas via patro? Kiom aĝa estas la elefanto de la zoologia parko? Cu vi ofte respondas "mi ne scias"?
Jen bona konsilo:
Kalkulu en Esperanto. Kalkulu la domojn, la pordojn, la fenestrojn, la arbojn, la librojn. Praktiko kaj ripetado, en la sekreto.
VOCABULARIO

AĜO

EDAD

BATI

BATIR, GOLPEAR

APARATO

APARATO

DEMANDI

PREGUNTAR

BRAKO

BRAZO

KONI

CONOCER

BUŜO

BOCA

MONTRI

MOSTRAR

DENTO

DIENTE

OBEI

OBEDECER

HORLOĜO

RELOJ

PORTI

LLEVAR

HORO

HORA

SCII

SABER

JARO

AÑO

VENI

VENIR

KAPO

CABEZA

KIOM

CUANTO

KLASO

CLASE

NUR

SOLAMENTE

LAKTO

LECHE

JAM

YA

MASTRO

AMO, PATRÓN

DEK UNU

11

MINUTO

MINUTO

DEK DU

12

MURO

MURO

DEK TRI

13

MONATO

MES

DEK KVAR

14

PIEDO

PIE

DEK KVIN

15

SEKUNDO

SEGUNDO

DEK SES

16

SEMAJNO

SEMANA

DEK SEP

17

TEMPO

TIEMPO

DEK OK

18

DIVERSA

DIVERSO

DEK NAŬ

19

AŬDI

OIR

DUDEK

20

AŬSKULTI

ESCUCHAR

DUDEK UNU

21

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
 
DA traduce a de después de una expresión de cantidad o medida: kilogramo da pano - un kilo de pan, 10 litroj da vino - 10 litros de vino. Li trinkas tason da kafo (él no bebe la tasa misma, sino la cantidad de café contenida en la tasa).

Dudek du = 10 + 2 = 12

Dedek = 2 X 10 = 20

Dudek du = 2X10 + 2 = 22

Cuando los números se suman, se escriben separados; cuando éstos ser multiplican, se escriben juntos.
ĈE - en ese lugar, en lo de, en casa de, cabe: Hieraŭ mi manĝis ĉe Petro, sidi ĉe tablo - sentarse a la mesa, ĉeesti - asistir, estar presente, mi ĉeestis la batalon - yo asistí a la batalla.
ONI es el pronombre indefinido se, uno: oni ofte aŭdas la demandon... - a menudo se oye la pregunta..., oni diras - se dice, oni ne scias kion fari - uno no sabe qué hacer.
KIOM AĜA VI ESTAS? - ¿Qué edad tiene usted? (literalmente, ¿de cuanta edad es usted?) También se suele preguntar Kiom jara vi estas? - ¿Cuántos años tiene usted? (¿de cuántos años es usted?) Mi estas dudek-ses-jara - tengo veintiséis años (soy de veintiséis años). Porque los años es difícil tenerlos y detenerlos.
MI NE SCIAS. Si tiene dificultad para pronunciar la sc, tratwe de acostumbrarse uniendo la s a la vocal anterior: mi nes-cias.
KIOMA HORO ESTAS? Para preguntar la hora añadimos al terminación a del adjetivo a kiom - "cuánta" hora es? - Estas la tria horo kaj dek minutoj - son las tres horas (es la tercera hora) y diez minutos. En el lenguaje corriente, suele suprimirse, como en castellano, horo y minuto: estas la tria kaj dek.
ADJETIVOS ORDINALES son los que expresan el orden en que están colocadas las cosas; primero, segundo, etc., que se forman agregando la terminación a a los numerales simples, y los usamos siempre al referirnos a cosas que siguen en orden: las horas del día, los días del mes, las páginas del libro, etc.: la 1-a de majo - el 1° de mayo, la dua (2-a) paĝo - la segunda página, la dudek-sepa paĝo... Aquí en castellano abandonamos el uso lógico del ordinal y decimos "la página veintisiete", en lugar de la "página vigésima séptima", por resultar pesado el uso de los ordinales en castellano.