LEGAJHOJ
PRI LA HISTORIO DE ESPERANTO
En la jaro 1887 aperis en Varsovio la "Unua libro de lingvo internacia de D-ro Esperanto" (Pseudonimo de la autoro: Dro Ludoviko Zamenhof). Naskighinte en 1859 en Bielostok, kie loghas kaj intermalpacas kvar malsamlingvaj popoloj, Zamenhof jam de sia juneco komencis studi kaj labori pri internacia lingvo. Kvankam li farighis profesie okulisto, lia chefa celo en la vivo estis, chiam helpi al interkompreno de chiuj nacioj per helpa komuna lingvo neutrala.
AnTau la publika apero de Esperanto, Zamenhof dum multaj jaroj kutimighis pensi kaj verki rekte en la nova lingvo. Tial ghi jam havis komencon de originala literaturo, kiam ghi aperis. Post 1887 la lingvon lernis kaj uzis chiam pli granda nombro de chiulandaj adeptoj, kiuj per sia proza au poezia verkado iom post iom plirichigis la lingvon kaj kreis tradicion en nia stilo.
De 1905 okazas chiujare tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kaj en tiuj grandaj internaciaj kunvenoj mintrighis pli kaj pli rimarkinda unueco en la prononcado de la lingvo, kaj ankau kreighis tradicio en la parola stilo. Pro tio kaj ankau pro la fakto, ke la plej granda parto de la Esperanta vortaro estis alportata de la vivo iom post iom kaj aldonata al la unua tre malvasta vortareto uzita de Dro zamenhof en la komenco, oni ghenerale konstatas, ke Esperanto farighas vivanta lingvo.
Ghian tujan praktikan utilon pruvas la grandaj servoj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu havas delegitojn en la plej multaj urboj de la mondo kaj ebligas facilan intenacian informadon, anoncadon au vojaghadon per Esperanto. La jarlibroj de UEA entenas liston de tiuj delegitoj kaj utilajn informojn pri la praktika uzo de Esperanto. Dank´ al tio, miloj da turistoj au komercistoj nur uzante Esperanton, povis vojaghadi, junuloj trovis okupon fremlande, junulinoj sendanghere travojaghis grandajn urbojn. Internaciaj societoj fondighis por tutmondaj idealaj au profesiaj celoj. Kelkaj miloj da libroj estas presitaj en Esperanto, tradukitaj el chiuj naciaj literaturoj au originale verkitaj de esperantistaj autoroj. Ekzistas multaj Esperanto-gazetoj, revuoj au jhurnaloj en plej diversaj lokoj kaj kun plej diversaj celoj.
En la tre viva internacia vivado kreita de Esperanto, gravan rolon havas la interna ideo de Esperantismo, kiun per diversaj verkoj esprimas la originala Esperanto-literaturo kaj interalie la oficiala kongresa himno de l´ esperantistoj "La Espero", verkita de Dro Zamenhof.
Dro Edmond Privat
(el Kursa Lernolibro)


LA ESPERO
(Himno Esperantista)
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko:
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ghi al loko.
 
Ne al glavo sangon soifanta
Ghi la homan tiras familion,
Al la mond´ eterne militanta
Ghi promesas sanktan harmonion.
 
Sub la sankta signo de l´ espero
Kolektighas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
 
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
 
Ser neutrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
 
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacighos
Ghis la bela song´ de la homaro
Per eterna ben´ efektivios.
L. L: Zamenhof
 
LA ESPERANZA
(Traducción)
En el mundo ha venido un nuevo sentimiento; en alas de un viento apacible vuele ahora de un lugar a otro. No a la espada sedienta de sangre esta llama a la familia humana: al mundo que eternamente guerrea le promete una santa armonía. Bajo el sagrado signo de la esperanza se reúnen los combatientes de la paz, y pronto avanza la obra por el trabajo de los que tienen esperanza. Fuertes se levantan muros milenarios entre los pueblos divididos; pero saltarán en pedazos las obstinadas barreras por el sagrado amor derrumbadas. Sobre un fundamento lingüístico neutral, comprendiéndose los unos a los otros, los pueblos harán de común acuerdo una sola gran familia. Nuestros laboriosos camaradas en la tarea de la paz no desfallecerán, hasta que el bello sueño de la humanidad para bendición eterna se realice.


 
KORESPONDADO
 
"Vojaghoj larghigas la menson", diras la angloj, kaj tio estas vera. Sed bedaurinde ne chiuj povas vojaghi eksterlanden. Malmultaj povas viziti landojn, kiujn ili dezirus koni.
Sed la esperantistoj povas konversacii per leteroj, kun loghantoj de kiu ajn lando de nia terglobo. Ili povas facile ricevi informojn pri la plej diversaj temoj: popolaj kutimoj, filatelio, arto, folkloro, sociaj problemoj, literaturo, komerco, industrio, scienco, agrikulturo, instruado, politiko au simple babili pri chiutagaj aferoj.
Ankau okazas intershanghoj: poshtmarkoj, revuoj, libroj, muzikajhoj, semoj, fotoj, k.t.p., k.s. iras de samideano al samideano.
- "Tre interese" vi ble diros, "sed kiel mi povos havi tiujn adresojn?"
- Nu, tio estas facila - por esperantisto. En chiuj esperantaj gazetoj aperas anoncoj pri korespondado kaj intershangho. Se vi ne trovus peton pri korespondado konvena al vi, vi mem povas publikigi anonceton kontrau modesta pago.
En la komenco vi povas skribi ne leterojn, sed poshtkartojn, ilustritajn, interesajn poshtkartojn.
MODELA LETERO
Mi vidis vian anoncon en La Praktiko kaj rapidas respondi vian peton pri korespondado. Mi ankau studas medicinon, kaj tre shatus intershanghi fakajn revuojn kun vi. Ankau interesas min popolaj dancoj. Chi tiu poshtkarto montras la argentinan popolan dancon "Zamba".
Mi estas 20-jara kaj loghas kun mia familio en la urbo.
Atendante vian baldauan respondon, sincere salutas vin.
Mia adreso:
Petro Bonasper
Strato Verda Stelo 1975
ROSARIO
Leterojn oni komencas per diversaj salutoj: Estimata sinjoro, shatata fraulino (samideano, kolego), Kara kamarado.
Por fini leteron oni uzas kutimajn esprimojn: Via. Respekte via. Sincere via. Via amiko. Kun kora saluto. Tre kore via. Mi (kore, sincere, samideane, amike) salutas vin.
Profitu la esperantan korespondadon, sed memoru kelkajn konsilojn: Skribu klare. Chefe skribu tre klare vian nomon kaj adreson. Skribu ankau klare kaj zorge la adreson de via korespondanto sur la koverto. Respondu akurate.
Korespondu kaj vi vidos, ke ankau la esperanta korespondado "larghigas la menson" kaj kreas amikecon.


POEZIOJ
HO, MIA KOR´
Ho, mia kor´, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho mia kor´!
 
Ho, mia kor´! Post longa laborado
Chu mi ne venkos en decida hor´?
Sufiche! Trankvilighu de l´ batado,
Ho, mia kor´!
Ludoviko Zamenhof
______________
DU POEMETOJ DE HEINE
Milde pasas tra la kor´

Milde pasas tra la kor´

Dolcha harmonio;

En printempo sonu for

Eta melodio

Al floranta idili´

Flugu vi sonore;

Se renkontos rozon vi,

Ghin salutu kore!

Kie estas la plej kara?

Kie estas la plej kara,

Kiun mi prikantas rime,

Kiam sorchaj, ardaj flamoj

Alten levis min senlime?

Estingighis tiuj flamoj,

Malvarmighis jam la koro,

Tiu chi versajh´ entenas

Amo-cindron je memoro.

Trad.: F. Pillat


 
NI ALVENIS AL LA FINO
 

Ni kune faris interesan vojaghon tra la lingvo internacia. Vi jam konas la fundamenton de la lingvo. Sed anklorau vi ne estas perfekta esperantisto. Permesu, do, ke mi rakontu al vi kion mi faris kiam mi finis mian elementan lernadon.

Mi tuj alighis al la Argentina Esperanto-Ligo (naciaj asocioj chi tie). Tie mi prunteprenis librojn el la biblioteko kaj legis, multe legis, sed kun atento. Mi cheestis la kunvenojn, prelegojn, festojn, ekskursojn de la esperantistoj kaj havis la okazon babili kun samideanoj enlandaj kaj eksterlandaj, nur en la bela Esperanto. Sur mia brusto mi tuj portis la kvinpintan verdan stelon. Mi farighis videbla esperantisto.

Mi korespondis kun eksterlandaj gesamideanoj, kaj tio donis al mi ghojon kaj instruon. Alighinte al Universala esperanto-Asocio, mi farighis monda esperantisto. U.E.A. donas praktikajn servojn al siaj membroj, sed krome edukas ilin en la homara solidareco kaj kompreno.

Unuvorte, mi partoprenas la Esperanto-movadon.

Do, mi ne diras al vi adiau, sed ghis revido en la venonta Esperano-Kongreso!

NI UZU ESPERANTON!

Hemos hecho juntos un interesante viaje a través de la lengua internacional. Ud. ya conoce los fundamentos de la lengua. Pero aún no es Ud. un perfecto esperantista. Permítanme, pues, que le cuente qué hice yo cuando terminé mi aprendizaje elemental.

Enseguida me adherí a la Liga Argentina de Esperanto (asociaciones nacionales aquí). Allí tomé libros en préstamo de la biblioteca y leí, leí mucho, pero con atención. Asistí a las reuniones, conferencias, fiestas, excursiones de los esperantistas y tuve ocasión de charlar con "samideanos" del país y extranjeros, solo en el bello Esperanto. Sobre mi pecho lucí enseguida la estrella de cinco puntas. Me convertí en un esperantista visible.

Correspondí con esperantistas de otros países y eso me proporcionó goces y enseñanzas. Adhiriéndome a la Asociación Universal de Esperanto me convertí en esperantista mundial. U.E.A. proporciona servicios prácticos a sus miembros, además los educa en al solidaridad y comprensión humana.

En una palabra, participo e el movimiento de Esperanto.

No le digo pues, adiós, sino hasta la vista en el próximo Congreso de Esperanto!

ĦUSEMOS EL ESPERANTO!


Tabelo pri la prefiksoj kaj sufiksoj