LEGAJXOJ
PRI LA HISTORIO DE ESPERANTO
En la jaro 1887 aperis en Varsovio la "Unua libro de lingvo internacia de D-ro Esperanto" (Pseuxdonimo de la auxtoro: Dro Ludoviko Zamenhof). Naskigxinte en 1859 en Bielostok, kie logxas kaj intermalpacas kvar malsamlingvaj popoloj, Zamenhof jam de sia juneco komencis studi kaj labori pri internacia lingvo. Kvankam li farigxis profesie okulisto, lia cxefa celo en la vivo estis, cxiam helpi al interkompreno de cxiuj nacioj per helpa komuna lingvo neuxtrala.
AnTaux la publika apero de Esperanto, Zamenhof dum multaj jaroj kutimigxis pensi kaj verki rekte en la nova lingvo. Tial gxi jam havis komencon de originala literaturo, kiam gxi aperis. Post 1887 la lingvon lernis kaj uzis cxiam pli granda nombro de cxiulandaj adeptoj, kiuj per sia proza aux poezia verkado iom post iom pliricxigis la lingvon kaj kreis tradicion en nia stilo.
De 1905 okazas cxiujare tutmondaj kongresoj de esperantistoj, kaj en tiuj grandaj internaciaj kunvenoj mintrigxis pli kaj pli rimarkinda unueco en la prononcado de la lingvo, kaj ankaux kreigxis tradicio en la parola stilo. Pro tio kaj ankaux pro la fakto, ke la plej granda parto de la Esperanta vortaro estis alportata de la vivo iom post iom kaj aldonata al la unua tre malvasta vortareto uzita de Dro zamenhof en la komenco, oni gxenerale konstatas, ke Esperanto farigxas vivanta lingvo.
Gxian tujan praktikan utilon pruvas la grandaj servoj de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu havas delegitojn en la plej multaj urboj de la mondo kaj ebligas facilan intenacian informadon, anoncadon aux vojagxadon per Esperanto. La jarlibroj de UEA entenas liston de tiuj delegitoj kaj utilajn informojn pri la praktika uzo de Esperanto. Dank´ al tio, miloj da turistoj aux komercistoj nur uzante Esperanton, povis vojagxadi, junuloj trovis okupon fremlande, junulinoj sendangxere travojagxis grandajn urbojn. Internaciaj societoj fondigxis por tutmondaj idealaj aux profesiaj celoj. Kelkaj miloj da libroj estas presitaj en Esperanto, tradukitaj el cxiuj naciaj literaturoj aux originale verkitaj de esperantistaj auxtoroj. Ekzistas multaj Esperanto-gazetoj, revuoj aux jxurnaloj en plej diversaj lokoj kaj kun plej diversaj celoj.
En la tre viva internacia vivado kreita de Esperanto, gravan rolon havas la interna ideo de Esperantismo, kiun per diversaj verkoj esprimas la originala Esperanto-literaturo kaj interalie la oficiala kongresa himno de l´ esperantistoj "La Espero", verkita de Dro Zamenhof.
Dro Edmond Privat
(el Kursa Lernolibro)


LA ESPERO
(Himno Esperantista)
En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko:
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu gxi al loko.
 
Ne al glavo sangon soifanta
Gxi la homan tiras familion,
Al la mond´ eterne militanta
Gxi promesas sanktan harmonion.
 
Sub la sankta signo de l´ espero
Kolektigxas pacaj batalantoj,
Kaj rapide kreskas la afero
Per laboro de la esperantoj.
 
Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
 
Ser neuxtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.
 
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne lacigxos
Gxis la bela song´ de la homaro
Per eterna ben´ efektivios.
L. L: Zamenhof
 
LA ESPERANZA
(Traducción)
En el mundo ha venido un nuevo sentimiento; en alas de un viento apacible vuele ahora de un lugar a otro. No a la espada sedienta de sangre esta llama a la familia humana: al mundo que eternamente guerrea le promete una santa armonía. Bajo el sagrado signo de la esperanza se reúnen los combatientes de la paz, y pronto avanza la obra por el trabajo de los que tienen esperanza. Fuertes se levantan muros milenarios entre los pueblos divididos; pero saltarán en pedazos las obstinadas barreras por el sagrado amor derrumbadas. Sobre un fundamento lingüístico neutral, comprendiéndose los unos a los otros, los pueblos harán de común acuerdo una sola gran familia. Nuestros laboriosos camaradas en la tarea de la paz no desfallecerán, hasta que el bello sueño de la humanidad para bendición eterna se realice.


 
KORESPONDADO
 
"Vojagxoj largxigas la menson", diras la angloj, kaj tio estas vera. Sed bedauxrinde ne cxiuj povas vojagxi eksterlanden. Malmultaj povas viziti landojn, kiujn ili dezirus koni.
Sed la esperantistoj povas konversacii per leteroj, kun logxantoj de kiu ajn lando de nia terglobo. Ili povas facile ricevi informojn pri la plej diversaj temoj: popolaj kutimoj, filatelio, arto, folkloro, sociaj problemoj, literaturo, komerco, industrio, scienco, agrikulturo, instruado, politiko aux simple babili pri cxiutagaj aferoj.
Ankaux okazas intersxangxoj: posxtmarkoj, revuoj, libroj, muzikajxoj, semoj, fotoj, k.t.p., k.s. iras de samideano al samideano.
- "Tre interese" vi ble diros, "sed kiel mi povos havi tiujn adresojn?"
- Nu, tio estas facila - por esperantisto. En cxiuj esperantaj gazetoj aperas anoncoj pri korespondado kaj intersxangxo. Se vi ne trovus peton pri korespondado konvena al vi, vi mem povas publikigi anonceton kontraux modesta pago.
En la komenco vi povas skribi ne leterojn, sed posxtkartojn, ilustritajn, interesajn posxtkartojn.
MODELA LETERO
Mi vidis vian anoncon en La Praktiko kaj rapidas respondi vian peton pri korespondado. Mi ankaux studas medicinon, kaj tre sxatus intersxangxi fakajn revuojn kun vi. Ankaux interesas min popolaj dancoj. Cxi tiu posxtkarto montras la argentinan popolan dancon "Zamba".
Mi estas 20-jara kaj logxas kun mia familio en la urbo.
Atendante vian baldauxan respondon, sincere salutas vin.
Mia adreso:
Petro Bonasper
Strato Verda Stelo 1975
ROSARIO
Leterojn oni komencas per diversaj salutoj: Estimata sinjoro, sxatata frauxlino (samideano, kolego), Kara kamarado.
Por fini leteron oni uzas kutimajn esprimojn: Via. Respekte via. Sincere via. Via amiko. Kun kora saluto. Tre kore via. Mi (kore, sincere, samideane, amike) salutas vin.
Profitu la esperantan korespondadon, sed memoru kelkajn konsilojn: Skribu klare. Cxefe skribu tre klare vian nomon kaj adreson. Skribu ankaux klare kaj zorge la adreson de via korespondanto sur la koverto. Respondu akurate.
Korespondu kaj vi vidos, ke ankaux la esperanta korespondado "largxigas la menson" kaj kreas amikecon.


POEZIOJ
HO, MIA KOR´
Ho, mia kor´, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho mia kor´!
 
Ho, mia kor´! Post longa laborado
Cxu mi ne venkos en decida hor´?
Suficxe! Trankviligxu de l´ batado,
Ho, mia kor´!
Ludoviko Zamenhof
______________
DU POEMETOJ DE HEINE
Milde pasas tra la kor´

Milde pasas tra la kor´

Dolcxa harmonio;

En printempo sonu for

Eta melodio

Al floranta idili´

Flugu vi sonore;

Se renkontos rozon vi,

Gxin salutu kore!

Kie estas la plej kara?

Kie estas la plej kara,

Kiun mi prikantas rime,

Kiam sorcxaj, ardaj flamoj

Alten levis min senlime?

Estingigxis tiuj flamoj,

Malvarmigxis jam la koro,

Tiu cxi versajx´ entenas

Amo-cindron je memoro.

Trad.: F. Pillat


 
NI ALVENIS AL LA FINO
 

Ni kune faris interesan vojagxon tra la lingvo internacia. Vi jam konas la fundamenton de la lingvo. Sed ankloraux vi ne estas perfekta esperantisto. Permesu, do, ke mi rakontu al vi kion mi faris kiam mi finis mian elementan lernadon.

Mi tuj aligxis al la Argentina Esperanto-Ligo (naciaj asocioj cxi tie). Tie mi prunteprenis librojn el la biblioteko kaj legis, multe legis, sed kun atento. Mi cxeestis la kunvenojn, prelegojn, festojn, ekskursojn de la esperantistoj kaj havis la okazon babili kun samideanoj enlandaj kaj eksterlandaj, nur en la bela Esperanto. Sur mia brusto mi tuj portis la kvinpintan verdan stelon. Mi farigxis videbla esperantisto.

Mi korespondis kun eksterlandaj gesamideanoj, kaj tio donis al mi gxojon kaj instruon. Aligxinte al Universala esperanto-Asocio, mi farigxis monda esperantisto. U.E.A. donas praktikajn servojn al siaj membroj, sed krome edukas ilin en la homara solidareco kaj kompreno.

Unuvorte, mi partoprenas la Esperanto-movadon.

Do, mi ne diras al vi adiaux, sed gxis revido en la venonta Esperano-Kongreso!

NI UZU ESPERANTON!

Hemos hecho juntos un interesante viaje a través de la lengua internacional. Ud. ya conoce los fundamentos de la lengua. Pero aún no es Ud. un perfecto esperantista. Permítanme, pues, que le cuente qué hice yo cuando terminé mi aprendizaje elemental.

Enseguida me adherí a la Liga Argentina de Esperanto (asociaciones nacionales aquí). Allí tomé libros en préstamo de la biblioteca y leí, leí mucho, pero con atención. Asistí a las reuniones, conferencias, fiestas, excursiones de los esperantistas y tuve ocasión de charlar con "samideanos" del país y extranjeros, solo en el bello Esperanto. Sobre mi pecho lucí enseguida la estrella de cinco puntas. Me convertí en un esperantista visible.

Correspondí con esperantistas de otros países y eso me proporcionó goces y enseñanzas. Adhiriéndome a la Asociación Universal de Esperanto me convertí en esperantista mundial. U.E.A. proporciona servicios prácticos a sus miembros, además los educa en al solidaridad y comprensión humana.

En una palabra, participo e el movimiento de Esperanto.

No le digo pues, adiós, sino hasta la vista en el próximo Congreso de Esperanto!

ˇUSEMOS EL ESPERANTO!


Tabelo pri la prefiksoj kaj sufiksoj