10-a Leciono

En la 8-a leciono ni parolis pri diversaj horlogxoj. Kaj ni forgesis pri grava membro de la horlogxa familio. Ni forgesis pri la vekhorlogxo. Gxi estas mekanika koko. La koko vekas la kokinojn. Kaj la vekhorlogxo vekas la homojn en la mateno.
Kio vekas vin matene (=en la mateno), cxu koko aux vekhorlogxo? Cxu via patrino vekas vin? Cxu la vekhorlogxo estas simpatia aparato? Cxu vi sxatas gxian muzikon?
Kiam mi auxdis la belan muzikon de mia mekanika koko mi saltas el la lito, lavas min, vestas min (mi surmetas miajn vestojn), matenmangxas kaj iras rapide al la laboro. Tie mi salutas miajn kamaradojn: Bonan tagon! La dekdua horo estas la mezo de la tago aux tagmezo. Tiam mi faras pauxzon en mia laboro kaj tagmangxas kun bona apetito. Post la tagmezo (=post-tagmeze) mi denove laboras gxis la vespero (18-a aux 19-a horo). Tiam mi iras al mia hejmo por ripozi kaj vespermangxi kun mia familio.
Dum la vespero, mi kelkfoje iras al la teatro, kinejo aux vizitas la Argentinan Esperanto-Ligon. Kiam mi eniras mi salutas: Bonan vesperon, samideanoj! Kiam mi foriras de la societo mi diras bonan nokton al miaj bonaj amikoj kaj iras dormi. Je noktomezo (24-a horo) mi jam kusxas en mia mola lito. Kia granda invento estas la lito! Bonan dormon!
Matene oni matenmangxas.
Tagmeze oni tagmangxas.
Vespere oni vespermangxas.
-Je kioma horo vi matenmangxas? -Mi matenmangxas je la sepa. Je kioma horo vi tagmangxas? Je kioma horo vi vespermangxas? Cxu vi vespermangxas kun via familio? Cxu vi sxatas matenmangxi en la lito? Kion vi faras en la mateno? Cxu vi legas la 1/4urnalon? Cxu vi faras sporton?
Cxu vi banas vin? Cxu vi kantas en la bancxambro? Cxu vi logxas proksime de via laboro? Cxu vi iras piede aux vi veturas? Cxu vi povas sidi en la auxtobuso?
Kion la homoj faras dum la tago? Kion ili faras dum la nokto? Dum vi dormas, aliaj homoj laboras. Kiam vi dormas? Kiam vi promenas? Cxu vi sxatis la supon kiam vi estis infano? Cxu vi vizitos dancejon kiam vi estos tre maljuna?
Cxu vi iam estis en Afriko?
Ne, sinjoro, mi neniam estis tie.
Cxu vi jam mangxis bifstekon de elefanto?
Ne, mi neniam mangxis tion.
Mia patro cxiam (=en cxiu momento, en cxiu tempo) estas gaja, neniam li estas malgaja. Li cxiam diras: "Menso sana en korpo sana kaj gaja koro en sana korpo".
Mi gratulas vian patron.
Kia estas via koro? Cxu vi ankaux estas cxiam gaja? Cxu via instruisto ofte gratulas vin?
En la gxardeno Maria diris al Petro: Cxu vi cxiam amos min? Cxu vi memoros cxiam pri mi?" -"Jes, mia kara" -respondis Petro- " Mi cxiam amos vin kaj neniam mi forgesos vin."
Cxu ankaux vi sxatas promeni en parko sub la steloplena cxielo kaj diri dolcxajn vortojn?
Dum la nokto la manoj kaj piedoj, la korpo ripozas. La koro ne ripozas: gxi cxiam funkcias. Dum la homo vivas la koro neniam haltas.
En la mateno unue (1-e) mi lavas min, due (2-e) mi vestas min kaj trie (3-e) mi matenmangxas.
Dialogo
-Bonan tagon, amiko, cxu vi memoras pri mi?
-Vi tute eraras: Unue la tago ne estas bona, due mi ne estas via amiko kaj trie mi ne deziras memori pri vi.
Kion vi faras unue en la mateno? Kion vi legas unue en la 1/4urnalo?
TRO MALALTA HOTELO
Vojagxanto. -Kiom kostas cxambro en via hotelo?
Hotelisto. -En la unua etagxo 60 pesojn, en la dua 50 pesojn, en la tria 40 pesojn kaj en la kvara 30 pesojn.
Vojagxanto. -Cxu vi ne havas pli da etagxoj?
Hotelisto. -Ne, sinjoro.
Vojagxanto. -Do, via hotelo estas tro malalta por mi.
Cxu vi sxatas la proverbojn? Kiom da kapoj, tiom da gustoj = Kiom da kapoj, tiom da opinioj. Plej bone ridas kiu laste ridas. Pli bona estas afabla vorto, ol granda torto.
 
VOCABULARIO

BIFSTEKO

BISTEC, BIFE

FORGESI

OLVIDAR

ETAGXO

PISO (1°, 2°)

FUNKCII

FUNCIONAR

FAMILIO

FAMILIA

GRATULI

FELICITAR, GRATULAR

HOTELO

HOTEL

HALTI

HACER ALTO, DETENERSE

KAMARADO

CAMARADA

KOSTI

COSTAR

KINEJO

CINE

RIDI

REIR

KOKO

GALLO

RIPOZI

REPOSAR

KORPO

CUERPO

SALUTI

SALUDAR

MATENO

MAÑANA

VEKI

DESPERTAR

MEKANIKO

MECÁNICA

IAM

ALGUNA VEZ

MEMBRO

MIEMBRO

KIAM

CUANDO

MENSO

MENTE

TIAM

ENTONCES

MUZIKO

MÚSICA

CXIAM

SIEMPRE

PAUXSO

PAUSA, INTERVALO

NENIAM

NUNCA

VESPERO

HORAS VESPERTINAS

TRO

DEMASIADO

VORTO

PALABRA, VOCABLO

DUM

DURANTE

MOLA

BLANDO, MUELLE

DENOVE

NUEVAMENTE

VESTO

VESTIDO EN GENERAL

 

 

SUBVESTO

ROPA INTERIOR

 

 

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
BONAN TAGON lleva la n del acusativo por ser el complemento directo de mi deziras: Mi deziras al vi bonan tagon - le deseo a usted un buen día. (Le deseo ¿qué cosa? - un buen día). Lo mismo ocurre con bonan nokton - buenas noches, felicxan feston - felices fiestas, bonan apetiton - buen provecho (=buen apetito), dankon - gracias (va en singular).
VESPERO es la parte del día opuesta a la mañana, entre la caída del sol y media noche. Eso que en castellano llamamos la parte vesperal o vespertina del día. De acuerdo a la costumbre de varia lenguas, se dice en Esperanto bonan vesperon al encontrarse con otros y bonan nokton al retirarnos.
PRI es una preposición que significa acerca de, concerniente a, sobre: la profesoro parolis pri moderna literaturo - el profesor habló sobre literatura moderna. Pri tio mi ne volas paroli - acerca de eso yo no quiero hablar.
PIEDE, MANE significan pedestremente, manualmente. Pero estos adverbios son poco usados quizás por demasiado largos y los reemplazamos por los modos adverbiales "a pie", "a mano". Matene, tage, nokte y otros muchos ya no tienen equivalente en castellano y debemos decir "por, en, durante la mañana", etc. También en Esperanto podemos usar modos adverbiales: dum la mateno (=matene). No confunda tage - de día (durante el día) con cxiutage - diariamente, cada día: Mi laboras nokte (=dum la nokto) - yo trabajo de noche, mi laboras cxiunokte - yo trabajo todas las noches. Otros adverbios: hejmo - hogar, hejma - hogareño, hejme - en el hogar, en la casa: esti hejme - estar en casa. Hay algunos adverbios simples - no derivados - que no levan la terminación e: hieraux, morgaux, nun - ahora, for - lejos.
FOR significa alejamiento: iri - ir, foriri - marcharse, forkuri - alejarse corriendo, forflugi - alejarse volando. Li logxas for de la urbo - él habita fuera de la ciudad, la fora sudo - el lejano sud, for! - fuera! For de l´ okuloj, for de la koro - lejos de los ojos, lejos del corazón.
UNUA, UNUE, UNUO. Los números cardinales pueden convertirse en adjetivos: unu (1), unua (1-a) - primero; adverbios: unue (1-e.) - primeramente, en primer lugar, trie - en tercer lugar, etc. O en sustantivos: unuo - la unidad, duo - un par, trio - un grupo de tres, un trío, deko - una decena, dekduo - docena, cento - centena, milo - millar.
PREPOSICIONES. Al, en, sur, sub, el, kun, de, da, pri son preposiciones, así llamadas porque preceden al nombre o pronombre. El buen uso de las preposiciones es muy importante, puesto que relacionan las palabras entre sí: el libro está sobre la mesa, el perro está bajo la mesa.
Los nombres y pronombres que siguen a una preposición, no llevan n del acusativo, pues la relación está ya señalada por la preposición: Mi trinkas kafon kaj lakton. Mi trinkas kafon kun lakto. Mi acxetis dek pomojn - yo compré diez manzanas, mi acxetis dekon da pomoj - yo compré una decena de manzanas. Las preposiciones son invariables; no cambian de forma.


1