13-a Leciono
-Saluton, samideano! Hieraux mi atendis vin en mia hejmo. Kial vi ne venis?
-Mi ne iris, cxar mi estis iom malsana.
-Kia bedauxro! Sed kial vi estis malsana?
-Cxar mi cxeestis feston kaj mangxis tro da fritajxoj, tro da sukerajxoj kaj drinkis tro da alkoholajxoj.
Dum mi restis hejme malsana mi legis la lastan numeron de "Heroldo de Esperanto". Tie mi trovis multajn novajxojn kaj interesajn legajxojn.
Kial la samideano ne vizitis sian amikon? Kial la samideano estis malsana? Kion li mangxis? Kion li trinkis? Cxu vi sxatas sukerajxojn (bonbonoj, cxokolado, k.t.p.)? Cxu vi sxatas alkoholajxon (rumo, viskio, konjako, k.t.p.)? Cxu vi auxskultas la novajxojn per radio?
Bone, samideano, mi esperas, ke baldaux vi estos tute sana kaj vizitos min. Vi vidos mian katon kaj mian hundon. Ili ne estas ordinaraj bestoj: ili vivas ne "kiel hundo kaj kato"; ili vivas en bona amikeco, en bona kamaradeco. Vi admiros la belecon de miaj du bestoj: la blankecon de mia hundo kaj la nigrecon de mia kato. La haroj de mia kato estas nigraj kaj silkecaj (havas la kvaliton de la silko), dum la haroj de mia hundo estas lanecaj (havas la kvaliton de lano). La hundo estas fidela amiko. Mi sxatas la fidelecon de la hundo.
Dum la infaneco oni faras infanajxojn. Dum la juneco oni faras heroajxojn. Dum la maljuneco oni... memoras.
Cxu vi bone memoras pri via infaneco? Cxu vi ankoraux faras infanajxojn?
-Cxu vi spiras per la oreloj?
-Ne, sinjoro, mi spiras per la nazo ka la busxo.
Oni spiras tra du truoj (naztruoj). Per tiuj du truoj ankaux oni flaras la odorojn. Per la orelo ni audas kaj per la fingroj ni tusxas. Kaj per la lango -cxiam malseka en la busxo- ni gustumas la mangxajxojn kaj trinkajxojn.
-Bone, gustumu tiun cxi orangxon. Kia gxi estas?
-Fi!... tro acida; gxi tute ne estas mangxebla!
Ma marakvo (=akvo de maro) ne estas trinkebla.
Tiu cxi skribajxo estas tre malklara. Gxi estas preskaux nelegebla.
Dum hela vetero la montoj estas klare videblaj.
-Cxu vi komprenas la signifon de la sufikso "ajx"?
-Jes, mi komprenas. La sufikso "ajx" montras konkretajn objektojn, aferojn, kiuj estas videblaj, tusxeblaj, auxdeblaj, fareblaj, senteblaj.
Per kio vi auxdas? Per kio vi vidas, flaras, tusxas, gustumas?
Cxu varmega afero estas tusxebla per la mano? Cxu vi klare skribas?
Cxu vi sxatas helajn vestojn?
Per la sufiksoj ajx, ec, ebl, oni formas vortojn. Ajxo signifas objekton, eco signifas kvaliton, ebla, eble signifas "povas esti".
Kiel forgesema mi estas! Mi ne scias kie mi metis miajn ajxojn, eble mi lasis ilin cxe Antono, eble ili estas en la oficejo. Mi ne memoras. Cxu vi memoras kie vi lasas viajn aferojn?
LA HUNDETO
Petro estis tre malgaja. Karlo diris al li:
-Petro, kial vi estas tiel malgaja?
-Cxar mi perdis mian karan hundeton.
-Kial vi ne metas anoncon en la jxurnalon?
-Cxar estus tute senutile, Karlo; mia hundeto ne scias legi!
Kial Petro estas malgaja? Kion diris Karlo? Kial Petro ne volas meti anoncon?
NEMANGEBLA SUPO
Sinjoro sidis cxe tablo de restoracio kaj mendis supon. Kiam la supo estis sur la tablo li diris:
-Tiun cxi supon mi ne povas mangxi.
-Mi tuj alportos alian, sinjoro, diris la kelkero.
Kiam la nova supo alvenis la sinjoro denove diris:
-Tiun cxi supon mi ne povas mangxi.
Tuj venis la mastro kaj demandis:
-Sed kio okazas, sinjoro, cxu la supo ne estas bongusta? Cxu eble gxi estas tro malvarma, tro varma?
-Ne.
-Kial do, vi ne povas mangxi tiun cxi supon?
-Cxar la kelnero ne portis al mi kuleron.
Cxu la supo estis mangxebla? Kion diris la mastro? Kial la sinjoro ne povis mangxi la supon? Cxu vi povas mangxi supon sen kulero?
VOCABULARIO
ALKOHOLO
ALCOHOL
GUSTUMI
DEGUSTAR, PROBAR
FERO
HIERRO
MENDI
ENCARGAR, PEDIR
HEROO
HEROE
METI
PONER
KAMARADO
CAMARADA
ODORI
EXHALAR UN OLOR
KELNERO
MOZO DE CAFÉ
RESTI
QUEDAR
KULERO
CUCHARA
SENTI
SENTIR
OBJEKTO
OBJETO
SIGNIFI
SIGNIFICAR
ORANGXO
NARANJA
TUSXI
TOCAR
RESTORACIO
RESTAURANTE
KIAL
POR QUÉ (POR QUÉ RAZÓN)
TRUO
AGUJERO
CXAR
PORQUE (POR ESA RAZÓN)
ACIDA
ÁCIDO, AGRIO
BALDAUX
PRONTO, EN BREVE
HELA
CLARO (color, luz)
TUJ
EN SEGUIDA
KLARA
CLARO (comprensible)
DRINKI
BEBER POR VICIO
LASTA
ÚLTIMO
DRINKEJO
TABERNA
ADMIRI
ADMIRAR
SALUTON (mi salutas vin=mi esprimas mian saluton)
YO LO SALUDO, LE EXPRESO MI SALUDO ¡SALUD!
ANONCI
ANUNCIAR
ALVENI )AL-VENI)
LLEGAR
ATENDI
AGUARDAR
KIO OKAZAS?
QUÉ OCURRE QUÉ PASA?
BEDAUXRI
LAMENTAR, DEPLORAR
ESPERI
ESPERAR, TENER ESPERANZA
ALPORTI (AL-PORTI)
TRAER
FLARI
OLER
FRITI
FRITAR
LA INSTRUISTO PAROLAS
-AJXindica lo material, la cosa hecha por la materia expresada en la raíz, lo que se manifiesta concretamente: dolcxajxo - un dulce, una cosa dulce; sukerajxo - cosa hecha con azúcar; legajxo - material de lectura; skribajxo - un escrito; trinkajxo - brebaje; fritajxo - fritura; novajxo - una nueva (noticia); amikajxo - una prueba de amistad, un acto amistoso; infanajxo - una niñería, una chiquillada. Ajxo - cosa.
-EC expresa lo inmaterial, la cualidad abstracta que a veces se expresa en castellano con palabras terminadas en ez o idad (vejez, acidez, fidelidad). Mola - blando, moleco - blandura, molicie; juneco - juventud; blankeco - blancura; silkeca - sedoso; silkeco - sedosidad; homeco - (cualidad de humano) hombría, humanidad, que no debe confundirse con homaro - la humanidad -conjunto de hombres. Eco - cualidad, propiedad.
Peko kaj eraro estas ecoj de l´ homaro- el pecado y el error son cualidades de la humanidad.
-EBL indica posibilidad. Legebla - legible; nemangxebla - incomible. Vitro estas travidebla kaj facile rompebla - el vidrio es transparente (es posible ver a través) y fácilmente rompible (fácil de romperse). Videbleco - visibilidad (cualidad de lo que es visible). Ebla - posible; eble - posiblemente; ebleco - posibilidad: neeble - imposible. Nekredebla novajxo - una noticia increible.
KEes la conjunción "que": oni diras ke -se dice que. Diru al Petro ke li venu - dile a Petro que venga. Mi vidas ke vi laboras - yo veo que tú trabajas.
No confunda "que" conjunción con "que" pronombre relativo.
Creo que vendrá - Mi kredas ke li venos.
El señor que (el cual) vino es Pedro - La sinjoro, kiu venis estas Petro.
El libro que (el cual) comprastre es interesante. - La libro, kiun vi acxetis estas interesa.
(Ver nota en la lección complementaria).
k.t.p. (=kaj tiel plu) - etcétera (y así lo demás).
SENUTILAes inútil (=no útil), malutila es perjudicial, lo contrario de útil: senutilaj vortoj - palabras inútiles; malutilaj vortoj - palabras perjudiciales. Recuérdese que mal expresa lo diametralmente opuesto a lo expresado en la raíz y que los términos medios deben expresarse por sen, ne, iom: ricxa-nericxa, iom ricxa, o con et, beleta - bonita, malsaneta - algo enfermo, decaído.