14-a Leciono

 

Chu vi scias kion faras tiu chi fraulino?

Chu shi manghas chokoladon? Mi kredas ke ne.
Per la maldekstra mano shi tenas rondan speguleton, kaj per la dekstra shi tenas rughan krajonon. Shi faras gravan laboron.
Shi rughigas shian lipojn.
Antau unu semajno shi estis bruna. Nun shi estas blonda. Do, la blondeco de shia hararo ne estas natura. Shi blondigas (heligas) sian hararon.
Shi beligas sin. Shi briligas siajn ungojn.
Chu vi komprenas la signifon de la sufikso "ig"? Chu vi komprenas verdigi, blankigi, nigrigi?
Kiu rughugas siajn lipojn? Chu vi briligas viajn shuojn? Chu vi rughigas vian nazon?
Li parolas kaj shi auskultas. Li diras: "Mi amas vin".
Shi nenion diras; si nur rughighas.
Shia vizagho farighas varma kaj rugha.
Chu shi estas moderna fraulino? Mi kredas ke ne, char modernaj fraulinoj ne rughighas.
 
Kia pluvego! Malfelicha Petro; li devas iri sub la pluvo kaj la pluvo tute malsekigas liajn vestojn kaj shuojn.
Petro tute malsekighis pro la pluvo.
La vestoj de Petro estas malsekaj. La suno sekigas ilin.
 
Sub la varmaj sunradioj la vesta1/4oj pendas kaj sekighas.
La shuojn de Petro estis malpuraj. Petro purigis siajn shuojn kaj briligis ilin per broso.
Kial Petro malsekighis? Kio malsekigis lin? Kio sekigas la vesta1/4ojn? Chu vi mem purigas vian chambron?
La malsano maljunigis lin kaj liaj haroj grizighis. Li iris al la montaro por resanighi. La montara aero estas pura kaj saniga. Manghu multajn fruktojn kaj vi resanighos. La fruktoj estas nutraj kaj sanigaj. La suno maturigas ilin.
La chambro estas silenta en la mateno. Subite, je la sesa horo, la vekhorlogho faras grandan skandalon, ghi gaje sonoras. Petro vekighas pro la bruo. Li haltigas la sonorilon kaj rigardas la aparaton kun profunda malshato. Li dezirus ankorau resti en la lito, tamen li levighas, li ellitighas. La kombilo au dentobroso ankorau sidas apud la horlogho, sed baldau ili ankau laboros.
Je kioma horo vi levighas (ellitighas)? Chu via patrino vekas vin? Kiom da fojoj shi devas veki vin? Chu vi tuj saltas el la lito?
Vespere je la 23-a horo, Petro senvestighas kaj enlitighas.
Li ankau legas kelkajn paghojn de interesa libro, sed baldau liaj okuloj fermighas kaj li endormighas. Bonan dormon, Petro, kaj felichajn songhojn!
Petro senvestighas, enlitighas kaj endormighas, sed la patrino senvestigas, enlitigas sian infaneton kaj endormigas ghin per kanto.
Kion faras Petro je la 23-a horo? Chu vi legas libron antau la dormo? Je kioma horo vi enlitighas? Chu vi baldau endormighas? Chu vi legas la telefonlibron?
NI PROMENU TRA LA URBO
Tra la stratoj rapidas chiaj veturiloj: automobiloj, pezaj sharghautoj (=kamionoj), autobusoj (=omnibusoj), tramoj, bicikloj, motor(bi)cikloj kaj maloftaj charoj kun chevaloj. Che la stratanguloj policistoj gvidas la trafikon. Sub la stratoj, tra tuneloj, rapidas la subteraj trajnoj.
Sur la trotuaroj che ambau flankoj de la stato, piediras, trotas, kuretas la homamaso.
La avenuoj estas larghaj, kaj ambauflanke vicoj da arboj donas ombron al la trotuaro.
En la urbocentro trovighas (sin trovas) la grandaj kaj gravaj konstrua1/4oj: La palaco de la nacia Registaro, la urbodomo, la bankoj, la grandaj magazenoj kun interesaj montrofenestroj, teatroj, kinejoj, muzeoj, universitato kaj belaj placoj kun monumentoj.
En mia trankvila vilagho estas nur dometoj kun ghardeno kaj diversaj butikoj: apoteko, panejo, legomvendejo. Che placeto la infanoj ludas kaj la maljunuloj sidas kaj babilas.

 

VOCABULARIO

AERO

AIRE

VILAGHO

ALDEA VILLORRIO

ANGULO

ANGULO, ESQUINA

KONTENTA

CONTENTO, SATISFECHO

AMASO

MULTITUD, MONTON

LACA

CANSADO

APOTEKO

BOTICA, FARMACIA

MATURA

MADURO

AVENUO

AVENIDA

RONDA

REDONDO

BICIKLO

BICICLETA

SEKA

SECO

BUTIKO

TIENDA, NEGOCIO

SUBITA

SÚBITO

BROSO

CEPILLO

GVIDI

GUIAR

FLANKO

LADO, FLANKO

KREDI

CREER

LEGOMO

LEGUMBRE

PEZI

PESAR, TENER PESO

MAGAZENO

NEGOCIO GRANDE

REGI

REGIR, GOBERNAR

MONUMENTO

MONUMENTO

SHARGHI

CARGAR

MOTORCIKLO

MOTOCICLETA

TENI

TENER

MUZEO

MUSEO

 

 

NACIO

NACION

AMBAU

AMBOS

NATURO

NATURALEZA

TAMEN

SIN EMBARGO

OMBRO

SOMBRA

REGISTARO

(EL) GOBIERNO (conjunto de gobernantes)

PALACO

PALACIO

URBODOMO

MUNICIPALIDAD, AYUNTAMIENTO (casa de la ciudad)

POLICO

(LA) POLICÍA

MONTROFENESTRO

VIDRIERA, ESCAPARATE

RADIO

RAYO, RADIO

RAPIDI

APRESURARSE

SKANDALO

ESCÁNDALO

STRATANGULO

ESQUINA DE CALLE

SONORILO

CAMPANA

 

 

TRAFIKO

TRAFICO

 

 

TRAJNO

TREN

 

 

TRAMO

TRANVIA

 

 

TROTUARO

ACERA

 

 

TUNELO

TUNEL

 

 

VICO

FILA, HILERA

 

 

 

LA INSTRUISTO PAROLAS

-IG tiene el sentido de tornar, nacer, causar, poner en el estado expresado en la raíz. Los verbos formados por igi corresponden a los castellanos terminados en -ificar: shtono=piedra, shtonigi=petrificar, vitrigi-vitrificar, simpligi-simplificar. Pero blankigi blanquear, nigrigi, ennegrecer, sciigi hacer saber, sekigi secar, dormigi hacer dormir, adormecer. Todos los verbos formados con -igi son transitivos: exigen acusativo.
Igi usado como verbo tiene el mismo significado: hacer, tornar, inducir: Mi igis lin labori (=mi laborigis lin) - yo lo hice trabajar.
Naturalmente también se forman, adjetivos y adverbios con -ig: simpligo simplificación, kuraghiga que da coraje, alentador, kuraghige alentadoramente, en forma alentadora.
-IGHI tiene el sentido de hacerse, volverse, pasar a otro estado; rughighi - enrojecerse, sonrojarse, sekighi - secarse, richighi - enriquecerse (volverse rico), levighi - levantarse, kushighi - acostarse, la folioj flavighas, sekighas kaj falas - las hojas se vuelven amarillas, se secan y caen.
El verbo ighi tiene el mismo valor: sekighi (ighi seka), trovighas se encuentra, hallarse, farighas (=ighas) -se hace, se vuelve. Sidi - estar sentado, sidighi - sentarse, tomar asiento.
PRO, a causa de, por.
Pro tio - por eso, li ne venis pro la pluvo -él no vino a causa de la lluvia.
AUTO, KINO son apócopes: auto = automobilo; Kino=kinematografo. Kinejo es un cine, kino es el cine, el arte cinematográfico.


1