18-a Leciono
Vojaghante (=dum oni vojaghas) oni lernas. Tio estas vera, char vojaghinte en Bolivio mi multon lernis.
Dum mia restado en tiu lando pluvis kaj pluvadis dum du semajnoj, kaj dum la tuta tempo mi legadis en la chambro. Ho, mi multon lernis!
Nur ghenis min la daura martelado de iu forghisto, loghanta apude. Sed ne nur mi legis en tiu hotelo, mi ankau amuzighis, char tie estis sufiche da musoj.
Kiam mia kuzino ekvidas (=subite vidas) muson shi ektimas (=subite timas), eksaltas kaj ekploras - Kaj mi ekridas.
Chu vi parolas dormante?
Chu vi shatas longajn paroladojn?
Kion vi faras dum longa pluvado?
Chu vi facile ekridas au ekploras?
BIFSTEKO KUN FUNGOJ
S-ro Smith estas anglo. Chu vi cias kio estas anglo?
- Jes, mi scias; anglo estas sinjoro kiu fumas pipon, legas la Biblion, kaj ne shatas lerni fremdajn lingvojn.
S-ro Smith ja estis vojaghema. Tial ke (=char) en Londono la vetero estas malagrabla dum la vintro, nia amiko per aeropalano veturis suden, al la sunplena Valencio, en Hispanujo. Li gaje promenadis tra la urbo, admirante la orangharbojn, kaj la belajn brunulinojn, sed ekvidinte restoracion li eksentis apetiton.
"Por festi tiun chi belan tagon mi mendos mian preferatan manghon: Bifstekon kun fungoj", diris S-ro Smith. Li eniris la restoracion, sidis che tablo kaj vokis la kelneron. S-ro Smith tuj mendis - Anglalingve - (=en la angla lingvo), kompreneble - bifstekon kun fungoj. La kelnero ridetis, se ne komprenis. Tiam S-ro Smith ekhavis brilan ideon. Li prenis paperon kaj krajonon kaj desegnis sian mendon tiel:
La kelnero prenis la papereton kaj foriris. Farinte sian mendon S-ro Smith observis la manghejon. Blanka tablotuko kovris la tablon. Sur ghi estis telero, forko, kulero, tranchilo, bushtuko, glaso, vinbotelo, krucho kun akvo kaj pankorbo. La tuta manghilaro estis pura.
Che la apuda tablo sidis tri manghantoj. Unu manghis viandrostajhon kun terpomoj kaj legomoj, la dua manghis bakitan kokidon kun salato, la tria jam estis manghanta la deserton: kukojn kaj fruktojn. Lau la aspekto ili shajnis fremduloj.
Sed nia anglo jam estis perdanta sian paciencon (=li jam senpaciencighis), tiam, post 20 minutoj, fine revenis la kelnero. Chu li alportis la deziratan manghajhon? - Tute ne! Anstatau tio, en unu mano li portis pluvombrelon kaj en la alia enirbileton por la taurobatalo!
S-ro Smith ne lasis trinkmonon por la kelnero...
Kie loghis S-ro Smith? Kien li veturis?
Kial li forveturis? Chu li veturis bicikle?
Kion li admiris? Kion li tre shatis?
Chu vi fumas pipon?
Chu S-ro Smith parolis hispane? Kion li faris?
Chu la desegno estis komprenebla?
Kio estis sur la manghotablo?
Chu la kelnero tuj revenis? Kion li alportis anstatau la menditan manghajhon? Chu S-ro Smith estis felicha?
Kion vi estus farinta en tiu okazo?
La filo de Petro ankau nomighas (=estas nomita) Petro, sed la gepatroj nomas lin Pechjo. La nomo de la filino estas Sofia, sed la gepatroj nomas shin Sonja. Kaj Pechjo kaj Sonja nomas sian patron pachjo, kaj sian patrinon panjo.
Chu ankau oni nomas vin per karesa nomo - "Pepe", "Paco", Maruja"?
La patro de Maria estas la avo de la eta Petro, sed la avo de Maria, kio estas?
- Li estas la praavo (=patro de la avo) de eta Petro (=Pechjo) kaj Pechjo estas lia pranepo.
La unuaj homoj sur al tero estis niaj prapatroj au prauloj. Ili vivis en la pratempo. En Ameriko estas ankau grandaj ne bone konataj praarbaroj.
Chu vi havas vivantan praavon?
Chu niaj prapatroj estis pli felichaj ol ni?
Chu niaj pranepoj estos pli saghaj (=Prudentaj, inteligentaj), ol ni?
Karlo invitis min cheesti festeton che li. Mi demandis lin: "je kioma horo mi devas esti che vi, kaj kiel mi devas vesti min"?
Li respondis: "Che mi vi povas fari ion ajn, babili kun iu ajn. Kiam ajn vi venos mi vin akceptos."
Vivu la libero!
Chu vi auskultas ian ajn programon en la radio?
Chu vi parolas kun iu ajn sur la strato?
LA KORVO KAJ LA VULPO
Jen la fama fablo de fama verkisto. Ni rerakontas ghin ne versoforme, sed en simpla prozo.
S-ro Korvo sidis sur brancho tenante en sia beko bonodoran fromaghon.
S-ro Vulpo tre malsata vagadis tra la arbaro kaj ekflaris la odoron de la fromagho. Ekvidinte la korvon kun la fromagho, la vulpo volis ghin manghi, sed ghi estis tro alta. Sed S-ro Vulpo estas ruza kaj li flate ekparolis al la korvo: "Sinjoro Korvo, kiel bela vi estas! Kiel brila estas via plumaro! Se via vocho estus tiel bela kiel via plumaro vi estus la regho de lī arbaro! Kantu, sinjoro korvo, kantu por ke mi audu vian belan vochon!"
Audinte tion, la korvo, kiu estis kredema kaj vantema, malfermis sian bekon por kanti kaj la bongusta fromagho falis en la bushegon de sinjoro Vulpo.
"Dankon, diris S-ro Vulpo, kaj estonte ne fidu la flatantojn. Chi leciono tamen, valoras fromaghon"
"Ju pli oni vivas, des pli oni lernas" - grumblis la korvo.
Kie vagadis la korvo? Chu la korvo bele kantas? Kia estas la vulpo?
Kial la korvo malfermis al bekon? Chu la korvo agis saghe?
VOCABULARIO
|
BRANCHO |
RAMA |
FLATI |
ADULAR |
|
DESERTO |
POSTRE |
FORGHI |
FORJAR |
|
FORKO |
TENEDOR |
GRUMBLI |
GRUÑIR |
|
FROMAGHO |
QUESO |
GHENI |
MOLESTAR |
|
FUMO |
HUMO |
KARESI |
ACARICIAR |
|
FUNGO |
HONGO |
KRII |
GRITAR |
|
KORBO |
CESTA |
VAGI |
VAGAR |
|
KORVO |
CUERVO |
VOKI |
LLAMAR |
|
KRUCHO |
JARRA |
FREMDA |
EXTRANJERO, EXTRAÑO |
|
MARTELO |
MARTILLO |
FREMDULO |
FORASTERO |
|
PACIENCO |
PACIENCIA |
PLUVOMBRELO |
PARAGUAS |
|
PIPO |
PIPA |
SUNOMBRELO |
SOMBRILLA |
|
REGHO |
REY |
TERPOMO |
PAPA, PATATA |
|
SALATO |
ENSALADA |
TAUROBATALO |
CORRIDA DE TOROS |
|
TELERO |
PLATO |
TRINKMONO (=MONO POR TRINKI) |
PROPINA |
|
VULPO |
ZORRO |
SAGHA |
JUICIOSO, SENSATO, SABIO |
|
RUZA |
ASTUTO |
SAGHECO |
SABIDURÍA, BUEN SENTIDO |
|
VANTA |
VANIDOSO |
MALSAGHA |
INSENSATO, LOCO |
|
AMUZI |
DIVERTIR |
SAGHULO |
UN HOMBRE SABIO, SENSATO |
|
DAURI |
DURAR |
|
|
|
DESEGNI |
DIBUJAR |
|
|
LA INSTRUISTO PAROLAS
-ANTE, -INTE, -ONTE.Los participios adverbios corresponden al gerundio en castellano, que termina en -ando, -endo o -iendo.
El participio adverbio no se usa en los tiempos compuestos.
Manghonte mi eniris la restoracion- habiendo de comer entré en el restaurante, manghante mi legis la jhurnalon - comiendo leí el diario, manghinte mi pagis kaj foriris - habiendo (ya) comido, pagué y me marché.
La forma pasiva (-ate, -ite, -ote) es de uso poco frecuente. Li vizitis min neatendite - él me visitó inesperadamente. Estis skribite - estaba escrito.
KIEL AJNes de cualquier modo, kiu ajn - cualquiera, kiam ajn - en cualquier momento, io ajn - cualquier cosa, kie ajn - en cualquier parte, ktp. La partícula ajn "indefine".
ADexpresa la acción: krono - corona, kronado - coronación; acción continuada: pafo - tiro, pafado - tiroteo; nombre de acción: uzi - usar, uzado - el uso, naghado - natación, kantado - el canto.
EK- señala comienzo de acción o acción breve: vidi - ver, ekvidi - percibir, ekmarshi - echar a andar.
PRA - es prefijo que señala lo primitivo, el parentesco distante en el tiempo: pratempo - tiempos primitivos, praulo, prapatro - antepasado, praavo - bisabuelo, pranepo - bisnieto. Praa - primitivo.
-CHJ, NJ son sufijos con los ue se forman los diminutivos cariñosos, masculinos y femeninos, respectivamente y se colocan detrás de las primeras letras del nombre, abreviándolo: patro - padre, pachjo - papá, panjo - mamá, mamita, Jozefo - José, Jochjo - Pepe.
Este es el único caso en que se altera una raíz en Esperanto (panjo). Porque el uso de nombres íntimos y cariñosos es voluntario y escapa a toda regla.
En la literatura de Esperanto se encontrarán los mismos nombres femeninos con terminación "a" u "o": Sofia = Sofio, Sonja = Sonjo.
JU PLI, DES PLIes cuanto más, tanto más: ju pli da suno, des pli da sano - cuanto más sol, más salud, ju pli oni vivas, des pli oni lernas - cuanto más se vive, más se aprende.
DE Lī.En Esperanto puede suprimirse la "a" final del artículo después de preposición terminada en vocal, o antes de palabra que comience en vocal: de lī amo (=de la amo). Pero esta elisión sólo se usará en poesía o, muy excepcionalmente, en prosa.