19-a Leciono

 
NI VETRURAS AL ESPERANTO-KONGRESO
Veturonte al Kongreso, Petro kaj Maria renkontas Karlon antau la fervoja stacidomo.
Petro - Rapidu, samideano, vi marshas kvazau vi havus multe da tempo!
Karlo - Pardonu, sed mi ne kulpas. Kvankam mi dormis nur du horojn mi frue levighis kaj devis adiaui (=diri adiau) miajn parencojn.
P. - Chu vi estas sola? Krom vi, chu neniu alia samideano venas?
K. - Krom mi ankau venis Antono kaj Rodolfo. Jhus ili iris al la informejo. Jam ili parolas kun la staciestro. Krome, Julio diris al mi hierau, ke bedaurinde li ne venos, char li estas malsana. La plimulto veturas per autobusoj.
P. - Venu, Maria, jen nia vagono. Ni envagonighu. Per nia bileto ni rajtas kunporti nur negrandan valizon kaj pakajhon.
M. - Ghustatempe (=en la ghusta tempo) ni alvenis. La lokomotivo fajfas kaj la trajno (=vagonaro) ekmovighas.
K. - Chu vi scias, ke la lokomotivo estas tre demandema?
P. - Chu...?
K. - Jes, ghi chiam diras "chu, chu, chu..."
P. - Hm... tre sprita vi estas hodiau. Sed ghi povas esti ankau dubema.
K. - Tion mi ne bone komprenas.
P. - Krom montri demandon, la vorteto chu ankau montras dubon: "Mi dubas chu li venos", "mi ne scias chu vi komprenas".
K. - Dankon pro la informo, sed rigardu! Ni jam veturas ekster la chefurbo. Vidu nun tiun "popolon" kun blankaj dometoj...
P. - Ne diru "hispanajhojn"; tio estas vilagho; la popolo estas la loghantaro. La esperanta popolo loghas dise tra la vasta mondo. Mi vidas, ke ankau vi faras erarojn, Karlo. Dum la veturo ni povas iom praktiki la lingvon.
M. - Vi pravas, ni praktiku! Ni nepre devas paroli en flua kaj korekta Esperanto. Anstatau babili ni lernu. En mia notlibro estas kelkaj notoj kaj gramatikajhoj, kiujn mi ne tute bone komprenas, malgrau tio, ke mi lernis ilin.
P. - Ni vidu viajn notojn. Kompreneble, vi lernis la lingvon, sed ne ellernis (=finlernis) ghin.
K. - Do, bonvolu klarigi al mi la signifon de la sufikso op.
P. - Mi klarigos per ekzemploj: "Sur la mallargha vojeto ni devis marshi unuope" (=unu post unu). Kiam ni venis al la lago la moskitoj milope sin jhetis sur nin". Vidu tie, super la kamparo, la aeroplanoj flugas triope.
M. - Klarigu, mi petas, la prepozicion po.
P. - "Tiu chi libro konsistas el dudek lecionoj; se vi lernus po unu leciono chiutage, post dudek tagoj vi estus tralerninta la tutan kurson". "Mi achetis dekduon da oranghoj, kaj al chiu el la ses infanoj mi donis po du oranghoj".
K. - Dankon, Petro, mi bone profitas la vojaghon. Sed ni devas ankau ghui la rapide preterpasantan pejzaghon. La suna moshto jam alte brilas super la kamparo.
M. - Rigardu tiun viron sidanta kontrau ni. Li trinkas ion el botelo.
P. - Li ne trinkas, sed drinkas: rigardu nur lian nazachon! Fi! Kia homo!, mi ne drinkas: mi estas kontraualkoholisto.
K. - Se vi jam uzis la sufikson -ach kaj la prefikson fi-, bonvulu klarigi la diferencon inter ambau.
P. - Chu vi komprenas la vortojn libracho, popolacho? Rigardu tra la fenestro tiun malbelan, malpuran domon; ghi estas domacho. Ghi estas fizike malbona. Alia domo estas tre bonaspekta, sed la moralo de ghia loghantoj ne estas tre pura; vere ghi estas fidomo. Fiulo estas senmorala persono, morale malbona (=fripono).
K. - Nun mi komprenas. Sed kie estas Antono kaj Rodolfo? Mi iros serchi ilin.
 
Demandoj
Kial la samideanoj veturas?
Kial Karlo malfruighis?
Kiuj venis krom Petro kaj Karlo?
Per kio ili veturas? Kien ili iras?
Chu vi ofte veturas per trajno? Chu vi shatas veturi sen bileto?
Kion diras Antono?
Kion li farus anstatau babili?
Chu Karlo estas perfekta esperantisto?
Se vi estus lerninta Esperanton antau dek jaroj, kia esperantisto vi estus nun?
Chu vi vizitos Kongreson de Esperanto?
Chu vi legas esperantan literaturon?
Chu vi trinkas ian ajn vinachon?
Chu vi, fraulino, vizitas drinkejon?
Chu vi ankau praktikadas Esperanton kun viaj amikoj?
Chu vi loghas en la chefurbo? Chu vi shatus flue paroli en Esperanto? Kio fluas sub la ponto? Kiujn volas serchi Karlo?
 
VOCABULARIO

CHEFO

JEFE

ADIAU

ADIOS

EKZEMPLO

EJEMPLO

ADIAUI

DECIR ADIOS, DESPEDIRSE

LOKOMOTIVO

LOCOMOTORA

AMBAU

AMBOS

NOTO

NOTA

ANSTATAU

EN LUGAR DE

PONTO

PUENTE

ANSTATAUI

REEEMPLAZAR

PRAKTIKO

PRÁCTICA

BEDAURINDE

LAMENTABLEMENTE

RAJTO

DERECHO

CHEFURBO

CIUDAD CAPITAL

STACIO

ESTACIÓN

MALGRAU

A PESAR DE, MALGRADO

TASKO

TAREA

PAKAJHO

PAQUETE

VAGONO

VAGÓN

PLENUMI

CUMPLIR

VALIZO

VALIJA

PLENUMI SIAN DEVON

CUMPLIR CON SU DEBER

PRAVA

QUE TIENE RAZÓN

PLIMULTO

MAYORÍA

SPRITA

INGENIOSO, CHISTOSO

VI PRAVAS

TIENE UD. RAZÓN

DIFERENCI

DIFERENCIAR

CHU MI RAJTAS?

¿PUEDO? ¿TENGO DERECHO?

DUBI

DUDAR

STACIDOMO

OFICINA DE LA ESTACIÓN

FAJFI

SILBAR

NEPRA

INDISPENSABLE, INELUDIBLE

FLUI

FLUIR

NEPRE IRU

VAYA SIN FALTA

GHUI

GOZAR

NEPRA DEVO

DEBER INELUDIBLE

INFORMI

INFORMAR

 

 

JHETI

ARROJAR

 

 

PAKI

ENPAQUETAR

 

 

RENKONTI

ENCONTRAR (A ALGUIEN)

 

 

SERCHI

BUSCAR

 

 

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
-OP forma los numerales colectivos: la aviadiloj flugis triope - los aviones volaban en grupos de tres.
PO es una preposición que indica a razón de, a tanto por: mi marshas po ses kilometroj hore - yo camino a razón de seis kilómetros por hora.
Se usa también como prefijo: vendi pogrande - vender por mayor, podetale - al detalle, pogute - a gotas, por gotas.
-ACH es sufijo con significado despectivo: libracho - libraco, popolacho - populacho. La ebriulo ache insultis lin - el ebrio lo insultó soezmente. Acha vorto - palabra grosera, soez.
FI - es prefijo con significado también despectivo, pero refiriéndose al aspecto moral: fihomo = fiulo - canalla, fiagoj - acciones canallescas. Usado como interjección, FI denota desagrado. Fi! - Puf!
KROM - aparte de: krom tio - aparte de eso, krom Pedro (ankau) venis Karlo - además de Pedro (también) vino Carlos, Krom Petro neniu venis - a excepción de Pedro no vino nadie. Krome (= plie) - además. Krompago - pago extra.
KVAZAU como si, a guisa de: li min rigardis kvazau li ne konus min - él me miró como si no me conociese. Li demandis kvazau li estus fremdulo - él preguntó como si fuese un extraño. Li uzis shtonojn kvazau martelon - él usó una piedra a guisa de martillo.
-ESTR denota autoridad: staciestro - jefe de estación, urbestro - intendente, alcalde, laborestro - capataz- Estro (=chefo) - jefe. La estraro de la Kongreso - las autoridades del Congreso.
DU HOROJN. Para señalas complementos circunstanciales -especialmente los que expresan medida (tiempo, peso, precio, dirección) se puede - siempre que la claridad no se vea afectada - reemplazar la preposición respectiva con la terminación "n":
Mi dormis dum du horoj.
Mi dormis du horojn.
La monto estas alta je 1000 metroj.
La monto estas 1000 metrojn alta.
La fecha podrá escribirse: en la 16-a de Septembro, je la 16-a de Septembro o la 16-an de Septembro. Las tres formas son correctas, pero la última es la más empleada.
MOSHTO es título de cortesía en general: regha moshto - majestad real, moshta suno - su alteza, su majestad el sol, la prezidanta moshto - su excelencia el presidente. Moshtulo - un personajón.
ELLERNI (=FINLERNI) es aprender a fondo, terminar de aprender. El, usado como prefijo, significa además de la idea de salida (eliri), la acción terminada (como si la cosa terminada se saliera del material). Ellabori - elaborar, eluzi - usar hasta el fin, eluzita pantalono - pantalón totalmente gastado.


1