19-a Leciono

 
NI VETRURAS AL ESPERANTO-KONGRESO
Veturonte al Kongreso, Petro kaj Maria renkontas Karlon antaux la fervoja stacidomo.
Petro - Rapidu, samideano, vi marsxas kvazaux vi havus multe da tempo!
Karlo - Pardonu, sed mi ne kulpas. Kvankam mi dormis nur du horojn mi frue levigxis kaj devis adiauxi (=diri adiaux) miajn parencojn.
P. - Cxu vi estas sola? Krom vi, cxu neniu alia samideano venas?
K. - Krom mi ankaux venis Antono kaj Rodolfo. Jxus ili iris al la informejo. Jam ili parolas kun la staciestro. Krome, Julio diris al mi hieraux, ke bedauxrinde li ne venos, cxar li estas malsana. La plimulto veturas per auxtobusoj.
P. - Venu, Maria, jen nia vagono. Ni envagonigxu. Per nia bileto ni rajtas kunporti nur negrandan valizon kaj pakajxon.
M. - Gxustatempe (=en la gxusta tempo) ni alvenis. La lokomotivo fajfas kaj la trajno (=vagonaro) ekmovigxas.
K. - Cxu vi scias, ke la lokomotivo estas tre demandema?
P. - Cxu...?
K. - Jes, gxi cxiam diras "cxu, cxu, cxu..."
P. - Hm... tre sprita vi estas hodiaux. Sed gxi povas esti ankaux dubema.
K. - Tion mi ne bone komprenas.
P. - Krom montri demandon, la vorteto cxu ankaux montras dubon: "Mi dubas cxu li venos", "mi ne scias cxu vi komprenas".
K. - Dankon pro la informo, sed rigardu! Ni jam veturas ekster la cxefurbo. Vidu nun tiun "popolon" kun blankaj dometoj...
P. - Ne diru "hispanajxojn"; tio estas vilagxo; la popolo estas la logxantaro. La esperanta popolo logxas dise tra la vasta mondo. Mi vidas, ke ankaux vi faras erarojn, Karlo. Dum la veturo ni povas iom praktiki la lingvon.
M. - Vi pravas, ni praktiku! Ni nepre devas paroli en flua kaj korekta Esperanto. Anstataux babili ni lernu. En mia notlibro estas kelkaj notoj kaj gramatikajxoj, kiujn mi ne tute bone komprenas, malgraux tio, ke mi lernis ilin.
P. - Ni vidu viajn notojn. Kompreneble, vi lernis la lingvon, sed ne ellernis (=finlernis) gxin.
K. - Do, bonvolu klarigi al mi la signifon de la sufikso op.
P. - Mi klarigos per ekzemploj: "Sur la mallargxa vojeto ni devis marsxi unuope" (=unu post unu). Kiam ni venis al la lago la moskitoj milope sin jxetis sur nin". Vidu tie, super la kamparo, la aeroplanoj flugas triope.
M. - Klarigu, mi petas, la prepozicion po.
P. - "Tiu cxi libro konsistas el dudek lecionoj; se vi lernus po unu leciono cxiutage, post dudek tagoj vi estus tralerninta la tutan kurson". "Mi acxetis dekduon da orangxoj, kaj al cxiu el la ses infanoj mi donis po du orangxoj".
K. - Dankon, Petro, mi bone profitas la vojagxon. Sed ni devas ankaux gxui la rapide preterpasantan pejzagxon. La suna mosxto jam alte brilas super la kamparo.
M. - Rigardu tiun viron sidanta kontraux ni. Li trinkas ion el botelo.
P. - Li ne trinkas, sed drinkas: rigardu nur lian nazacxon! Fi! Kia homo!, mi ne drinkas: mi estas kontrauxalkoholisto.
K. - Se vi jam uzis la sufikson -acx kaj la prefikson fi-, bonvulu klarigi la diferencon inter ambaux.
P. - Cxu vi komprenas la vortojn libracxo, popolacxo? Rigardu tra la fenestro tiun malbelan, malpuran domon; gxi estas domacxo. Gxi estas fizike malbona. Alia domo estas tre bonaspekta, sed la moralo de gxia logxantoj ne estas tre pura; vere gxi estas fidomo. Fiulo estas senmorala persono, morale malbona (=fripono).
K. - Nun mi komprenas. Sed kie estas Antono kaj Rodolfo? Mi iros sercxi ilin.
 
Demandoj
Kial la samideanoj veturas?
Kial Karlo malfruigxis?
Kiuj venis krom Petro kaj Karlo?
Per kio ili veturas? Kien ili iras?
Cxu vi ofte veturas per trajno? Cxu vi sxatas veturi sen bileto?
Kion diras Antono?
Kion li farus anstataux babili?
Cxu Karlo estas perfekta esperantisto?
Se vi estus lerninta Esperanton antaux dek jaroj, kia esperantisto vi estus nun?
Cxu vi vizitos Kongreson de Esperanto?
Cxu vi legas esperantan literaturon?
Cxu vi trinkas ian ajn vinacxon?
Cxu vi, frauxlino, vizitas drinkejon?
Cxu vi ankaux praktikadas Esperanton kun viaj amikoj?
Cxu vi logxas en la cxefurbo? Cxu vi sxatus flue paroli en Esperanto? Kio fluas sub la ponto? Kiujn volas sercxi Karlo?
 
VOCABULARIO

CXEFO

JEFE

ADIAUX

ADIOS

EKZEMPLO

EJEMPLO

ADIAUXI

DECIR ADIOS, DESPEDIRSE

LOKOMOTIVO

LOCOMOTORA

AMBAUX

AMBOS

NOTO

NOTA

ANSTATAUX

EN LUGAR DE

PONTO

PUENTE

ANSTATAUXI

REEEMPLAZAR

PRAKTIKO

PRÁCTICA

BEDAUXRINDE

LAMENTABLEMENTE

RAJTO

DERECHO

CXEFURBO

CIUDAD CAPITAL

STACIO

ESTACIÓN

MALGRAUX

A PESAR DE, MALGRADO

TASKO

TAREA

PAKAJXO

PAQUETE

VAGONO

VAGÓN

PLENUMI

CUMPLIR

VALIZO

VALIJA

PLENUMI SIAN DEVON

CUMPLIR CON SU DEBER

PRAVA

QUE TIENE RAZÓN

PLIMULTO

MAYORÍA

SPRITA

INGENIOSO, CHISTOSO

VI PRAVAS

TIENE UD. RAZÓN

DIFERENCI

DIFERENCIAR

CXU MI RAJTAS?

¿PUEDO? ¿TENGO DERECHO?

DUBI

DUDAR

STACIDOMO

OFICINA DE LA ESTACIÓN

FAJFI

SILBAR

NEPRA

INDISPENSABLE, INELUDIBLE

FLUI

FLUIR

NEPRE IRU

VAYA SIN FALTA

GXUI

GOZAR

NEPRA DEVO

DEBER INELUDIBLE

INFORMI

INFORMAR

 

 

JXETI

ARROJAR

 

 

PAKI

ENPAQUETAR

 

 

RENKONTI

ENCONTRAR (A ALGUIEN)

 

 

SERCXI

BUSCAR

 

 

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
-OP forma los numerales colectivos: la aviadiloj flugis triope - los aviones volaban en grupos de tres.
PO es una preposición que indica a razón de, a tanto por: mi marsxas po ses kilometroj hore - yo camino a razón de seis kilómetros por hora.
Se usa también como prefijo: vendi pogrande - vender por mayor, podetale - al detalle, pogute - a gotas, por gotas.
-ACX es sufijo con significado despectivo: libracxo - libraco, popolacxo - populacho. La ebriulo acxe insultis lin - el ebrio lo insultó soezmente. Acxa vorto - palabra grosera, soez.
FI - es prefijo con significado también despectivo, pero refiriéndose al aspecto moral: fihomo = fiulo - canalla, fiagoj - acciones canallescas. Usado como interjección, FI denota desagrado. Fi! - Puf!
KROM - aparte de: krom tio - aparte de eso, krom Pedro (ankaux) venis Karlo - además de Pedro (también) vino Carlos, Krom Petro neniu venis - a excepción de Pedro no vino nadie. Krome (= plie) - además. Krompago - pago extra.
KVAZAUX como si, a guisa de: li min rigardis kvazaux li ne konus min - él me miró como si no me conociese. Li demandis kvazaux li estus fremdulo - él preguntó como si fuese un extraño. Li uzis sxtonojn kvazaux martelon - él usó una piedra a guisa de martillo.
-ESTR denota autoridad: staciestro - jefe de estación, urbestro - intendente, alcalde, laborestro - capataz- Estro (=cxefo) - jefe. La estraro de la Kongreso - las autoridades del Congreso.
DU HOROJN. Para señalas complementos circunstanciales -especialmente los que expresan medida (tiempo, peso, precio, dirección) se puede - siempre que la claridad no se vea afectada - reemplazar la preposición respectiva con la terminación "n":
Mi dormis dum du horoj.
Mi dormis du horojn.
La monto estas alta je 1000 metroj.
La monto estas 1000 metrojn alta.
La fecha podrá escribirse: en la 16-a de Septembro, je la 16-a de Septembro o la 16-an de Septembro. Las tres formas son correctas, pero la última es la más empleada.
MOSXTO es título de cortesía en general: regxa mosxto - majestad real, mosxta suno - su alteza, su majestad el sol, la prezidanta mosxto - su excelencia el presidente. Mosxtulo - un personajón.
ELLERNI (=FINLERNI) es aprender a fondo, terminar de aprender. El, usado como prefijo, significa además de la idea de salida (eliri), la acción terminada (como si la cosa terminada se saliera del material). Ellabori - elaborar, eluzi - usar hasta el fin, eluzita pantalono - pantalón totalmente gastado.


1