20-a Leciono

 
(Daurigo de la 19-a)
Revenas Karlo, akompanata de Antono kaj Rodolfo.
A. - Bonan tagon kamaradoj. Pardonu, ke ni ne tuj venis al vi, sed okazis ke ni iris en la manghovagonon por matenmanghi kaj tie ni trovis eksprofesoron nian. Li invitis nin sidi che lia tablo. Ni mendis kafon, sed la kelnero miskomprenis nin kaj portis al ni teon. Kion fari en tia kazo? Chu protesti, chu trinki la teon? Ni trinkis la teon.
Vidiante nian stelon, la profesoro demandis kion ghi signifas. Mi klarigis al li la signifon de nia insigno kaj donis al li informilon pri Esperanto, kiun mi chiam kunportas en mia posho. Traleginte ghin li diris: "Jen intreresa afero kaj lernenda lingvo. Mi certe cheestos kurson kaj eble mi iros kun kelkaj kolegoj.
M. - Post tia klarigo vi estas pardonita. Sed rigardu tiujn du sinjoronojn, tie, dekstre, kiel multajn gestojn ili faras dum ili parolas...
P. - Ili esats surdmutuloj, tial ili multe gestas parolante.
M. - Chu tio estas ia religio?
P. - Ne, Maria, ne; surdmutulo estas homo surda kaj muta. Surda estas persono kiu ne povas audi kaj persono kiu ne povas paroli estas muta. Al tiuj homoj mankas sentumo. Ankau al blindulo mankas sentumo, mankas al li vidkapablo.
R. - Rigardu, rigardu! Mi trovis poshtranchilon apud la benko. KIES ghi estas? (=al kiu ghi apartenas?) Chu al neniu? Do la persono, kies poshtanchilon mi trovis, ne trovighas chi tie.
Mi pensas ke per tiu chi poshtrantrilo oni povas bone klarigi la uzadon de al sufikso um.
K. - Chu jes...?
R. - Vidu tiun chi poshtranchilon.
Ghi havas diversajn ilojn; segilon, borilon, korkotirilon, fajlilon, tondilon. Ghi taugas por diversaj laboretoj, sed vere ghi estas nek tondilo, nek segilo, nek fajlilo, nek borilo.
La sufikso -um iel similas tiajn multuzajn ilojn. Oni uzas ghin kiam oni ne trovas la ghustan afikson.
P. - Oni povas diri ankau, ke la sufikso -um similas tiujn chionfarantajn laboristojn, kiu faras kiajn ajn laborojn, sed ne havas difinitan metion. Per la sufikso -um oni amindumas, aerumas, gustumas...
A. - Per similaj vortoj oni povus ankau klarigi la uzon de la prepozicio je, kiu ne havas difinitan sencon. Ghi montras chefe mezuron: "je la tria", "je kelke da pashoj"...
K. - Ne plu "gramatikumu", mi petas. Ni rigardu la pejzaghon. Vidu la richan kamparon. Antau unu jarcento nur maloftaj gauchoj rajdis tra tiuj verdaj dezertoj. Nun chie kreskas greno, kaj plimultighas brutaro (bovoj, shafoj, chevaloj, k. s.).
M. - Rigardu tien, jen jhusnaskita bovido (bovino jhus naskis ghin) apud sia patrino. Tie aro da shafoj blekas chirkau akvujo. Ili estas sojfaj. Ili volas trinki.
P. - La shafoj estas stultaj kaj malbonodoras... prefere ni auskultui anekdoton. Antono, chu vi vere ne havas ion novan por rakonti?
A. - Kial ne? Auskultu tiun chi:
SENMON KAJ BONHAV
Sinjoro Senmon renkontas la dikan sinjoron Monhav sur la strato, kaj sinjoro Senmon demandas tre ghentile: "Chu vi povas diri al, mi kioma horo estas?" Sinjoro Bonhav suspekteme rigardas la demandinton kaj respondas:
"Vi vere ne deziras scii pri la horo; tio estas nur preteksto por ekparoli kun mi; kaj se ni interparolas ni farighos amikoj, kaj se ni farighos amikoj (=ni amikighos) vi vizitos mian hejmon, kaj se vi vizitos mian hejmon tie vi trovos mian filinon Leonora kaj se vi vidos mian filinon vi enamighos je shi, kaj se vi enamighos je shi vi petos shian manon kaj... Chu vi opinias ke mi donos la manon de mia filino al iu sentaugulo, kiu ech horloghon ne havas!"
P. - Bona anekdoto, Antono, kaj tre lerte vi ghin rakontis. Nun estas via vico, Karlo.
K. - Mi ankorau ne tre flue parolas...
R. - Mia avo diradis: "Nur forghante oni farighas forghisto". Do, nur parolante oni lernas paroli...
K. - Mi provos.
 
LA FREMDULO KAJ LA VILAGHA BUBO
Fremdulo piedirante en la urbo renkontas bubon sur la vojo kaj demandas lin. "Audu, knabo, kien iras tiu chi vojo?"
B. - Ghi iras nenien.
F. - Sed en la vilagho oni diris al mi, ke mi sekvu ghin por atingi la urbon.
B. - Ho jes, ili pravis.
F. - Do kial vi diras ke ghi iras nenien?
B. - Jes sinjoro, ghi iras nenien; ghi kushas tie senmove.
F. - Bone, bone; mi vidas, ke vi estas lerta. Kiel vi nomas vin?
B. - Neniel.
F. - Chu vi ne havas nomon?
B. - Jes, sinjoro, sed mi ne nomas min; aliaj personoj nomas min.
F. - Bone, kiel via patrino noman vin?
B. - Nu, tio dependas. Kelkfoje shi diras al mi "mia kara anghelo", alifoje shi nomas min "malpura porko"... Nu lau la vetero...
F. - (Fulmotondro! Estas neeble scii ion pri tiu chi bubacho!) Diru al mi, knabo, chu via familio estas granda?
B. - Vidu, proksimume tiel granda kiel tiu de la onklo Pechjo.
F. - (Ruza diableto) Kiom da personoj estas en via familio?
B. - Ho jes, tiu demando estas pli klara. Ni estas tiom da personoj kiom da teleroj Panjo metas sur la manghotablon.
F. - Kaj kiom da teleroj Panjo metas sur al tablon?
B. - Unu por chiu persono...
F. - !!!!!...
B. - Chu vi deziras scii ion pli?"
R. - Sed tio estas te malnova popolrakonto, Karlo...
Mi rakontos al vi ion tute novan. Mi rakontos songhon, kiun mi songhis nur hierau:
"Mi trovighis en stelforma dounluma chambrego. Viro aperis kaj diris: "Montru vian invitilon!" "Mi ne ricevis", mi respondis. "Do, venu antau la jughisto", rediris la viro, kaj kondukis min en angulon de la chambro, kie sidis kelkaj longbarbaj sinjoroj.
Iu el ili, kiu tre similis al esperanta instruisto, kiu ekzamenis min, demandis per timiga vocho:
Kiu estas vi? - Mi estas Rodolfo.
Kio estas vi? - Mi estas studento.
Kia estas vi? - Mi estas juna kaj sana.
Kie vi loghas? - En Bonaero.
Kien vi iras? - Al Esperanto-Kongreso.
Kiam ghi okazos? - La venontan semajnon.
Kiom da homoj iros? - Chirkau 500.
Kiel vi iros? - Per trajno.
Kial vi ne iras piede? - Char miaj piedoj protestos.
Kies poshtranchilon vi trovis? - Ne... nenies.
Vi mensogas, la poshtranchilo ies devas esti - ekkriis la jughisto. Gardisto, faru truon en lian kapon kaj enmetu en ghin chiujn ies-vortojn. La gardisto elposhigis grandan borilon (mi volis forkuri, sed ne povis) kaj ekpikis mian kapon.
Forta frapo sur mian kapon vekis min, kaj mi audis la vochon de mia patrino, kiu diris: "Levighu Rodolchjo, au vi malfruighos. Rigardu kian moskiton mi mortigis sur via kapo".
M. - Sed Rodolfo, chu vi ne diris ke vi jhus trovis la poshtranchilon?
R. - Jes, sed vi scias ke ofte dum songhoj ni antauvidas la okazontajhojn.
A. - Mi volus "antauvidi" programon de la Kongreso.
P. - Jen mia:

ESPERANTO-KONGRESO

-PROGRAMO -

Malfermo de la Kongreso

en la Universitato

Laborkunsidoj

en Urba Biblioteko

Teatra Prezentado

Supera Ekzameno

Bankedo

en restoracio

"LA ORA ROSTAJHO"

Ekskursoj

per shipeto kaj autobuso

Balo

K. - Bona programo, esats serioza laboro kaj amuzo.
P. - Samideanoj, ni baldau atingos la celon. Vershajne kelkaj samideanoj estas jam en la stacidomo por akcepti nin. Ni pretigu niajn valizojn. Karlo, malfermu la fenestron por montri nian verdan flageton.
M. - Jam ni envenas la stacidomon. Jen ili estas, niaj karaj samideanoj.
Saluton!
La atendantaj samideanoj kun ghoja vizagho ekkrias.
BONVENON, AMIKOJ!
 
VOCABULARIO

BRUTO

BRUTO, GANADO

FUNKCII

FUNCIONAR

BUBO

PILLETE, "PIBE"

KRESKI

CRECER

FLAGO

BANDERA

MANKI

FALTAR

FULMO

RAYO

RAJDI

CABALGAR

GAUCHO

GAUCHO

SEKVI

SEGUIR

GRENO

GRANO, CEREAL

SOJFI

TENER SED

HAUTO

PIEL

SUSPEKTI

SOSPECHAR

KAZO

CASO

TIRI

TIRAR, HACER TRACCIÓN

KORKO

CORCHO

TAUGI

SERVIR, SER APTO

METIO

OFICIO

IES

DE ALGUIEN

NEGRO

(UN) NEGRO

KIES

CUYO, DE QUIEN

SENCO

SENTIDO (ACEPCIÓN)

NENIES

DE NADIE

SENSO (=SENTUMO)

SENTIDO (FACULTAD)

FULMOTONDRO

TORMENTA ELÉCTRICA, AQUÍ USADA COMO INTERJECCIÓN: ˇRAYOS Y TRUENOS!

SHAFO

CARNERO

VERSHAJNA (VER-SHAJNA)

VEROSIMIL

TONDRO

TRUENO

VERSHAJNE

AL PARECER (VEROSIMILMENTE)

BLINDA

CIEGO

SENTAUGULO

UN INUTIL, UN INEPTO

CERTA

CIERTO, SEGURO

ALIFOJE

OTRA VEZ

LERTA

HABIL

PLIMULTIGHI

AUMENTAR, MULTIPLICARSE

MUTA

MUDO

ESTAS VIA VICO

ES TU TURNO

STULTA

ESTÚPIDO, ESTULTO

JHUSNASKITA

RECIÉN NACIDIO

SURDA

SORDO

 

 

AKCEPTI

ACEPTAR, RECIBIR

 

 

AMIZI

DIVERTIRSE

 

 

ATINGI

ALCANZAR

 

 

BORI

PERFORAR

 

 

FAJLI

LIMAR

 

 

CHEESTI

ESTAR PRESENTE, ASISTIR

 

 

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
-UM Este sufijo no tiene sentido propio, y se lo usa para derivar palabras cuya relación a la raíz es imprecisa y no puede expresarse por otro afijo. Las palabras terminadas en -um deben aprenderse como palabras-raices.
Amindumi - cortejar, cerbumi (cerbo - cerebro) - cavilar, foliumi - hojear, gustumi - degustar, kolumo - cuello (de camisa o blusa), krucumi - crucificar, proksimume - aproximadamente, k.t.p.
EKS - indica que fue, ex: eksministro - exministro, eksigi - destituir (convertir a alguien en "ex"), eksighi - dimitir (hacerse "ex").
MIS - señala lo erróneo, lo inconveniente: miskompreni - comprender mal, misedzigho - casamiento equivocado, inconveniente.
-END este sufijo significa que debe ser: farenda tasko - tarea que debe ser hecha, riparenda vojo - un camino que debe ser reparado, sekvenda ekzemplo - ejemplo que debe seguirse.
ECH, aún, hasta, mismo: ech sur la suno trovighas makuloj - hasta en el sol se encuentran manchas. Mi estis tiel okupita, ke mi ech ne manghis - yo estaba tan ocupado que ni siquiera comí. Ech ne - ni aún, ni siquiera. Ech infano faras tion - hasta un niño lo hace.
Jhusnaskita es recién nacido, recién dado a luz. Naski en Esperanto es verbo transitivo, significa dar a luz. Nacer es naskighi. La bovino naskis bovidon - la vaca tuvo un ternero. Mi naskighis en Ameriko - yo nací en América.


1