8-a Leciono
-Vi jam scias kalkuli la fingrojn de viaj du manoj.
-Cxu vi povas nun kalkuli la fingrojn de la du manoj kaj de la du piedoj?
-Mi ne scias... Cxu vi povas helpi min?
-Jes, amiko: dek unu, dek du, dek tri, dek kvar, dek kvin, dek ses, dek sep, dek ok, dek naux, dudek.
-Kiom da fingroj vi havas?
-Mi havas dudek fingrojn.
-Kiom da lernatoj estas en la klaso?
-En la klaso estas dudek unu (21) lernantoj.
|
22 dudek du |
80 okdek |
|
23 dudek tri |
90 nauxdek |
|
29 dudek naux |
100 cent |
|
30 tridek |
101 cent unu |
|
40 kvardek |
199 cent nauxdek naux |
|
50 kvindek |
200 ducent |
|
60 sesdek |
1.000 mil |
|
70 sepdek |
1.000.000 miliono |
Kaj nun cxu vi povas kalkuli de unu gxis miliono?
Ni vivas en la jaro mil nauxcent nauxdek naux (1999).
Kiom da haroj vi havas sur la kapo?
Cxu vi povas kalkuli ilin?
Kiom da pordoj, fenestroj, muroj estas en la cxambro?
Cxu vi povas lerni Esperanton en unu tago?
Sep tagoj faras unu semajnon. En unu monato estas kvar semajnoj.
Dek du monatoj faras unu jaron.
En la jaro estas tricent sesdek kvin (365) tagoj.
Cxu vi parolos en Esperanto post tri monatoj?
Cxu vi parolis Esperanton antaux du monatoj?
Lundo estas la unua (1-a) tago de la semajno; mardo estas la dua (2-a), merkredo estas la tria (3-a), jxaudo estas la kvara (4-a), vendredo estas la kvina (5-a), sabato estas la sesa (6-a), kaj dimancxo estas la lasta tago de la semajno.
Ni lernas la okan (8-an) lecionon.
Kiom da tagoj estas en unu semajno, en unu monato, en unu jaro?
Kion da horoj estas en unu tago? Kiom da monatoj estas en unu jaro?
|
-Kiom da dentoj vi havas en la busxo? |
|
-Mi ne havas dentojn en la busxo. |
|
Kie estas viaj dentoj? |
|
-Cxe la dentisto. |
CU VI KONAS MIN? Mi estas tre grava aparato. Mi estas la mastro de la moderna homo.
Mi ordonas: laboru, mangxu, iru, venu, dormu, kaj la homo obeas. Mi estas la horlogxo. Cxiuj rigardas min. Cxiuj auxskultas min. Tre ofte en la tago oni auxdas la demandon:
KIOMA HORO ESTAS?
|
Estas la deka horo. |
|
Estas la deka kaj tridek. |
|
Estas la deka horo kaj dek kvin minutoj. |
|
Estas la deka kaj kvardek kvin. Estas dek kvin antaux la dek unua. |
Cu vi havas horlogxon? Cxu vi ofte rigardas gxin? Kioma horo estas en via horlogxo?
La horlogxo havas montrilon (ilojn por montri la horon). Estas unu longa montrilo por montri la minutojn, kaj unu mallonga por montri la horojn.
Kelkaj horlogxoj havas ankaux montrilon por montri la sekundojn.
Estas diversaj horlogxoj. Posxhorlogxo estas horlogxo por la posxo. Murhorlogxo estas horlogxo, kiu pendas sur al muro. Cxe la brako oni portas brakhorlogxon.
La koro de la horlogxo batas: tik, tak, tik, tak... la tempo flugas. Kaj miaj amikoj demandas:
KIOM AGXA VI ESTAS?
Mi estas tre juna; mi estas unujara.
Mi trinkas nur la patrinan lakton.
Mi estas grandagxa (multjara) homo, mi estas nauxdekjara.
Mi trinkas nur bovinan lakton. Kiom agxa vi estas? Kiom agxa estas via patro? Kiom agxa estas la elefanto de la zoologia parko? Cu vi ofte respondas "mi ne scias"?
Jen bona konsilo:
Kalkulu en Esperanto. Kalkulu la domojn, la pordojn, la fenestrojn, la arbojn, la librojn. Praktiko kaj ripetado, en la sekreto.
VOCABULARIO
|
AGXO |
EDAD |
BATI |
BATIR, GOLPEAR |
|
APARATO |
APARATO |
DEMANDI |
PREGUNTAR |
|
BRAKO |
BRAZO |
KONI |
CONOCER |
|
BUSXO |
BOCA |
MONTRI |
MOSTRAR |
|
DENTO |
DIENTE |
OBEI |
OBEDECER |
|
HORLOGXO |
RELOJ |
PORTI |
LLEVAR |
|
HORO |
HORA |
SCII |
SABER |
|
JARO |
AÑO |
VENI |
VENIR |
|
KAPO |
CABEZA |
KIOM |
CUANTO |
|
KLASO |
CLASE |
NUR |
SOLAMENTE |
|
LAKTO |
LECHE |
JAM |
YA |
|
MASTRO |
AMO, PATRÓN |
DEK UNU |
11 |
|
MINUTO |
MINUTO |
DEK DU |
12 |
|
MURO |
MURO |
DEK TRI |
13 |
|
MONATO |
MES |
DEK KVAR |
14 |
|
PIEDO |
PIE |
DEK KVIN |
15 |
|
SEKUNDO |
SEGUNDO |
DEK SES |
16 |
|
SEMAJNO |
SEMANA |
DEK SEP |
17 |
|
TEMPO |
TIEMPO |
DEK OK |
18 |
|
DIVERSA |
DIVERSO |
DEK NAUX |
19 |
|
AUXDI |
OIR |
DUDEK |
20 |
|
AUXSKULTI |
ESCUCHAR |
DUDEK UNU |
21 |
LA INSTRUISTO PAROLAS
DA traduce a de después de una expresión de cantidad o medida: kilogramo da pano - un kilo de pan, 10 litroj da vino - 10 litros de vino. Li trinkas tason da kafo (él no bebe la tasa misma, sino la cantidad de café contenida en la tasa).
|
Dudek du = 10 + 2 = 12 |
|
Dedek = 2 X 10 = 20 |
|
Dudek du = 2X10 + 2 = 22 |
Cuando los números se suman, se escriben separados; cuando éstos ser multiplican, se escriben juntos.
CXE- en ese lugar, en lo de, en casa de, cabe: Hieraux mi mangxis cxe Petro, sidi cxe tablo - sentarse a la mesa, cxeesti - asistir, estar presente, mi cxeestis la batalon - yo asistí a la batalla.
ONIes el pronombre indefinido se, uno: oni ofte auxdas la demandon... - a menudo se oye la pregunta..., oni diras - se dice, oni ne scias kion fari - uno no sabe qué hacer.
KIOM AGXA VI ESTAS?- ¿Qué edad tiene usted? (literalmente, ¿de cuanta edad es usted?) También se suele preguntar Kiom jara vi estas? - ¿Cuántos años tiene usted? (¿de cuántos años es usted?) Mi estas dudek-ses-jara - tengo veintiséis años (soy de veintiséis años). Porque los años es difícil tenerlos y detenerlos.
MI NE SCIAS.Si tiene dificultad para pronunciar la sc, tratwe de acostumbrarse uniendo la s a la vocal anterior: mi nes-cias.
KIOMA HORO ESTAS?Para preguntar la hora añadimos al terminación a del adjetivo a kiom - "cuánta" hora es? - Estas la tria horo kaj dek minutoj - son las tres horas (es la tercera hora) y diez minutos. En el lenguaje corriente, suele suprimirse, como en castellano, horo y minuto: estas la tria kaj dek.
ADJETIVOS ORDINALESson los que expresan el orden en que están colocadas las cosas; primero, segundo, etc., que se forman agregando la terminación a a los numerales simples, y los usamos siempre al referirnos a cosas que siguen en orden: las horas del día, los días del mes, las páginas del libro, etc.: la 1-a de majo - el 1° de mayo, la dua (2-a) pagxo - la segunda página, la dudek-sepa pagxo... Aquí en castellano abandonamos el uso lógico del ordinal y decimos "la página veintisiete", en lugar de la "página vigésima séptima", por resultar pesado el uso de los ordinales en castellano.