9-a Leciono

 
Rigardu la belan torton! Ghin faris Maria el faruno, ovoj, sukero, butero, k.t.p. En la mezo estas rugha cherizo.
Chu vi shatas torton kun kremo kaj chokolado? Ghi havas belan aspekton, chu ne?
 
Chu vi povas manghi tutan torton?
Ne, sinjoro, mi povas manghi nur pecon; unu kvaronon (1/4) de la torto.
 
 
Chu vi, fraulino, deziras manghi alian kvaronon? Chu jes?
Mi, la instruisto, ankau manghos pecon, kaj la lastan kvaronon ni lasos por Petro, kiu ankorau ne venis al al klaso.
 
 
 
Do, ni povas ankau diri: La deka (horo) kaj kvarono (da horo), la deka kaj duono, la deka kaj tri kvaronoj au kvarono antau la dek-unua.
Karlo estas 20-jara. Roberto estas 40-jara. Do, la agho de Karlo estas la duono de la agho de Roberto.
La agho de Roberto estas la duoblo de la agho de Karlo. 40 estas la duoblo de 20.
Kiom estas la duoblo de 6, de 5, de 10?
Vi estas bona knabo, mi donos al vi duoblan porcion da kuko. Mi donos al vi parton duoble grandan.
9 estas la trioblo de 3. 100 estas la dekoblo de 10. Kiom estas la dekono de 100?
Unu centavo estas la centono de unu peso.
 


 
Jen tri utilaj kaj simpatiaj bestoj.
-Chu via hundo dormas sub via lito?
-Jes, kelkfoje ghi dormas tie.
-Chu bovo povas dormi sub via lito?
-Ne, la bovo estas tro granda; la bovo estas pli granda ol la hundo.
Kaj elefanto estas pli granda ol bovo, ghi ankau estas pli forta. Sed la bovo kaj la bovino estas pli utilaj por ni ol la elefanto. El la bovino ni tiras la bonan, nutran lakton.
El la tri bestoj, kiujn ni vidas sur la bildo, la elefanto estas la plej granda. Sed la plej granda el chiuj bestoj estas la baleno.
Kanario kantas pli bele ol kokino, sed la ovoj de la kokino estas pli grandaj ol tiuj (la ovoj) de la kanario.
Petro diras: La plej bela knabino de la mondo estas Maria. Shi ankau estas la plej bonkora kaj shi faras la plej bongustajn tortojn kun cherizo en la mezo.
Chu vi estas la plej bona lernanto de la klaso?
Kiu estas la plej alta monto en la mondo?
Kiu estas la plej granda rivero en Ameriko?
Kiu laboras pli, vi au via frato?
Chu Esperanto estas pli facila ol latino?
Esperanto estas la plej facila lingvo.
Sinjoro, mi faras al vi malfacilan demandon: Chu la viroj estas pli inteligentaj ol la virinoj?
Kion vi opinias? Chu vi kuraghos diri vian opinion?
-Chu vi deziras iom da teo kun lakto por trinki kun la torto?
-Jes, sed ne donu al mi tiom multe! Mi deziras trinki nur iomete da teo.
-Chu vi deziras pli da teo ol da lakto?
-Doni al mi duonon kaj duonon: tiom da teo kiom da lakto.
Mi parolas Esperanton, shatas la pacon kaj la kunlaboron inter la diversaj popoloj. Vi ankau parolas la internacian lingvon kaj deziras la pacon. Ni havas la saman ideon. Ni estas samideanoj (=anoj -membroj- de la sama ideo).
La personoj, kiuj parolas la saman lingvon, estas samlingvanoj. La homoj kiuj loghas en la sama lando, estas samlandanoj. En Ameriko loghas la amerikanoj.
Kie loghas la afrikanoj? Kiuj loghas en Europo?
Chu vi kaj via patro loghas en la sama domo?
 
LAKTO POR URBANOJ
Urbano - Kiom da lakto vi ricevas chiutage de via bovino?
Kamparano - Dek litrojn.
Urbano - Kaj kion vi faras per la lakto?
Kamparano - Tri litrojn mi bezonas por mia familio kaj dek du litrojn mi vendas en la urbo.
 
VOCABULARIO

BUTERO

MANTECA, MANTEQUILLA

KURAGHA

VALIENTE

CHERIZO

CEREZA

NUTRA

NUTRITIVO

FARUNO

HARINA

SAMA

MISMO, IGUAL

IDEO

IDEA

SIMPATIA

SIMPÁTICO

KNABO

MUCHACHO

TUTA

TOTAL

KREMO

CREMA

UTILA

UTIL

LANDO

PAÍS

LASI

DEJAR

OVO

HUEVO

OPINII

OPINAR

MEZO

MEDIO, CENTRO

RICEVI

RECIBIR

PACO

PAZ

ANKORAU

TODAVÍA, AUN

PECO

PEDAZO

IOM

ALGO, ALGUNA CANTIDAD

POPOLO

PUEBLO

TIOM

TANTO

PORCIO

PORCIÓN

DUM

DURANTE

TORTO

TORTA

AU

O, U

 
LA INSTRUISTO PAROLAS
-ON. Este sufijo forma los números partitivos: duono - un medio, okono - un octavo [Okono - octavo (fracción), oka - octavo (ordinal)].
MEZO - DUONO no deben confundirse. Mezo es el medio, el lugar que señala la mitad: tagmezo - medio día (las 12 hs.), mientras que duontago es la mitad el día (de 6 a 12 hs.) Mi laboris dum duontago: de la oka ghis tagmezo - Trabajé medio día; de las ocho hasta medio día (las 12 hs.). Mezeuropo - Europa central. Mezepoko - edad media.
-OBL forma los múltiplos: duobla - doble, duoblo - el doble, duoble - doblemente.
PLI OL, MALPLI OL - (más que, menos que) son los comparativos: la viroj estas pli fortaj ol la virinoj - los hombres son más fuertes que las mujeres, la virinoj estas malpli fortaj ol la viroj - las mujeres son menos fuertes que los hombres. Pli malpli - más o menos.
LA PLEJ, LA MALPLEJ - (el, la) más, (el, la) menos, son los superlativos relativos. Pli ol compara con otra u otras cosas, la plej compara con todas: Petro estas pli bona lernanto ol Karlo - Pedro es mejor alumno que Carlos. El chiuj lernantoj Roberto estas la plej bona - de todos los alumnos Roberto es el mejor.
EL SUPERLATIVO ABSOLUTO se forma con el adverbio tre - muy: Shi diris al mi tre afablajn vortojn - ella me dijo palabras muy amables, li laboras tre rapide - él trabaja muy rápido (rápidamente).
EL - de, de entre (con idea de extracción, de salida): preni el la posho - sacar del bolsillo, unu el vi - uno de vosotros. Se usa también estas preposición para indicar material con que está hecha una cosa: glaso el vitro - vaso de vidrio. Usado como prefijo, indica salida, movimiento de dentro hacia afuera: iri - ir, eniri - entrar, eliri - salir, spiri - respirar, enspiri - inspirar, elspiri - espirar.
DO - pues, luego; por consiguiente: li ne ricevis la leteron, do li ne venis - él no recibió la carta, por consiguiente no vino. Chu vi shatas la torton? Chu jes? Manghu do! - ¿Te gusta la torta? ¿Sí? ¡Come pues!
CHU NE? - ¿No es así? ¿no? Morgau vi venos, chu ne? - mañana vendrá Ud. ¿no es así?
AU es la conjunción o, u: Chu vi trinkos teon au kafon? ¿beberá té o café?, jes au ne? ¿sí o no?
IOM indica cantidad indefinida, algo. Pero en el lenguaje corriente se usa iom para señalar una pequeña cantidad: donu al mi iom da supo - déme un poco (algo) de sopa. Iom post iom - poco a poco.
KELKFOJE = kelkaj fojoj - a vees, alguna vez. -
AN, sufijo que indica el miembro de una colectividad, el adepto, el habitante: Kristo, kristano - cristiano, amerikano, akademiano - miembro de la academia, urbano - habitante de una ciudad, kamparano - campesino, habitante de la campaña.


1