9-a Leciono
Rigardu la belan torton! Gxin faris Maria el faruno, ovoj, sukero, butero, k.t.p. En la mezo estas rugxa cxerizo.
Cxu vi sxatas torton kun kremo kaj cxokolado? Gxi havas belan aspekton, cxu ne?
Cu vi povas mangxi tutan torton?
Ne, sinjoro, mi povas mangxi nur pecon; unu kvaronon (1/4) de la torto.
Cxu vi, frauxlino, deziras mangxi alian kvaronon? Cxu jes?
Mi, la instruisto, ankaux mangxos pecon, kaj la lastan kvaronon ni lasos por Petro, kiu ankoraux ne venis al al klaso.
Do, ni povas ankaux diri: La deka (horo) kaj kvarono (da horo), la deka kaj duono, la deka kaj tri kvaronoj aux kvarono antaux la dek-unua.
Karlo estas 20-jara. Roberto estas 40-jara. Do, la agxo de Karlo estas la duono de la agxo de Roberto.
La agxo de Roberto estas la duoblo de la agxo de Karlo. 40 estas la duoblo de 20.
Kiom estas la duoblo de 6, de 5, de 10?
Vi estas bona knabo, mi donos al vi duoblan porcion da kuko. Mi donos al vi parton duoble grandan.
9 estas la trioblo de 3. 100 estas la dekoblo de 10. Kiom estas la dekono de 100?
Unu centavo estas la centono de unu peso.
Jen tri utilaj kaj simpatiaj bestoj.
-Cxu via hundo dormas sub via lito?
-Jes, kelkfoje gxi dormas tie.
-Cxu bovo povas dormi sub via lito?
-Ne, la bovo estas tro granda; la bovo estas pli granda ol la hundo.
Kaj elefanto estas pli granda ol bovo, gxi ankaux estas pli forta. Sed la bovo kaj la bovino estas pli utilaj por ni ol la elefanto. El la bovino ni tiras la bonan, nutran lakton.
El la tri bestoj, kiujn ni vidas sur la bildo, la elefanto estas la plej granda. Sed la plej granda el cxiuj bestoj estas la baleno.
Kanario kantas pli bele ol kokino, sed la ovoj de la kokino estas pli grandaj ol tiuj (la ovoj) de la kanario.
Petro diras: La plej bela knabino de la mondo estas Maria. Sxi ankaux estas la plej bonkora kaj sxi faras la plej bongustajn tortojn kun cxerizo en la mezo.
Cxu vi estas la plej bona lernanto de la klaso?
Kiu estas la plej alta monto en la mondo?
Kiu estas la plej granda rivero en Ameriko?
Kiu laboras pli, vi aux via frato?
Cxu Esperanto estas pli facila ol latino?
Esperanto estas la plej facila lingvo.
Sinjoro, mi faras al vi malfacilan demandon: Cxu la viroj estas pli inteligentaj ol la virinoj?
Kion vi opinias? Cxu vi kuragxos diri vian opinion?
-Cxu vi deziras iom da teo kun lakto por trinki kun la torto?
-Jes, sed ne donu al mi tiom multe! Mi deziras trinki nur iomete da teo.
-Cxu vi deziras pli da teo ol da lakto?
-Doni al mi duonon kaj duonon: tiom da teo kiom da lakto.
Mi parolas Esperanton, sxatas la pacon kaj la kunlaboron inter la diversaj popoloj. Vi ankaux parolas la internacian lingvon kaj deziras la pacon. Ni havas la saman ideon. Ni estas samideanoj (=anoj -membroj- de la sama ideo).
La personoj, kiuj parolas la saman lingvon, estas samlingvanoj. La homoj kiuj logxas en la sama lando, estas samlandanoj. En Ameriko logxas la amerikanoj.
Kie logxas la afrikanoj? Kiuj logxas en Euxropo?
Cxu vi kaj via patro logxas en la sama domo?
LAKTO POR URBANOJ
Urbano - Kiom da lakto vi ricevas cxiutage de via bovino?
Kamparano - Dek litrojn.
Urbano - Kaj kion vi faras per la lakto?
Kamparano - Tri litrojn mi bezonas por mia familio kaj dek du litrojn mi vendas en la urbo.
VOCABULARIO
BUTERO
MANTECA, MANTEQUILLA
KURAGXA
VALIENTE
CXERIZO
CEREZA
NUTRA
NUTRITIVO
FARUNO
HARINA
SAMA
MISMO, IGUAL
IDEO
IDEA
SIMPATIA
SIMPÁTICO
KNABO
MUCHACHO
TUTA
TOTAL
KREMO
CREMA
UTILA
UTIL
LANDO
PAÍS
LASI
DEJAR
OVO
HUEVO
OPINII
OPINAR
MEZO
MEDIO, CENTRO
RICEVI
RECIBIR
PACO
PAZ
ANKORAUX
TODAVÍA, AUN
PECO
PEDAZO
IOM
ALGO, ALGUNA CANTIDAD
POPOLO
PUEBLO
TIOM
TANTO
PORCIO
PORCIÓN
DUM
DURANTE
TORTO
TORTA
AUX
O, U
LA INSTRUISTO PAROLAS
-ON. Este sufijo forma los números partitivos: duono - un medio, okono - un octavo [Okono - octavo (fracción), oka - octavo (ordinal)].
MEZO - DUONOno deben confundirse. Mezo es el medio, el lugar que señala la mitad: tagmezo - medio día (las 12 hs.), mientras que duontago es la mitad el día (de 6 a 12 hs.) Mi laboris dum duontago: de la oka gxis tagmezo - Trabajé medio día; de las ocho hasta medio día (las 12 hs.). Mezeuxropo - Europa central. Mezepoko - edad media.
-OBL forma los múltiplos: duobla - doble, duoblo - el doble, duoble - doblemente.
PLI OL, MALPLI OL- (más que, menos que) son los comparativos: la viroj estas pli fortaj ol la virinoj - los hombres son más fuertes que las mujeres, la virinoj estas malpli fortaj ol la viroj - las mujeres son menos fuertes que los hombres. Pli malpli - más o menos.
LA PLEJ, LA MALPLEJ- (el, la) más, (el, la) menos, son los superlativos relativos. Pli ol compara con otra u otras cosas, la plej compara con todas: Petro estas pli bona lernanto ol Karlo - Pedro es mejor alumno que Carlos. El cxiuj lernantoj Roberto estas la plej bona - de todos los alumnos Roberto es el mejor.
EL SUPERLATIVO ABSOLUTOse forma con el adverbio tre - muy: Sxi diris al mi tre afablajn vortojn - ella me dijo palabras muy amables, li laboras tre rapide - él trabaja muy rápido (rápidamente).
EL- de, de entre (con idea de extracción, de salida): preni el la posxo - sacar del bolsillo, unu el vi - uno de vosotros. Se usa también estas preposición para indicar material con que está hecha una cosa: glaso el vitro - vaso de vidrio. Usado como prefijo, indica salida, movimiento de dentro hacia afuera: iri - ir, eniri - entrar, eliri - salir, spiri - respirar, enspiri - inspirar, elspiri - espirar.
DO- pues, luego; por consiguiente: li ne ricevis la leteron, do li ne venis - él no recibió la carta, por consiguiente no vino. Cxu vi sxatas la torton? Cxu jes? Mangxu do! - ¿Te gusta la torta? ¿Sí? ¡Come pues!
CXU NE?- ¿No es así? ¿no? Morgaux vi venos, cxu ne? - mañana vendrá Ud. ¿no es así?
AUXes la conjunción o, u: Cxu vi trinkos teon aux kafon? ¿beberá té o café?, jes aux ne? ¿sí o no?
IOMindica cantidad indefinida, algo. Pero en el lenguaje corriente se usa iom para señalar una pequeña cantidad: donu al mi iom da supo - déme un poco (algo) de sopa. Iom post iom - poco a poco.
KELKFOJE= kelkaj fojoj - a vees, alguna vez. -
AN, sufijo que indica el miembro de una colectividad, el adepto, el habitante: Kristo, kristano - cristiano, amerikano, akademiano - miembro de la academia, urbano - habitante de una ciudad, kamparano - campesino, habitante de la campaña.