Elektu la kromsignojn: ÆæØø¦¶¬¼ÞþÝý / ĈĉĜĝĤĥĴĵŜŝŬŭ / C^c^G^g^H^h^J^j^S^s^U~u~
Sur la tie cxi listigitaj kaj ligitaj TTT-ejoj vi trovos kelkajn tekstojn koncernantajn la genian komponiston kaj auxtoron Rihxardon Vagneron [Richard Wagner]. Bedauxrinde gxuste gxis nun mi pretigis nur unu traduketon (listigita sube). Sed estu certa, ke mi planas iom post iom surmeti plu da eroj sur tiu cxi ligaro; do se vi volas esti informita okaze de nova aldono al gxi, mi konsilas ke vi uzu la (anglalingvajn) servojn de NetMind.com por eltrovi cxiujn sxangxojn; alie vi povas skribi en la gastolibron mesagxon enhavantan ``!mesagxo'', aux simple skribu rekte al mi.
Cxu vi dubas, ke mi vere pluenhavigos tiajn dosierojn? Nu, mi devas konfesi, ke mi ne faris multon la lastajn monatojn. Sed se vi scius plu pri la (gxis nun: apenaux menciinda) historio de tiu cxi projekto, vi komprenus, ke versxajne mi nun povos fari kaj enkomputiligi pluajn ajxojn.
Eble vi miras, kial vi trovis nenian grafikajxon gxis nun, ja ke vi ecx ne devigitas legi orangxan tekston sur rugxa malantauxo. Por ke vi sciu, legu pri la bildoj kaj sonoj cxe tiu cxi pagxo.
Sed nun vi jam legis tro pri la enhavo de la Vagneristaj pagxoj --- jen la enhavo mem:
Nu, kion vi pensas pri la estonto de la TTT? Cxu vi vere volas kiom eble da buntacxaj pagxoj senenhavaj? Cxu vi preferus, se mi pretigas TTT-ejojn sxargxeblajn nur post longa atendado, por ke vi sciu kaj sentu je cxiu trembrilo de la lumdiodoj de via modemo, ke tiu cxi pagxo vere gravas? Kaj cxu la tut-tera teksajxo estas nur por la belaj kaj sanaj, do blinduloj aux kiuj ajn bezonas specialan prezentilon por la datumoj restu en la mallumo kaj lasu nian multkoloran mondon al ni? --- Mi mem neas tiujn tri demandojn; sekve ankaux vi ne povos trovi iujn ajn bildojn aux sondosierojn sur tiu cxi pagxaro. Farante la HTML-kodon por gxi mi neniam enigas indikojn, kiuj ne povas esti montrita de nurteksta prezentilo, por ke ankaux malbone vidantaj Esperantistoj povas gxui gxian enhavon. Ja la temo kaj la lingvo malpliigas la numeron da eblaj vizitantoj, do mi nek povas nek volas forpeli pro nuraj tehxnikaj kialoj ecx unu el la gesamideanoj interesigxantaj pri Rihxardo Vagnero.
``Tiu cxi pagxaro plej bone legeblas uzante...'' --- tion vi versxajne jam multfoje legis. Cxu vi sxatas tiajn avertojn? Mi malgxuegas ilin, kaj tial mi mem ne uzas koderojn aliajn ol la oficialajn normojn (almenaux mi provas). Sed memkompreneble ankaux mi preferas unu prezentilon kaj provas la pagxojn per gxi antaux ol mi alsxutas ilin al la servilo: tio estas la bonega programo lynx. (Gxi ankaux havas la avantagxon, ke la reklamoj de Geocities ne montritas.)
Sed kion vi grumblas al vi mem? Vi ja nek blindas nek surdas, kaj vi ankoraux volas bildojn kaj sonojn? Do iru al la plej grava TTT-ejo pri Rihxardo Vagnero, sed atentu, ke temas pri anglalingva pagxaro: Richard Wagner Archive
Estis komence de Julio de 1998: En radio sendatis iu prezentado de Tristano kaj Izoldo kun Waltraud Meier kiel cxefrolulino, kaj mi volis surbendigi gxin. Sed komence de la elsendo oni informis la auxskultantaron, ke sxi havas kelkajn vocxajn problemojn sed tamen kantos la Izoldon. Bedauxrinde estis suficxe superflue anonci tion, cxar dum la unua akto cxiu estus sentinta tion. Malkontente, ecx iom malgxoje mi haltigis la kapton de la prezentado, sed malgraux la tre malbona kantado de la artistino mi auxdadis plu. Kaj meze de la dua akto la kantado kreskis pli forta, pli bela, pli klara, kaj takton post takton la mira vocxo kreskis plu. Tiam mi pripensis la faman finan kantadon trapasxantan la tutan en-operan universon: ``Mild und leise...'' --- ``Mild-mallauxte...''. Tiel subkonscie mi komencis la tradukon de la amomorto de Izoldo.
Post reveno de konferenco mi tenis en mia mano tiun tradukon. Kion mi faru kun gxi? Mi decidis publikigi gxin en la interreto, kaj tial mi anigxis en GeoCities. Sed post tio mi apenaux pensis plu pri gxi.
Kelkajn monatojn poste, post kiam mi sxangxis la mastrumsistemo de mia komputilo de DOS kun Vindozo 3.1 al Linukso, mi ree komencis interesigxi pri la TTT kaj ankaux pri mia Vagnerista pagxo. Krome mi trovis simplan solvon por la problemo de la transliteracioj (la Linuksan programon make; se vi interesigxas pri mia Makefile bv-u skribi al mi) kaj iom prilaboris la malnovajn dosierojn. Iom poste mi ecx ricevis la unuan gaston de tiu cxi TTT-ejo enskribantan la gastolibron!
Tio estas la gxisnuna historieto de tiu cxi pagxaro --- apenaux menciinda. Nun, kiam la problemo de la estigo de la diversaj versioj estas solvita, mi pretas enmeti plu da eroj. Ja sur papero jam ekzistas kelkaj ajxoj. Mi nur esperas, ke mi trovos suficxe da tempo por tio.
Supre mi demandadis multon de vi. Eble vi volas respondi? Aux vi trovas tiun cxi pagxaron unu el la plej malbonaj de la tuta TTT? Aux cxu vi volas komenti pri io? Cxu vi povas elcerbumi pli bonajn tradukojn? Aux cxu vi trovis multajn lingvajn eraracxojn? --- La gastolibro ja estas je via dispono, sed se vi volas skribi al mi persone, bv-u sendi viajn komentojn retposxte al la uzanto beckmesser cxe la servilo oocities.com. Post la kunigxo de Yahoo! kaj Geocities vi ankaux povas skribi al bekmesero cxe la servilo yahoo.com.
Cxu vi miras, kial mi ne enmetis la kutiman HTML-an mailto:-indikon? Nu, mi tre malamas spamon kaj volas ricevi posxton nur de vi, kara leganto, nek de iu fiacxulo ricevinta mian adreson nur de tro kolektema roboto...
Jes, vere ekzistas gastolibro, kvankam gxis Oktobro de 1999 nur tre malmultaj vizitantoj skribis siajn mesagxojn en gxin. Cxu ne ankaux vi volas lasi viajn postsignojn tie?
Skribu en mian gastolibron / Rigardu mian gastolibron
![]() |
La ttt-ejo membras en
Kultura rondo. [ Posta ] [ Antaua ] [ Hazarda ] [ Listigu ] [ Aldonu ] [ Redaktu ] | ![]() |
Tiu cxi pagxo laste estigitis la 29-an de Oktobro 1999.
Kopirajto (C) 1999 de Albert Reiner.
Cxiuj rajtoj restas
cxe la auxtoro.