LA MITO PRI TÁRREGA


Francisco Tárrega Preskaŭ ekde sia morto, Fransisko Tárrega iĝis simbolo inter siaj disciploj. Li ja estis bonega gitaristo kaj majstro, sed multaj akiroj por gitaro ne estis tute siaj, kaj liaj disciploj ĉiam pretis kredi, ke ĉio bona pri la gitaro estis merito de sia majstro. Kulpas pri tio, ĉefe, Emilio Pujol, kiu ne dubis atribui al sia majstro meritojn kiuj estis plene de li, la disciplo, mem.

Fransisko Tarego ne lasis metodon por lerni ludi sian instrumenton, kvankam li intencis fari tion, laŭ siaj disciploj. Li nur lasis kelkajn ekzercojn kaj studojn verkitajn de li. Li ankaŭ uzis aliajn studojn kies aŭtoro li ne estis. Liaj disciploj aŭ ne sciis, aŭ forgesis pri la vera aŭtoreco de tiuj studoj. Tiel, okazis, ke Usona gitaroreserĉisto Matanja Ofi' (Matanya Ophee) trovis, ke fama Studo pri temo de Fossa, kiun oni atribuis al Tarego, vere estas variaĵo verkita tute de franca gitaristo François de Fossa, ekzakte la dua variaĵo pri fama temo Folioj de Hispanio. Certe pro tiu mensogo ne kulpas Fransisko Tarego, sed liaj disciploj, kiuj atribuis ĝin al sia mastro parte pro ignoro, parte pro miro. Ankaŭ en tiama Hispanio oni ne sciis pri aliaj grandaj gitaristoj tiatempaj, nur pri tiuj hispanaj. Sed krome de tiu citita Fossa, ankaŭ sukcese koncertis gitaron tiame la menciita itala Giulio Regondi, polaj Marek Sokolowski kaj Stanislaw Szczepanowski (kiu verŝajne verkis la bedaŭrinde perditan tremolon nomitan Memoroj de Andaluzio, kiam li vizitis Hispanion en 1852 -la jaro de la naskiĝo de Tárrega- kune kun Franz Liszt kaj Gottchalk), sviza Leonardo Ŝultz (Schulz), itala Luiĝi Mozzani, rusa Nikolai Petroviĉ Makarov, kaj ĉea Johan' Kaspar Mertz.

Tamen, la muziko de Fransisko Tarego brilas per si mem. Ni aŭskultu ilin sub nova lumo, ne lumo de dio, sed lumo de bonega kaj bonula homo, verkisto kaj gitaristo.


Jam vizitoj de la kreado de la dokumento.
Vivo kaj muziko de Francisco Tarrega ~ Verkoj

Kreita de Jesuo de las Heras la vendredon, 08-an de oktobro de 1999 je la 22:53:45-a horo.