Kial la angla ne tau'gas por roli kiel unuaranga mondlingvo?

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Proksimume dekono de la monda log'antaro, c'irkau' 500 milionoj da homoj, scipovas la anglan je diversaj niveloj.

Koncerne disvastigecon, antau'as g'in la c'ina lingvo, parolata de pli ol miliardo da homoj; sed la s'tatoj, kies oficiala lingvo estas la angla, apartenas al la plej ric'aj – unuavice Usono, niatage la gvidanta mondpotenco el politika, armea kaj ekonomia vidpunkto. G'i posedas variajn rimedojn por progresigo de la angla lingvo per eldono de lernolibroj, malmultekostaj pos'libroj, kino- kaj televidfilmoj, stipendioj ktp.

De post la fino de la dua mondmilito, la statuso de la angla ec' firmig'is. Dise en la mondo g'i estas studata en la lernejoj kiel unuaranga fremdlingvo. En internaciaj institutoj kiel UNO, g'i rolas kiel la unua inter egaluloj, kaj simile en la Eu'ropa Unuig'o. Sed tiu statuso vekas plurajn demandosignojn; ni preterlasu aspektojn ligitajn kun reputacio, sentoj de malsupereco vekig'antaj c'e denaskaj parolantoj en aliaj ol la angla, kaj ni koncentrig'u en la malfacilaj'oj radikig'antaj en la konstruo de la angla.

Verdire, grandmezure prave la angla gramatiko {morfologio} povas esti rigardata relative facila, se komparata kun lingvoj posedantaj komplikan konjugacion, deklinaciojn, genrojn, ktp. Kontraste al tio, la sintakso tute ne distingig'as per facileco. Okulfrapa trajto estas la granda diferenco inter la skribita formo kaj la prononco – jen konsiderinda malhelpo por c'iu studanto; la faktoj estas vaste konataj, superfluas do ilin detaligi. La seneraran komprenon malfaciligas ankau' la fakto, ke la denaskaj angle-parolantoj emas “filtri” la vortojn tra la dentoj {britoj} au' ruladi ilin en la bus'o-kavo {usonanoj}.

Apartan c'apitron konsistigas la eltordema prononcmaniero de la vaste konataj internaciaj vortoj en la plimulto de la eu'ropdevenaj lingvoj: la nomo de la konata rabobesto {tigro} prononcig'as: “tajga”; kulturo = “kalc' a”; naturo = “nejc'a”; dinamito = “dajnemajt”; tio validas ankau' por personaj nomoj: kiu, krom anglalingvano, povus diveni, ke malantau' nomoj “Juklajd' au' “Siserou” kas'ig'as la bone konataj Eu'klides kaj Cicero? La oreloj s'okig'as pro la kakofonio…

Ni limigu nin per mencio de kelkaj strangaj'oj, kiujn alilingva lernanto alfrontas kaj pene prosperas al li “digesti” ec' post plurjara praktikado. Mi kontentig'u per kelkaj el sennombraj ekzemploj:

  1. Tre konsiderinda estas la kvanto de verboj egale transitivaj kaj netransitivaj. Change, dress, dry, end – signifas s'ang'i, vesti, sekigi, fini, sed ankau' s'ang'ig'i, sekig'i, finig'i. “Return” povas esti reveni kaj redoni. Ne g'uste modelo de akurateco…
  2. Sufice strange, ne estas distingebla “koni” disde “scii”; ambau' esprimig'as per “to know”. Nenia diferenco inter “malnova” kaj “maljuna” {old}.
  3. Preskau' nekredeble: ne ekzistas vorto ekvivalenta por “homo” {germane “Mensch”, france “homme”, ruse ”c'olovejk”, hispane “hombre”}. “MAN” ja signifas viron; la vortoj “human being” {homa estaj'o} kaj “person” ja havas iom alian sencon, ne tute samsignifan.
  4. “Teacher' {instruist/in/o} povas roli maskle kaj ine, sed klare distingig'as “actor” disde “actress”, kaj “murderer” – “murderess” {aktorino, murdist/in/o} C'u pli grave?
  5. Amaso da verboj posedas la saman formon en prezenco, preterito kaj participo {put, cut, broadcast…}; nur la kunteksto klarigas {se entute} la agotempon.
  6. Tute kontrau'e – stranga, harfenda akurateco: en c'iu “normala” lingvo oni diras: “mi vivas c'i tie de 10 jaroj”; anstatau' la simpla prezenca formo “viva” la angla uzas tute ekstravagance kompleksan formon: “I have been living”.
  7. Rigida nefleksebla vortordo en la frazo, lau' striktaj reguloj, c' efe pro manko de akuzativo. Ekzemple: la propozicioj “mi vidas vin” kaj “vin mi vidas” estas preskau' samsencaj; diferencigas ilin nur la emfazo; en la angla, inversigo tute ne eblas; ne “You I see”, sed multe pli komplike: “It is you whom I see”. Sciindas, ke la sama pronomo “you” {=vi} validas por nominativo kaj akuzativo.
  8. Sufic'e strange, en la angla ne ekzistas “malalta homo”, nur “mallonga homo” {short man}; tamen treege “gravas “ {tute senlogike} distingi inter ‘alta homo” {tall man} kaj “alta arbo' {high tree}…
  9. Apartan c'apitron meritas la h'aosa uzo de prepozicioj, kaj ofte ties malesto, kiam lau'logike g'i estus bezonata. Jen tipa ekzemplo pri apliko d e akuzativo {rekta objekto} c'e la verbo “to give” {doni} anstatau' dativo {kazo kun atribua senco}, kiun la pura logiko postulus, kaj kiu estas praktikata en aliaj lingvoj: c'iu persono studinta la latinon scias, ke la vorto “dativus” devenas de la verbo do-dare-dedi-datum (doni), kaj la tipa ekzemplo estas g'uste la verbo DONI [ion al iu]. En la angla, la stranga propozicio “The boy gave the girl the book”, signifanta “la knabo donis al la knabino la libron” sonas kvazau' ni dirus: “la knabo donis la knabino la libro”. Aliflanke, se “give me” signifas “donu al mi” – kiel ni devus esprimi “donu min” [c'u mi estas ies propraj'o?]
  10. Ekzemploj pri manko de prepozicioj, kiel miaj sentemaj oreloj perceptis, troveblas en jenaj vortkombinoj: “This way, please!” [Bonvolu en tiu c'i direkto [=tiudirekte]); lau' gusto de alilingvanoj – ankas c'i tie prepozicio ekvivalenta al “en” au' “lau'”. Jen alia: “Three times a day” {=tri fojojn tage; lau'vorte – kvazau' ni dirus; {tri fojoj tago}. Evidente mankas prepozicio “in”= en .
  11. Ege komplikita uz-maniero de la verboformoj post la kondic'montra subjunkcio “if' (se).
  12. Granda kvanto da homonimoj, t.e. vortoj, c'e kiuj la prononco samas, sed la ortografio kaj la senco diferencas, kaj fine amasego da vortoj kun la sama skribmaniero kaj prononco, sed diverssencaj inter si: letter {letero, litero}; article [artiklo, artikolo]; stick [glui, bastono]; stamp [stampilo, pos'tmarko]; general [generalo, g'enerala]; Pole[ (Polo, poluso]; experience [eksperimento, travivaj'o] kaj multegaj aliaj.
  13. Malsame al E-o, mankas direkto-montra signo; up {=supre, supren}; here, there (c'i tie – c'i tien; tie – tien}
Per c'io supre dirita mi volis demonstri la plej okulfrapajn mankojn de la angla lingvo. Mi artikolo ne pretendas esti sistema kaj science bazita verketo; mi plukis la ekzemplojn tute hazardmaniere, lau' legado kaj au‘do. Mia aliro dekomence estis kritika, do tendenca. Sen ajna dubo, la graveco de la angla lingvo ne estas pridisputebla; g'i ne necesigas pruvojn, i.a. dank' al senmortaj verkoj, kiuj skribig'is en g'i. Aliflanke – ankau' en aliaj lingvoj [franca, rusa, germana, hispana, itala k.a.] verkig'is eternvaloraj romanoj, poemoj, teatraj'oj; c'u tiu fakto donas al la parolantoj de la nomitaj ligvoj la rajton arogi por si statuson se unuaranga unuversala lingvo deviga por la tuta homaro? Au' – el alia elirpunkto: c'u la scipovo de la angla faciligas la aliron al aliaj fremdlingvoj? Al tiu c'i demando la respondo estas kategorie nea. Tiun c'i funkcion povas plenumi sukcese nur la Internacia Lingvo Esperanto, havanta klaran superecon kompare al la angla au ' iu ajn alia lingvo, por plenumi la rolon de tutmondampleksa komunika ili; per sia akurateco [se ne mencii aliajn gravajn eminentajn kvalitojn] g'i grandskale superas la plimulton de la naciaj lingvoj.

Moderna epoko vokas por moderna lingvo; tiun mision povos sukcese kaj senmanke plenumi nia ne'trala Lingvo Internacia.

Teddy Löwenkopf

Israelo