KIO ESTAS CIONISMO ?

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


La cionista movado renkontis ekde sia fondig'o fervorajn adeptojn kaj sub tenantojn unuflanke, kaj akre oponantojn c'e la alia ekstremo - c'e judoj kaj nejudoj egale. C'u g'i estas manifestig'o de iuspeca naciismo, ec' s'ovinismo au' rasismo, kiel unuj asertas, aw kontrawe - nacia liberiga movado de multe persekutita popolo, el humana vidpunkto plenrajte pravigita, jen resumo de diverg'aj elirpunktoj. La celo de tiu c'i skribaj'o ne estas ideologia analizado da la fenomeno cionismo, nek pesado de argumentoj por aw kontraw g'i. Tra imagita intervjuo okazunta dum la dua mondmilito, la verkinto de tiuj c'i linioj prezentas la motivojn de sia decido eltiri la konsekvencojn de sia cionista konvinkig'o por enmigro al Palestino, pli ol sep jarojn antaw la sendependig'o de Israelo. La scenejo - haveno c'e la Nigra Maro, sur la ferdeko de kaduka kaj "kontrawleg'a" s'ipo, en kies interno amasig'is okcent judaj enmigrantoj, portantan tutan sian havaj'on en malgranda dorsosako, kiun la awtoritatoj grandanime permesis al ili kunpreni. Jen la neeldiritaj adiawaj vortoj:

"Karaj ewropanoj, estis granda plezuro vivi inter vi dum preskaw dumiljara periodo, tamen nun alvenis la tempo disig'i por c'iam. Niaj prauloj elpelitaj de la romiaj konkerantoj, dissemig'is en la tuta terglobo, serc'ante al si ripozon kaj trankvilon. Per krea laborado, dank^al elstaraj talento, kapablo, diligento, ili c'eflanke de la gastigantaj popoloj kontribuis al la antawenigo de la ekonomio, kulturo, arto kaj scienco de la nova patrujo, en mezuro multoble superanta ilian nombran proporcion. Ili rapide adaptig'is al la fremda medio, ellernante g'iajn morojn kaj kutimojn, rezignante ofte pri sia nacia kaj religia identeco. La reago ne forrestis: anstataw dankesprimo kaj honorigo venis de via flanko malfavora diskriminacio, kalumnioj, pogromoj, awtodafeo. En la primitiva menso de la popolamasoj, sukceso vekis ne rekonon, admiron, sed envion, el kiu nur pas'eto kondukas al malamo. Kelkfoje iu klera reganto mos'tis grace regali nin per egalrajteco; post kutime mallonga transira periodo, la lawvica duko aw imperiestro restarigis la senrajtigajn leg'ojn. C'ar pekokaproj c'iam estis bezonataj, kaj tiun c'i rolon vi volonte altrudis al ni. Se ni restis fidelaj al niaj tradicioj, oni brulstampis nin kiel fremdajn elementojn, okulfrapajn per sia malsameco. Se ni asimilig'is - oni akuzis nin per kamuflig'o, cele al ruza enpenetro en la kristanan socion, por korupti g'in de interne...

Ni estis kulpigitaj jen per revoluciemaj tendencoj, celantaj subfosi la firme establitan sociordon, jen per kunlaboro kun la reakcia fewda reg'imo. Ni estis kondamnitaj foje kiel kapitalistoj kaj plutokratoj, foje kiel komunistoj, c'iukaze dang'eraj. Fondig'is politikaj partioj kun deklarita antisemita programo. La incita veneno estis abunde dissemita tra pamfletoj, j'urnaloj kaj libroj. La kristanaj eklezioj siavice ne postrestis en la s'veligado de la pasioj, kulpigante nin kiel mortigantojn de Dio. Kvazaw la kruelaj persekutoj kontraw "herezuloj" kiel Giordano Bruno, Jan Hus, Zwingli, Servet kaj la hugenotoj fontus el pura kristana amo. C'ar vi havis c'iam du mezurunuojn kaj kriteriojn: unu por la judoj, la alia por la cetera mondo.

Karaj ewropanoj, c'i tiu "ludo" nin jam forte tedas. Alvenis tempo meti finon al c'io c'i. Ne, ni ec' ne koleras kontraw vi. Vi nur plenumis la rolon komisiitan de la historio per nia "punado", kaj ni senvole rolis kiel subpremitoj, surtretitoj. Sed nun ni komencu ion tute novan. Ni disig'u en paco por la bono de nia ambaw. Vokas nin nia antikva lando, Palestino. vere, g'i estas neglektita, neevoluinta, duone dezerta, ne plu "lando en kiu fluas lakto kaj mielo". Ni revenas al g'i post paso de dekoj da generacio j, por rekonstrui kaj refekundigi g'in. Niaj pioniroj sekigos la miasmajn marc'ojn,igos la dezerton floranta, plugos kaj prisemos g'ian agron, plantos arbojn,konstuos s'oseojn, uzinojn kaj fabrikojn. Ni revivigas el g'ia s'ajna morto nian antikvan hebrean lingvon, en kiu la Biblio estis skribita. Se necesos, ni batalos ankaw por sendependigo de nia retrovita patrujo, uzurpata de fremduloj. Dum jarcentoj ni oferis niajn vivojn por fremdaj celoj; abunde kaj vane fluis nia sango kiel s'irmoleo sur la radoj de la plej diversaj "ismoj".

Alvenis tempo finfine agi por naj propraj celoj. Ni alte taksas viajn kulturajn valorojn, karaj ewropanoj, ni admiras viajn elstarajn eminentulojn. Sed ni flegu unuavice nian propran nacian kulturon. Nia nacio, kiu donacis al la mondo galerion de personoj kiel Spinoza, Marks, Zamenhof, Freud kaj Einstein, neniam devas honti pri siaj propraj kulturaj valoroj. En niaj lernejoj ni instruos ankaw pri granduloj kaj herooj kiel Frederiko la Granda, Napoleono, Ivan la Teruriga, kiuj ja apartenas al vi. Ni kontentig'u kun niaj samgentanoj, kiel Moseo, Reg'o David kaj la Makabeoj.

Karaj ewropanoj, ni disig'as de vi sen rankoro kaj amareco. Ni ja renkontig'os en la estonteco, sed c'i foje kiel samranguloj. Se vi vizitos en nia lando, ni bonvenigos vin. La saman akcepton ni esperas,se ni gastos c'e vi por vizito. Ni inters'ang'os niajn produktaj'ojn; ni vendos al vi orang'ojn, bananojn, aktilojn, kaj ac'eto s lignon,nafton, mas'inojn. Ni vivos dawre en bona ajbareco, ne interne, sed flanke de vi. Ni ree dankas vian du-miljar-longan gastigadon kaj adiawas vin. G'is revido en aliaj, pli agrablaj cirkonstancoj.

Jen la teksto de la neeldirita intervjuo, kies enhavo tute ne malaktualig'is ec' post paso de 57 jaroj. Mi trasentis, ke per miaj simplaj, ne elserc'itaj vortoj, sen pretendo de profundig'antaj analizoj, mi esprimis la kvintesencon de mia cionista kredo, pri kies pravo mi estas konvinkita ec' pli ol iam antawe.

[Teodoro] Teddy Löwenkopf