La Aŭtobiografio de Gandhi: La unua tago en Pretorio

10. La unua tago en Pretorio

Mi atendis, ke iu flanke de la advokato de Dada Abdullah venos akcepti min en la stacidomo en Pretorio. Mi sciis, ke neniu Baratano estus tie por akcepti min, ĉar mi aparte promesis, ke mi ne loĝos ĉe barata domo. Sed la advokato sendis neniun. Mi poste komprenis, ke ĉar mi alvenis dimanĉe estus neoportune sendi iun ajn. Mi estis perpleksita, kaj demandis al mi kien mi iru, ĉar mi timis, ke neniu hotelo akceptus min.

La stacidomo en Pretorio en 1893 estis tute malsame al la stacidomo en 1914. La lampoj brulis malhele. Malmultaj vojaĝantoj. Mi lasis ĉiujn foriri kaj pensis, ke kiam la biletisto estos libera, mi donos al li mian bileton kaj petos lin direkti min al iu malgranda hotelo aŭ simila loko; alikaze mi tranoktos en la stacidomo mem. Mi devas konfesi, ke mi hezitis demandi eĉ tion ĉi de li, ĉar mi timis, ke li insultos min.

Ĉiuj pasaĝeroj foriris de la stacidomo. Mi donis la bileton al la biletisto kaj ekfaris demandojn al li. Li respondis ĝentile, sed mi konstatis, ke li ne multe helpos min. Sed usona nigrulo, kiu staris apude, envenis en la konversacion.

'Mi vidas,' li diris, 'ke vi estas tute fremda al tiu ĉi loko, sen iu ajn amiko. Se vi venos kun mi, mi prenos vin al malgranda hotelo kies estro estas Usonano kiun mi tre bone konas. Mi kredas, ke li akceptos vin.'

Mi havis dubojn pri tiu ĉi propono, sed dankis lin kaj akceptis lian sugeston. Li prenis min al Familia Hotelo Johnston. Li privatparolis kun s-ro Johnston, kaj tiu sinjoro konsentis loĝigi min por la nokto, kondiĉe, ke mi vespermanĝu en mia ĉambro.

'Mi certigas al vi,' li diris, 'ke mi tute ne havas rasajn antaŭjuĝojn. Sed ĉiuj miaj klientoj estas Eŭropanoj, kaj se mi permesus vin manĝi en la restoracio, miaj gastoj eble ofendiĝus kaj eĉ forirus.'

'Dankon,' mi diris, 'ke vi permesas min tranokti eĉ unu nokton. Mi pli-malpli nun konatiĝis kun la situacio ĉi tie, kaj mi komprenas vian dilemon. Mi ne estos ofendita se oni prezentos mian vespermanĝon en mia ĉambro. Mi esperas fari aliajn aranĝojn morgaŭ.

Oni kondukis min al mia ĉambro, kie mi nun sidis pensante kaj atendante la vespermanĝon. Ne estis multaj gastoj en la hotelo, kaj mi supozis, ke baldaŭ venos la kelnero kun la vespermanĝo. Sed aperis s-ro Johnston. Li diris, 'Mi hontis pro tio, ke mi petis vin manĝi ĉi tie. Mi do parolis al la aliaj gastoj pri vi, kaj demandis al ili ĉu ĝenos ilin se vi vespermanĝus en la restoracio. Ili diris, ke ili havas nenian problemon pri tio, kaj ankaŭ, ke vi estas libere loĝadi ĉi tie tiom longe kiom vi volas. Bonvolu do veni al la restoracio, kaj loĝi ĉi tie laŭ via plaĉo.

Mi dankis lin denove, kaj iris al la restoracio kaj ĝuis bonan vespermanĝon.

Matene mi vizitis la advokaton s-ro A. W. Baker. Abdullah Sheth jam priskribis lin al mi, kaj do lia varma akcepto ne surprizis min. Tre amikece li faris afablajn demandojn. Mi klarigis ĉion pri mi. Li diris: 'Ni ne havas laboron advokatan ĉi tie por vi, ĉar ni jam dungis la plej bonan advokaton. La proceso jam daŭris longe kaj estas kompleksa, kaj mi do petos vian helpon nur por akiri la necesajn informojn. Kaj kompreneble vi igos la komunikadon kun la kliento multe pli facila por mi, ĉar mi ekde nun demandos ĉion kion mi bezonas de li tra vi. Tio ja estas avantaĝo. Mi ankoraŭ ne trovis ĉambrojn por vi. Mi pensis, ke mi eble faru tion post renkonti vin. La rasaj antaŭjuĝoj ĉi tie estas terure, kaj do ne facilas trovi loĝejon por tia kia vi. Sed mi konas malriĉulinon. Edzino de bakisto. Mi kredas, ke ŝi akceptos vin kaj tiel aldonos samtempe al ŝia enspezo. Venu, ni iru al ŝi.

Li do prenis min al ŝia domo. Li parolis private kun ŝi pri mi, kaj ŝi konsentis havi min kiel gaston kontraŭ 35 ŝilingoj ĉiusemajne.

S-ro Baker, krom esti advokato, ankaŭ estis forta neeklezia predikanto. Li ankoraŭ vivas, kaj nuntempe okupiĝas nur pri misiista laboro, forlasante la juran profesion. Li estas sufiĉe riĉa. Li ankoraŭ korespondas kun mi. En siaj leteroj li ĉiam traktas la saman temon. Li subtenas la bonecon de Kristanismo de diversaj vidpunktoj, kaj pretendas, ke tute neeblas trovi eternan pacon krom se oni akceptas Jesuon kiel la nuran filon de Dio kaj la Savanto de la homaro.

Jam dum nia unua interŝanĝo, s-ro Baker enketis pri mia religia starpunkto. Mi diris al li: 'Denaske mi estas Hinduo. Sed mi ankoraŭ ne scias multon pri la Hinduismo, kaj eĉ pli malmulte pri aliaj religioj. Fakte, mi ne scias kie mi estas, kaj kio estas kaj kio devas esti mia kredo. Mi planas zorgan studadon de mia propra religio, kaj kiom eble plej, ankaŭ de aliaj religioj.

S-ro Baker ĝojis aŭdi ĉion ĉi kaj diris: 'Mi estas unu el la direktoroj de la Ĝenerala Misio de Sud-Afriko. Mi konstruis preĝejon proprakoste, kaj regule predikas en ĝi. Mi liberiĝis de la rasa antaŭjuĝo. Mi havas kelkajn kunlaborantojn kaj ni renkontiĝas je la unua ĉiutage por kelke da minutoj kaj preĝas por la paco kaj la lumo. Mi estus feliĉa se vi venos tie kun ni. Mi enkondukos vin al miaj kunlaborantoj kiuj ĝojos renkonti vin, kaj ankaŭ al vi eble plaĉos ilia kunesto. Krome, mi donos al vi kelkajn religiajn librojn, sed la ĉefa libro de tiuj libroj kompreneble estas la Sankta Biblio, kiun mi aparte rekomendas al vi.'

Mi dankis s-ron Baker kaj konsentis ĉeesti la preĝadon je la unua kiom eble plej regule.

Mi do atendos vin ĉi tie morgaŭ je la unua, kaj ni iros kune por preĝi,' diris s-ro Baker, kaj ni adiaŭis unu la alian.

Mi havis malmulte da tempo por pensi pri ĉio ĉi.

Mi iris al s-ro Johnston, pagis la fakturon, kaj translokiĝis al la nova loĝejo, kie mi tagmanĝis. La estrino estis bona virino. Ŝi preparis vegeteranan manĝaĵon por mi. Ne estis longe antaŭ ol mi sentis min tute hejme kun la familio.

Poste mi iris renkonti la amikon de Dada Abdulla por kiu mi havis noton. De li mi lernis pli pri la malfacilaĵoj de Baratanoj en Sud-Afriko. Li insistis, ke mi loĝu ĉe li. Mi dankis lin, kaj diris al li, ke mi jam faris aliajn aranĝojn. Li petis al mi ne heziti demandi ion ajn kion mi bezonis.

Noktis. Mi revenis hejmen, vespermanĝis, iris al mia ĉambro, kaj kuŝis en profunda penso. Ne estis tuja laboro por mi. Mi jam informis Abdulla Sheth pri tio. Kion povas signifi la granda intereso de s-ro Baker en mi? Kion mi gajnos de liaj religiaj kunlaborantoj? Kiom profunde mi studu la Kristanismon? Kiel akiri legaĵojn pri la Hinduismo? Kaj kiel mi komprenu la Kristanismon kun ĝusta perspektivo sen scii mian propran religion? Mi povis veni al nur unu konkludo: mi studu senpartie ĉion kio venas al mi, kaj traktu la grupon de s-ro Baker kun la Dio kiel mia gvidanto; mi ne pensu pri akcepto de alia religio antaŭ ol plene kompreni la propran.

Tiel pensante mi ekdormis....


Antaŭen | Posten

Enhavoj | Hejmo