Kial la angla ne taŭgas por roli kiel unuaranga mondlingvo?

apostrofe | unikode
Reen al artikololisto


Proksimume dekono de la monda loĝantaro, ĉirkaŭ 500 milionoj da homoj, scipovas la anglan je diversaj niveloj.

Koncerne disvastigecon, antaŭas ĝin la ĉina lingvo, parolata de pli ol miliardo da homoj; sed la ŝtatoj, kies oficiala lingvo estas la angla, apartenas al la plej riĉaj unuavice Usono, niatage la gvidanta mondpotenco el politika, armea kaj ekonomia vidpunkto. Ĝi posedas variajn rimedojn por progresigo de la angla lingvo per eldono de lernolibroj, malmultekostaj poŝlibroj, kino- kaj televidfilmoj, stipendioj ktp.

De post la fino de la dua mondmilito, la statuso de la angla eĉ firmiĝis. Dise en la mondo ĝi estas studata en la lernejoj kiel unuaranga fremdlingvo. En internaciaj institutoj kiel UNO, ĝi rolas kiel la unua inter egaluloj, kaj simile en la Eŭropa Unuiĝo. Sed tiu statuso vekas plurajn demandosignojn; ni preterlasu aspektojn ligitajn kun reputacio, sentoj de malsupereco vekiĝantaj ĉe denaskaj parolantoj en aliaj ol la angla, kaj ni koncentriĝu en la malfacilaĵoj radikiĝantaj en la konstruo de la angla.

Verdire, grandmezure prave la angla gramatiko {morfologio} povas esti rigardata relative facila, se komparata kun lingvoj posedantaj komplikan konjugacion, deklinaciojn, genrojn, ktp. Kontraste al tio, la sintakso tute ne distingiĝas per facileco. Okulfrapa trajto estas la granda diferenco inter la skribita formo kaj la prononco jen konsiderinda malhelpo por ĉiu studanto; la faktoj estas vaste konataj, superfluas do ilin detaligi. La seneraran komprenon malfaciligas ankaŭ la fakto, ke la denaskaj angle-parolantoj emas filtri la vortojn tra la dentoj {britoj} aŭ ruladi ilin en la buŝo-kavo {usonanoj}.

Apartan ĉapitron konsistigas la eltordema prononcmaniero de la vaste konataj internaciaj vortoj en la plimulto de la eŭropdevenaj lingvoj: la nomo de la konata rabobesto {tigro} prononciĝas: tajga; kulturo = kalĉ a; naturo = nejĉa; dinamito = dajnemajt; tio validas ankaŭ por personaj nomoj: kiu, krom anglalingvano, povus diveni, ke malantaŭ nomoj Juklajd' aŭ Siserou kaŝiĝas la bone konataj Eŭklides kaj Cicero? La oreloj ŝokiĝas pro la kakofonio

Ni limigu nin per mencio de kelkaj strangaĵoj, kiujn alilingva lernanto alfrontas kaj pene prosperas al li digesti eĉ post plurjara praktikado. Mi kontentiĝu per kelkaj el sennombraj ekzemploj:

  1. Tre konsiderinda estas la kvanto de verboj egale transitivaj kaj netransitivaj. Change, dress, dry, end signifas ŝanĝi, vesti, sekigi, fini, sed ankaŭ ŝanĝiĝi, sekiĝi, finiĝi. Return povas esti reveni kaj redoni. Ne ĝuste modelo de akurateco
  2. Sufice strange, ne estas distingebla koni disde scii; ambaŭ esprimiĝas per to know. Nenia diferenco inter malnova kaj maljuna {old}.
  3. Preskaŭ nekredeble: ne ekzistas vorto ekvivalenta por homo {germane Mensch, france homme, ruse ĉolovejk, hispane hombre}. MAN ja signifas viron; la vortoj human being {homa estaĵo} kaj person ja havas iom alian sencon, ne tute samsignifan.
  4. Teacher' {instruist/in/o} povas roli maskle kaj ine, sed klare distingiĝas actor disde actress, kaj murderer murderess {aktorino, murdist/in/o} Ĉu pli grave?
  5. Amaso da verboj posedas la saman formon en prezenco, preterito kaj participo {put, cut, broadcast}; nur la kunteksto klarigas {se entute} la agotempon.
  6. Tute kontraŭe stranga, harfenda akurateco: en ĉiu normala lingvo oni diras: mi vivas ĉi tie de 10 jaroj; anstataŭ la simpla prezenca formo viva la angla uzas tute ekstravagance kompleksan formon: I have been living.
  7. Rigida nefleksebla vortordo en la frazo, laŭ striktaj reguloj, ĉ efe pro manko de akuzativo. Ekzemple: la propozicioj mi vidas vin kaj vin mi vidas estas preskaŭ samsencaj; diferencigas ilin nur la emfazo; en la angla, inversigo tute ne eblas; ne You I see, sed multe pli komplike: It is you whom I see. Sciindas, ke la sama pronomo you {=vi} validas por nominativo kaj akuzativo.
  8. Sufiĉe strange, en la angla ne ekzistas malalta homo, nur mallonga homo {short man}; tamen treege gravas {tute senlogike} distingi inter alta homo {tall man} kaj alta arbo' {high tree}
  9. Apartan ĉapitron meritas la ĥaosa uzo de prepozicioj, kaj ofte ties malesto, kiam laŭlogike ĝi estus bezonata. Jen tipa ekzemplo pri apliko d e akuzativo {rekta objekto} ĉe la verbo to give {doni} anstataŭ dativo {kazo kun atribua senco}, kiun la pura logiko postulus, kaj kiu estas praktikata en aliaj lingvoj: ĉiu persono studinta la latinon scias, ke la vorto dativus devenas de la verbo do-dare-dedi-datum (doni), kaj la tipa ekzemplo estas ĝuste la verbo DONI [ion al iu]. En la angla, la stranga propozicio The boy gave the girl the book, signifanta la knabo donis al la knabino la libron sonas kvazaŭ ni dirus: la knabo donis la knabino la libro. Aliflanke, se give me signifas donu al mi kiel ni devus esprimi donu min [ĉu mi estas ies propraĵo?]
  10. Ekzemploj pri manko de prepozicioj, kiel miaj sentemaj oreloj perceptis, troveblas en jenaj vortkombinoj: This way, please! [Bonvolu en tiu ĉi direkto [=tiudirekte]); laŭ gusto de alilingvanoj ankas ĉi tie prepozicio ekvivalenta al en aŭ laŭ. Jen alia: Three times a day {=tri fojojn tage; laŭvorte kvazaŭ ni dirus; {tri fojoj tago}. Evidente mankas prepozicio in= en .
  11. Ege komplikita uz-maniero de la verboformoj post la kondiĉmontra subjunkcio if' (se).
  12. Granda kvanto da homonimoj, t.e. vortoj, ĉe kiuj la prononco samas, sed la ortografio kaj la senco diferencas, kaj fine amasego da vortoj kun la sama skribmaniero kaj prononco, sed diverssencaj inter si: letter {letero, litero}; article [artiklo, artikolo]; stick [glui, bastono]; stamp [stampilo, poŝtmarko]; general [generalo, ĝenerala]; Pole[ (Polo, poluso]; experience [eksperimento, travivaĵo] kaj multegaj aliaj.
  13. Malsame al E-o, mankas direkto-montra signo; up {=supre, supren}; here, there (ĉi tie ĉi tien; tie tien}
Per ĉio supre dirita mi volis demonstri la plej okulfrapajn mankojn de la angla lingvo. Mi artikolo ne pretendas esti sistema kaj science bazita verketo; mi plukis la ekzemplojn tute hazardmaniere, laŭ legado kaj audo. Mia aliro dekomence estis kritika, do tendenca. Sen ajna dubo, la graveco de la angla lingvo ne estas pridisputebla; ĝi ne necesigas pruvojn, i.a. dank' al senmortaj verkoj, kiuj skribiĝis en ĝi. Aliflanke ankaŭ en aliaj lingvoj [franca, rusa, germana, hispana, itala k.a.] verkiĝis eternvaloraj romanoj, poemoj, teatraĵoj; ĉu tiu fakto donas al la parolantoj de la nomitaj ligvoj la rajton arogi por si statuson se unuaranga unuversala lingvo deviga por la tuta homaro? Aŭ el alia elirpunkto: ĉu la scipovo de la angla faciligas la aliron al aliaj fremdlingvoj? Al tiu ĉi demando la respondo estas kategorie nea. Tiun ĉi funkcion povas plenumi sukcese nur la Internacia Lingvo Esperanto, havanta klaran superecon kompare al la angla au ' iu ajn alia lingvo, por plenumi la rolon de tutmondampleksa komunika ili; per sia akurateco [se ne mencii aliajn gravajn eminentajn kvalitojn] ĝi grandskale superas la plimulton de la naciaj lingvoj.

Moderna epoko vokas por moderna lingvo; tiun mision povos sukcese kaj senmanke plenumi nia ne'trala Lingvo Internacia.

Teddy Löwenkopf

Israelo