|
Kiel disvastigi ĝin en Goianjo?
|
Tiu demando estas
la plej malfacila.
Mi esperas ke iu respondu pli bone tiun demandon. Sed miaopinie, oni
devas disvastigi esperanton montrante ke ili povos gajni ion ajn. Ĉar
nia 'kulturo' estas de gajni superaĵojn. Tamem, mi memoras vin (la
disvastiganton) ke la personoj estas malsamaj, do pro tio, ĉiam
malsamaj estos niaj manieroj kaj rimedoj por informi kio estas la lingvo.
Unue provu koni kion la 'esperOntisto' ŝatas. Ekzemple, vojaĝoj,
lingvoj, kulturoj, kaj tiel plu. Memoru ke vi ne bezonas paroli unutage
ĉion pri Esperanto.
Certe, estas kelkaj favoraj publiko-celoj. La junuloj estas pli
scivolemaj, estas pli animaj. Sed tio ĉi ne tute signifas ke oni ne
disvastigos al la 'maljunuloj'.
Resume, la afero estas nature instigi la homojn. Kiel?
Bone, per la
plej diversaj manieroj. Provu legi esperantajn librojn ĉe scivolemaj
(inteligentaj)
personoj. Provu paroli esperante kun iu en restoracioj kaj amas-ejoj.
Rakontu vian interesan historion pri via esperantisteco. Diru ke vi
parolas kun la tuta mondo per ĝi. Informu ke ĝi helpas la lernadon de
aliaj lingvoj. Aŭ, kial ne diri la kialon, la motivon de via persisteco
por Esperanto aŭ kial vi parolas ĝin?
Iam kelkfoje vi pensos forlasi tiun maldankeman
disvastigadon, ĉar vi ne tuj vidos siajn fruktojn. Kaj tio okazos! Do
estu preparata al tiuj sekaj periodoj. Persistu! Bonan sorton! |
|
|