Ich hab die Nacht geträumet
Mi nokte peze sonĝis:
jen sube en mia ĝarden'
elkreskis verda arbedo;
ĝi estis rosmaren'.
Tombejo la ĝardeno
kaj tomb' la floro-bed';
defalis kron' kaj floroj
de verda ĉi arbed'.
La florojn mi kolektis
en mia ora kruĉ'.
El mia man' ĝi glitis,
rompiĝis - krako! muĝ'!
Mi vidis perlojn flui
kaj gutojn de ruĝa roz'.
Plej kara, ĉu la morton
signifas la sonĝ-moroz'?
Melodio: 18a jarcento
Vortoj: August Zarnach 1820
El la Germana trad. ABh 1986
Dek-kvara Paĝo — Enhavlisto — Dek-sesa Paĝo