Der Mensch kann manche Sachen
Kapablas hom' izola
tre multon fari, sola:
kantadi, laŭte ridi,
eksalti aŭ eksidi.
Sed restas ĉi praktiko
sen vera kontentigo.
Tuj ĉio pli amuzas,
se ni ĝin kune uzas.
Oli, oli, ola,
ni komune agas, ha!
Jes, kvazaŭ unu peco,
neniam en soleco.
Oli, oli ola,
ni kuniras trans kaj tra.
Se kune ni aktivas,
l'afer' prosperas ja!
Por certaj aktivadoj
necesas kamaradoj:
por iun akompani,
por klaĉi aŭ ĉikani;
kun-kanti bone sonas,
se du la voĉon donas.
Por ama rendevuo
bezona estas duo.
Oli, oli, ola ..
Necesas ofte multaj
tre saĝaj kaj tre stultaj.
Por fest' kaj por futbalo
pli taŭgas la pluralo.
Por esti tre efika,
demonstraci' publika
bezonas hom-amasojn,
ekscitojn kaj ekstazojn.
Oli, oli, ola ..
En plej esencaj kazoj
necesas la amasoj:
La Tero ne eksplodu!
Ni amikecojn nodu!
For-metu kverel-sentojn
almenaŭ kelk momentojn.
Post paso de l' minaco
disputu ni, dum paco.
Oli, oli, ola ..
Ni timon ne allasu,
angoron ni forĉasu.
Ni eble kune kantu,
barelon trinke frandu.
Pro ĝojo ni tumultu,
aŭ kune eĉ singultu.
La hom' bezonas varmon,
do tre homecan svarmon.
Oli, oli, ola,
ni komune agas, ha!
Jes, kvazaŭ unu peco,
neniam en soleco.
Oli, oli ola,
ni kuniras trans kaj tra.
Se kune ni aktivas,
l'afer' prosperas ja!
Melodio: Itala sindikata kanto "La Lega"
Vortoj: Dieter Süverkrüp.
El la Germana trad. ABh 1986
Dudek-kvara Paĝo — Enhavlisto — Dudek-sesa Paĝo