Weihnachten
Stratoj, placo - forlasitaj;
el la domoj - milda lum'.
Mi trairas kun medito;
ĉio nun en fest-kostum'!
La fenestrojn pie garnis
la patrinoj per ludil'.
En feliĉ' senbrua, mire
gapas infanetoj mil,
Kaj mi vagas el la muroj
ĝis libera horizont'.
Bril' sublima, sankta tremo!
vastas la silenta mond',
Alte, steloj faras rondojn.
El soleca neĝa fon'
sorĉe ŝvebas kvazaŭ kanto.
Ho gracplena vi sezon'!
Muziko: Hermann Kirchner
Vortoj: Joseph von Eichendorff
El la Germana trad. ABh 1979
Tridek-kvina Paĝo — Enhavlisto — Tridek-sepa Paĝo