PALMA DIMANĈO |
Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor'
Originalo : Gloria, laus et honor
Angla pont-versio : All glory, laud and honourVerkis (latine) : TEODULFO de Orleano
Angligis : John Mason NEALE
Esperantigis : Clarence BICKNELLFonto : AK 58 = Ad 308
Al vi, Sinjoro, estu honoro, laŭdo, glor',
al kiu dolĉe kantis la infanara ĥor'.
“Ho filo de Davido! Ho Izraela reĝ'!
Mesio profetita en Dia sankta leĝ'!”
Vin laŭdas anĝelaro en la ĉiela mond';
Kaj sur la tero homoj kantadas je respond'.
Hebreoj palmobranĉojn portadis antaŭ vi;
kaj preĝojn, himnojn, laŭdojn prezentas ankaŭ ni.
Kantadis ili antaŭ la kruco-agoni';
kaj nun al vi tronanta jen nia melodi'.
La laŭdo de infanoj ĝojigis vin, Sinjor';
ho, nian kanton ankaŭ akceptu kun favor'.
Melodio: VALET WILL ICH DIR GEBEN
Melchior TESCHNER, 1615
MIDI AK*
Tio ĉi estas la tristrofa, senrefrena versio (kiel en AK); ekzistas ankaŭ kvinstrofa, kunrefrena versio (kiel en HE). Ankaŭ la melodio ekzistas en du iom malsimilaj variantoj. La melodian konturon ĉi-tiean mi nomas "Valet Will Ich Dir Geben"; la alian (ĉe la kvinstrofa variaĵo) mi nomas "St. Theodulph". Legu miajn alineojn pri tiu temo.La tristrofa variaĵo estas plej taŭga por unisona aŭ kvarvoĉa kantado fare de la tuta ĉeestantaro.