John Mason NEALE
[ ĝon' mejsn nijl' ]
1818 — 1866
Filo de anglikana pastro, li ordiniĝis en 1842 sed devis ĉesi la pastradon pro malsanemo. Tial li havis multan tempon por intelektaj kaj verkaj taskoj, kaj li utiligis tion por la verkado kaj tradukado de himnoj kaj en polemikado pri ekleziaj temoj. Li estis klerulo pri la ortodoksiaj eklezioj, kaj tradukis multajn grekajn himnojn en la anglan.
Angligis (ellatine) :
- All glory, laud and honour (Gloria laus et honor) : Al Vi, Sinjoro, estu | Al Vi, Sinjoro, estu
- Good Christian men, rejoice (In dulci jubilo), malmakaroniigo de la fonto de In dulĉi jubilo' | In dulci jubilo
- Jerusalem the golden, with milk and honey blest (Urbs Syon aurea) : Jerusalem' benita per lakto kaj miel'
- O come, O come, Emmanuel (Veni veni Emmanuel) : Ho venu Vi, Emanuel'
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto