Flugu, kor, per ĝoj-flugiloj
Fröhlich soll mein Herze springen
Verkis (germane) : Paul GERHARDT (ĉ. 1653-56)
Esperantigis : Hans Amund ROSBACH
Fonto : AK 38
Flugu, kor, per ĝoj-flugiloj!
- Super ter / en l aer
Kantas anĝel-miloj.
Venu, aŭdu, per la kanto
- Vokas Di / nun al vi:
Venis la Savanto!
En kristnaska nokta horo
- Venis el / la ĉiel
Tiu la trezoro.
Por nin savi el la morto
- Kaj mizer / al la ter
Venis Dia Vorto.
Ĉu nin Dio do malamas?
- Tute ne, / vidu, ke
Lia amo flamas.
Li ja venas nun por porti
- Kiel hom / ĉion krom
Propra pek, kaj morti.
En la trogo nun Li kuŝas,
- Vokas al / sia stal
Nin kaj korojn tuŝas.
Karaj fratoj, peko via
- Kaj la pun / kuŝas kun
Mi en trogo mia.
Are, ope nun rapidu
- Ĉiu hom / al la dom,
La Savanton vidu!
Vi ne timu; Lia stelo
- Vojon al / Lia stal
Montras de l ĉielo.
Kiu en mallumo iras:
- Jen la voj / al la ĝoj,
Kiu vin ektiras
Al la lumo de l Sinjoro.
- En la flam / de la am
Ĉesos ĉiu ploro.
Nun la kanton pri l Sinjoro
- Aŭdu vi. / Laŭd al Di
Eĥu en adoro.
Eĥu ĉiam tiu kanto
- De l anĝel / sur ĉiel:
Venis la Savanto!
Alia Versio:
Ĝojo ravas mian koron
(elangligita de L. I. Gentle)
Melodio 1 : FRÖHLICH SOLL
Komponis : Johann CRÜGER (1598-1662)
Kaj la teksto kaj la melodio unue aperis
Kiel ĥoralo en Praxis Pietatis Melica
MIDI AK*
Alternativaj melodioj:
- 2a WARUM SOLLT ICH
- Komponis : Johann Georg EBELING, 1666
MIDI HPS*
- 2b EBELING (nomata ankaŭ BONN)
- Iom diferenca aranĝo de WARUM SOLLT ICH
MIDI TCH
- 3 NATIVITY NEW
- Komponis : Frederick Charles MAKER, 1881
MIDI TCH
- 4 STELLA (PARKER)
- Komponis : Horatio W. PARKER (1863-1919)
MIDI TCH
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto