KRISTNASKO |
Ĝojo ravas mian koron
Fröhlich soll mein Herze springen
(All my heart this night rejoices)Alia Versio : Flugu, kor', per ĝoj-flugiloj (elgermanigita de H. A. Rosbach)
Verkis (germane) : Paul GERHARDT (ĉ. 1653-56)
Angligis : Catherine WINKWORTH, 1858
(en Lyra Germanica, 2a serio)
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLEFonto : EH 37
Ĝojo ravas mian koron
Aŭdas mi,
ĉie ĉi,
Dolĉan anĝel-ĥoron;
"Krist' naskiĝis!" kantas ĥoro
Tra l' aer',
al la ter',
"Kristo la Sinjoro!"
Aŭdu! voĉo en sincero
Jen al ni
diras ĝi,
"Fuĝu de danĝero;
Fratoj, venu en liberon,
Ĉar al vi
donas mi
Vivon kaj esperon."
Venu, ni rapide iru
Por ke ni
antaŭ li
Surgenue miru;
Ame li al ni sopiras,
Jen la stel',
Dia hel',
Nin al li ĝi tiras.
Vin, Sinjoro, mi obeos,
Ĝis la fin'
amos vin,
Do, mi ne pereos;
Restos mi en domo via,
En la ĝoj',
sen aloj',
De eterno Dia.
Melodio
1a : EBELING
Komponis : Johann Georg EBELING, 1666
MIDI TCH