KRISTNASKO |
Tradicia Germana Karolo
(ekzistas diversaj fruaj germanaj kaj latinaj tekstoj)
Esperantigis : ROS' Haruo, 1998
parte surbaze de anglaj versioj de
T. BAKER (1a kaj 2a str.) kaj H. K. SPAETH (3a str.)Fonto : RH
Jen ĉiamviva Rozo laŭ vorto de profet'
El la Jiŝaja ŝoso ekkreskis kun impet'.
Ĝi venis, hela Flor', en frida tempo vintra
Je noktomeza hor'.Jesaja ĝin anoncis, la menciita Flor';
Maria ĝin responsis el patrin-ama kor'.
Ŝi naskis Rozon por klarigi Dian amon
Je noktomeza hor'.Ĉi tiu milda Floro per sia dolĉ-arom'
Heligas per Digloro la vojon de la hom'.
Ja homo, tamen Di', ĝi ŝarĝojn malpezigas
Kaj homojn savas ĝi.
- Aliaj tradukoj :
- Rozbranĉo forĝermadis de Felix Ney
- Jen ĉiamviva Rozo de Ros' Haruo
Melodio : ES IST EIN' ROS'
Anonima Germana Karolo, 16a jc.
Fame aranĝita de Michael PRAETORIUS, 1609
MIDI TCH
Aliaj prezentoj:
MIDI © 1995 by Curtis Clark | MIDI © 1994 Martha DeckerUnua strofo en la Japana (latinlitere)
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto