|
MEDITO
|
Mi amas Vin, Sinjoro
Verkis ( Esperante) : Albrecht KRONENBERGER, 1989
Fonto : Ad 627
-
Mi amas Vin, Sinjoro,
Vin revas mia koro.
Vin tage mi deziras,
Vin nokte mi sopiras.
-
Ho mia Dio, venu,
animon mian benu,
por ke mi Vin honoru
kaj Vin eterne gloru.
-
Komenco, celo, vojo,
krom vi ne estas ĝojo.
Ĉi tie sur la tero
Vi sola la espero.
Melodio : MI AMAS VIN
Komponis : Albrecht KRONENBERGER, 1989
"laŭ motivo de Wolfgang Amadeus Mozart"
MIDI Ad*
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto