TTT-Himnaro Cigneta (al la titolpagxo)

KRUCO
KRUCUMO

Pensante pri la kruc-mister'

When I Survey the Wondrous Cross

Alia Traduko : La krucon rigardante

Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston : Filipianoj 3.8

Verkis (angle) : Isaac WATTS, 1707
Esperantigis : Leonard Ivor GENTLE

Fonto : EH 44

  1. Pensante pri la kruc-mister',
         Redempto per la Princo de glor',
    Mi hontas antaŭ mia fier'
         Kaj ĉia gajno velkas for.
  2. Nun estu mia viv-ordon'
         Fieri pro la Krist-ofer';
    Vantaĵojn ĉiajn je dispon'
         Forlasas mi por pek-liber'.
  3. De kapo, mano, kaj pied'
         Jen sango ĉe la kruco-tron';
    Ĉu iam estis tia am-pled'
         La Princ' de gloro kun dorno-kron'?
  4. Se tutan regnon havus mi
         Ĝi estus eĉ malriĉa ofer';
    Pro amo Dia sur Kalvari'
         Mi vivos nun por Dio sur ter'.

Melodio : ROCKINGHAM
Anonima Melodio; aranĝis : Edward MILLER, 1790
MIDI TCH

Rockingham estas la plej kutima melodio en Britujo; Hamburg estas plej ofta en Usono

     Alternativaj melodioj :
HAMBURG
Komponis : Lowell MASON, 1824 (surbaze de gregoria ĉant-melodio)
     MIDI TCH
O WALY WALY
Tradicia Brita Melodio
     MIDI HSJ*
DEEP HARMONY
Komponis : Handel PARKER
     MIDI TCH

TTT-Himnaro Cigneta
estas filia TTTejo de
Eldonejo Cigneto