ARABY
de James Joyce
[el Dublinanoj]

La strato Norda Richmond, estanta blinda, estis kvieta strato krom je la horo kiam la Lernejo de la Kristanaj Monah'oj (Christian Brothers' School) liberigis la knabojn. Nelog'ata domo kiu enhavis du etag'ojn staris c'e la blinda fino, apartigita de siaj najbaroj en kvadrata grundo. La aliaj domoj en la strato, konsciaj pri la decaj vivoj en si, rigardadis unu al la aliaj per brunaj, neperturbeblaj vizag'oj.

La antau'a log'anto de nia domo, sacerdoto, mortis en la malantau'a salono. Aero, moska pro longtempa enfermiteco, pendig'is en c'iuj c'ambroj, kaj la mals'par-c'ambro malantau' la kuirejo estis pris'utita per maljunaj senutilaj paperoj. Inter c'i tiuj mi trovis malmultajn paperkovritajn librojn, la pag'oj de kiuj estis buklaj kaj malseketaj: <The Abbot, (La Aboto,) de Walter Scott>, <The Devout Communicant, (La Pia Komuniig'anto,) kaj <The Memoirs of Vidocq. (La Memoraj'o de Vidocq.)> Mi pleje s'atis tiun lastan c'ar g'iaj folioj flavis. La sovag'a g'ardeno malantau' la domo enhavis centran pomarbon kaj kelkajn senorde disajn arbedojn, sub unu el kiuj mi trovis la rustan bicikletan pumpilon de la mortinta log'anto. Li estis tre sindonema sacerdoto; en sia testamento li jam dotis tutan sian monon al institucioj kaj la meblaron de sia domo al la fratino.
Kiam la mallongaj tagoj de vintro alvenis, krepusko falis antau' ol ni jam mang'is la vespermang'ojn. Kiam ni kunvenis en la strato la domoj sombrig'is. La spaco de la c'ielo supre havis la koloron de c'iamvaria violo kaj al tio la lumigiloj de la strato levis siajn feblajn lanternojn. Nin pikis la malvarma aero kaj ni ludis g'is niaj korpoj lumetis. Niaj krioj eh'adis en la silenta strato. La kariero de nia ludo veturigis nin tra la mallumaj, kotaj vojetoj malantau' la domoj, kie ni trairis la praan krucpafadon de la sovag'aj triboj de la dometoj, al la postaj pordoj de la mallumaj gutantaj g'ardenoj kie odoroj levig'is el la cindraj kavetoj, al la mallumaj odoraj stabloj kie koc'ero glatigis kaj kombis la c'evalon au' skuis muzikon el la bukita jungilaro. Kiam ni revenis straton, lumo de la kuireja fenestro jam plenigis la areojn. Se mia onklo vidig'is c'irkau'irante la angulon, ni kas'is nin en la ombro g'is ni vidis lin sekure endomig'inta. Au' se la fratino de Mangan elvenis sur la pordan sojlon por alvoki la fraton veni enen por ties teo, de nia ombrejo ni spektis s'in pririgardi la straton de supre g'is malsupre. Ni atendis scii c'u s'i restos kaj se s'i restis, ni forlasis nian ombrejon kaj rezignacie  mars'is g'is la s'tupoj de Mangan. S'i atendadis nin, kun sia figuro difinita de la lumo tra la duonmalfermita pordo. S'ia frato c'iam incitetis s'in antau' ol li obeis, kaj rigardinte s'in mi staris apud la apogiloj. S'ia robo svingig'is kiam s'i movis sian korpon, kaj la mola s'nuro de s'ia hararo ekskuig'adis flank-al-flanke.
Matene mi kas'is min sur la planko en la antau'a salono rigardante s'ian pordon. La rulkurteno tiritis malsupren g'is proksimume unu colo de la sojlo tiel ke oni ne povis min vidi. Kiam s'i eliris sur la pordan sojlon mia koro eksaltis. Mi alkuris la koridoron, ekprenis miajn librojn kaj s'in sekvis. Mi tenis s'ian brunan figuron c'iam videbla kaj, kiam ni alvenis proksime al la punkto kie niaj vojoj apartig'is, mi rapidigis mian pas'adon kaj s'in pasis. Tio okazis matenon post mateno. Mi neniam alparolis s'in, krom per kelkaj surfacaj vortoj, sed tamen s'ia nomo estis kiel alvoko al tuta mia fola sango.

La imago de s'i akompanis min ec' en lokoj la plej malagrablaj por amindumo. Sabaton vespere kiam mia onklino iris ac'etumi, mi devis iri porti iujn el la pakoj. Ni mars'is tra la kurbantaj stratoj interpus'ate de ebriaj viroj kaj marc'andantaj virinoj, inter la malbenoj de laboristoj, la stridaj litanioj de vendejo-knaboj kiuj staradis garde apud la bareloj kiuj enhavis porkovangojn, la naza c'antado de stratkantistoj kiuj kantis <come-all-you,"ciuj-venu-on">, (canto kiel mar-canto au' kunvenu-kaj-au'slkultu…) pri O'Donovan Rossa**, au' balado pri la afliktoj en la patrujo. Tiuj bruoj arig'is en unu sensaj'on pri vivo por mi: mi imagis, ke mi portadas mian kalikon sekure tra svarmo da malamikoj. S'ia nomo eksaltis al miaj lipoj fojfoje en strangaj preg'oj kaj lau'doj kiujn mi mem ne komprenis. Miaj okuloj ofte plenis je larmoj (mi ne povis diri kial) kaj foje inundo el mia koro s'ajnis vers'ig'i elen en mian sinon. Mi malmulte pensis pri la estonteco. Mi ne sciis c'u mi iam alparolus s'in a'u ne, au', se mi alparolis s'in, kiel mi povus diri al s'i pri mia konfuzita adoro. Sed mia korpo estis kiel harpo kaj s'iaj vortoj kaj gestoj estis kiel fingroj kurantaj sur la dratoj.

Unu vesperon mi iris en la postan salonon en kiu la sacerdoto mortis. Estis malluma pluva vespero kaj estis nenia sono en la domo. Tra unu el la rompitaj vitroj mi au'dis la pluvon incidi sur la teron, la subtilajn senc'esajn pinglojn el akvo ludadi en la akvozaj bedoj. Iu fora lumigilo au' lumita fenestro glimis malsupre de mi. Mi dankemis, ke tiel malmulte mi povas vidi. C'iuj miaj sensoj s'ajnis deziri sin vuali kaj, sentante ke mi estas forglitonta disde tiuj, mi premis la polmojn de miaj manoj g'is ili tremis, multfoje murmurante: "O amo! O amo!".
Finfine, s'i parolis al mi. Kiam s'i adresis la unuajn vortojn al mi, mi estis tiel konfuzita, ke mi ne sciis kion respondi. S'i demandis min, c'u mi iros al Araby. Mi forgesis, c'u mi respondis jese au' nee. Tio estus grandioza bazaro; s'i diris, ke s'i amus iri.

--Kaj kial vi ne povos? Mi demandis.
Pag'o 2