![]() |
pag'o 2 Dum s'i parolis s'i girigis arg'entan braceleton ronde kaj ronde c'irkau' la pojno. S'i ne povos iri, s'e diris, c'ar okazos retretkunig'o dum tiu semajno c'e s'ia monah'inejo. S'ia frato kaj du aliaj knaboj batalis por siaj c'apoj, kaj mi solis c'e la apogreloj. S'i tenis unu el la pikiloj, inklinante sian kapon al mi. La lumo de la lumigilo kontrau' nia pordo kaptis la blankan kurbon de s'ia kolo, lumigis la hararon kiu tie kus'is kaj, falante, lumigis s'ian manon sur la apogrelo. G'i falis trans unu flanko de s'ia robo kaj kaptis la blankan borderon de subjupo, apenau' videblan dum s'i staris trankvile. --Estas bone por vi, s'i diris. --Se mi iros, mi diris, mi alportos al vi ion. Kiom sennombraj malsag'aj'oj rubigis miajn vekajn kaj dormajn pensojn post tiu vespero! Mi esperis ekstermi la tedajn intervenajn tagojn. Mi ribelis kontrau' la laboro de lernejo. Nokte en mia dormc'ambro kaj tage en la klasc'ambro imago pri s'i venis inter min kaj la pag'on kiun mi klopodis legi. La silaboj de la vorto <Araby>* vokig'is al mi tra la silento en kiu mia animo luksis kaj sorcis orientan c'armon sur min. Mi petis permeson iri al la bazaro sabaton nokte. Mia onklino surprizig'is, kaj esperis, ke tio ne estas ia framasona afero. Mi respondis al malmultaj demandoj en la klaso. Mi spektis la vizag'on de mia majstro transiri de afablemo al severeco; li esperis, ke mi ne komencas maldiligenti. Mi ne povis kunvoki miajn vagadajn pensojn. Mi apenau' havis ajnan paciencon por la serioza laboro de la vivo kiu, c'ar g'i staris inter mi kaj mia deziro, s'ajnis al mi kiel infanludo, malbela monotona infanludo. Sabaton matene mi memorigis mian onklon, ke mi deziras iri al la bazaro en la vespero. Li serc'baraktis c'e la koridora tablo, serc'ante la c'apel-brosilon, kaj respondis al mi abrupte. --Jes, knabo, mi scias. C'ar li estis en la koridoro mi ne povis eniri en la antau'an salonon kaj kus'i c'e la fenestro. Mi foriris la domon en malbona humoro kaj mars'is malrapide cele al la lernejo. La aero estis senkompate kruda kaj mia koro jam feblig'is al mi. Kiam mi revenis hejmen por c'efmang'o mia onklo ankorau' ne estis hejme. Tamen estis frue. Mi sidis rigardante horlog'on dum iom da tempo kaj, kiam g'ia tiktakado komencis g'eni min, mi eliris el la c'ambro. Mi grimpis sur la s'tuparo kaj gajnis la supran parton de la domo. La altaj, malvarmaj, malplenaj, malgajaj c'ambroj liberigis min kaj mi iris de c'ambro al c'ambro kantadante.Tra la antau'a fenestro mi vidis miajn kamaradojn ludantaj malsupre en la strato. Iliaj krioj atingis min malfortig'ataj kaj malklaraj kaj, inklininte mia frunton kontrau' la malvarman vitron, mi rigardis transen al la malluma domo en kiu s'i log'is. Eble mi staris tie por unu horo, vidante nenion krom la brun-vestitan figuron montritan de mia imagado, diskrete de la lamplumo tus'itan j'e la kurbita kolo, j'e la mano sur la apogreloj kaj j'e la bordero sub la robo. Kiam mi denove revenis malsupren mi trovis Sinjorinon Mercer sidanta c'e la fajro. S'i estis maljuna, babilema virino, vidvino de lombardisto, kiu kolektis uzitajn pos'tmarkojn por ia pia celo. Mi devis elteni la klac'on c'e la te-tablo. La mang'o longig'is g'is pli ol horo kaj mia onklo ankorau' ne venis. Sinjorino Mercer staris por foriri: s'i bedau'ris, ke s'i ne povas atendi plu, sed estis post la oka kaj s'i ne volis esti ekstere malfrue, c'ar la nokta aero estis malbona por s'i. Kiam s'i foriris mi komencis mars'i tien-reen en la c'ambro pugnante la manon. Mia onklino diris: --Mi timas, ke vi eble prokrastos vian bazaron en c'i tiu nokto de Nia Majstro. Je la nau'a horo mi au'dis la s'losilon de mia onklo en la koridora pordo. Mi au'dis lin parolanta al si kaj mi au'dis la koridor-tablon s'anceli kiam g'i ricevis la pezon de lia surtuto. Mi povis interpreti tiujn signojn. Kiam li estis duonfininta sian c'efmang'on mi petis, ke li donu al mi la monon por iri al la bazaro. Li estis forgesinta. |