pag'o 3

--La homoj enlitas kaj nun c'asa sian unuan dormon, li diris.
Mi ne ridetis. Mia onklino vigle diris al li:

--C'u vi ne povas doni al li la monon kaj permesi lin iri? Vi jam sufic'e lin malfruigis.

Mia onklo diris, ke li tre bedauras, ke li forgesis. Li diris, ke li kredas je la malnova citaj'o: <Nura laboro kaj neniom da ludo faras el Jack tedan knabon.> Li demandis al mi kien mi iros kaj, kiam mi tion diris al li la duan fojon, li demandis min c'u mi konas <La Adiau'o de la Arabo al sia C'evalo.> Kiam mi forlasis la kuirejon li recitontis la malfermajn liniojn de tiu peco al mia onklino.
Mi forte tenegis florenon en mia mano dum mi pas'egis lau' la strato Buckingham cele al la stacio. La vidaj'o de la stratoj svarmaj pro ac'etantoj kaj brilegaj je gaso rememorigis al mi la celon de mia vojag'o, Mi sidig'is en tria-klasa kales'o en senhoma vagonaro. Post netolerebla prokrasto la vagonaro movig'is malrapide el la stacio. G'i rampis antau'en inter ruinaj domoj kaj trans la scintila rivero. C'e la stacio Westland Row homoamaso premis al la kales'aj pordoj; sed la portistoj movis ilin malantauen, dirante ke tio estas speciala vagonaro por la bazaro. Mi atendis sola en la malplena kales'o. Post malmultaj minutoj la vagonaro apudigis sin apud improvizitan lignan kajon. Mi eliris sur la vojon kaj vidis per la lumata ciferplato de horlog'o, ke estas dek minutoj antau' la deka. Antau' mi staris granda konstruaj'o kiu montris la magiecan nomon.

Mi ne povis trovi iun ajn sespencan eniron kaj, timante, ke la bazaro fermig'os, mi eniris rapide tra turnkruco, donante s'ilingon al la lacsaspekta viro. Mi trovis min en granda halo zonita c'e duono de g'ia alto per galerio. Preskau' c'iuj staloj estis fermitaj kaj la plejparto de la halo estis senluma. Mi rekonis iun silenton tian kia tiu kiu trapenetras preg'ejon post diservo. Mi timeme mars'is en la centron de la bazaro. Malmultaj homoj arig'is c'irkau' la staloj kiuj ankorau' estis malfermitaj. Antau' kurteno, super kiu skribig'is la vortoj <Cafe Chantant> en kolora lampoj, du viroj kalkulis monon sur savpleto. Mi au'skultis la faladon de la moneroj.

Memorante malfacile kial mi venis, mi transiris al unu el la staloj kaj ekzamenis porcelanajn vazojn kaj florajn te-servicojn. C'e la pordo de la stalo juna sinjorino babilis kaj ridis kun du junaj sinjoroj. Mi rimarkis iliajn Anglajn akc'entojn kaj au'skultis svage al ilia interparolado.

--O, mi neniam diris tian aferon!

--O, sed vi jam faris!

--C'u s'i ne diris tion?

--Jes, mi au'dis s'in.

--O, estas...mensogeto!

Rimarkante min, la juna sinjorino alvenis kaj demandis c'u mi deziras aceti ion ajn. La tono de s'ia voc'o ne kurag'igis; s'i s'ajnis alparoli min pro devo. Mi humile rigardis la grandajn j'arojn kiuj staris kiel orientaj gardistoj ambau'flanke de la senluma enirejo al la stalo kaj murmuris:

--Ne, dankon,

La juna sinjoro s'ang'is la pozicion de unu el la vazoj kaj revenis al la du junaj viroj. Ili komencis paroli pri la sama temo. Unu-au'-dufoje la juna sinjorino transs'ulte ekrigardis al mi.

Mi lantis c'e s'ia stalo, tamen mi sciis, ke mia atendado senutilas, por igi mian interesig'on en s'iaj varoj s'ajni jam pli reala. Tiam mi malrapide turnis min for kaj mars'is lau' la mezo de la bazaro. Mi lasis la du pencojn fali kontrau' la sespencon en mia pos'o. Mi au'dis voc'on voki el fino de la galerio, ke la lumigilo ne lumas. La supra parto de la halo nun estis tute senluma.

Rigardante supren en la mallumecon mi vidis min mem kiel estaj'o pelata kaj mokata per vanteco; kaj miaj okuloj brulig'is de angoro kaj kolero.

Elangligis Jack Wilson

Multan dankon al William O'Ryan por bonegaj sugestoj.

http://www.oocities.org/galimatio/jackwilson.html

galimatio@yahoo.com

G'isdatigis February 3, 2004