Eveline Pag'o 3 el 3 Sonorilo sonoregis sur s'ia koro. S'i sentis li ekpreni s'ian manon: "Venu!" C'iuj maroj de la mondo kras'adis c'irkau' s'ia koro. Li estis tiranta s'in en ilin: li dronus s'in. S'i tenegis per ambau' manoj c'e la fera manapogilo. "Venu!" Ne! Ne! Ne! Estis neeble. S'iaj manoj kroc'is la feron freneze. Inter la marojn s'i sendis krion de angoro. "Eveline! Evvy!" Li rapidis preter la barilon kaj vokis al s'i sekvi. Li estis alkriata, ke li pluiru, sed li ankorau' vokis al s'i. S'i frontis sian blankan vizag'on kontrau' lin, pasiva, kiel senhelpa besto. S'iaj okuloj donis al li nenion signon de amo nek de adiau' nek de rekono. *Hill=monteto **klaksono=hupo (slango) Elangligis Jack Wilson Multan dankon al William O'Ryan por multaj bonegaj sugestoj. Ligiloj al la angla versio: http://www.classicreader.com/read.php/sid.6/bookid.345/ au' http://www.bibliomania.com/0/0/29/63/frameset.html Mia Hejmpag'o: http://www.oocities.org/galimatio/jackwilson.html Kontaktilo: jakarando@hotmail.com |
1-15-2004 |
![]() |