Pag'o 1 el 3
Theodoric Voler edukatis, de infaneco g'is la limigaj'oj de mezag’o, de amema patrino kies c'efa zorgo estis sekurigi lin kontrau' tio, kion s’i nomis la pli krudaj realaj'oj de la vivo. Kiam s’i mortis, Theodoric estis sola en mondo kiu estis tute reala, kaj tre multe pli kruda ol li kredis, ke g'i bezonas esti. Al viro kun lia temperamento kaj edukado, ec’ simpla fervoja vojag’o estis farc’ita kun etaj g’enoj kaj minoraj malpacoj, kaj kiam li arang'is sin komforte en dua-klasa kupeo je septembra mateno, li sentis sin c’agrenita kaj rimarkis g’eneralan mensan konsternon. Li log’is en rurala vikarejo, la log’antoj de kiu estis nek brutalaj, nek bakh’emaj, sed la regado de la doma establaj'o estis tiel maldiligenta, ke g'i invitis h’aoson. La ponea kales’o portonta lin al la stacidomo neniam estis g’uste mendita, kaj, kiam la momento por lia foriro proksimig’is, la faktoto kiu devis alporti la necesan artiklon, ne troveblis. Theodoric, silente sed nau’zegig'e, konstatis, ke li devis kunlabori kun la filino de la vikaro en la tasko jungi la poneon, kio devigis lin palpi cirkau’e en malluma eksterkonstruaj’o nomita stablo, kiu odoris tia--krom en loketoj kie g’i odoris je musoj. Sen esti tima al musoj, Theodoric klasis ilin inter la pli krudaj aferoj de la vivo, kaj pensis, ke Providenco, per eta praktiko de morala kurag’o, eble antau’longe rimarkus, ke ili ne estas nemalhaveblaj, kaj Li demisiigus ilin. Kiam la vagonaro elglisis el la stacidomo, la nervoza imagado de Theodoric akuzis lin je elspirado de malforta odoro de stablokorto, kaj eble je montrado de mucida pajlero au’ du sur liaj precize brositaj vestaj'oj. Bons’ance, la nura alia okupaj'o de la kupeo, sinjorino ag’e simila al li, s’ajnis preferi dormeti ol disskrutinii; la vagonaro ne devus halti g’is atingo de la finstacio post horo, kaj la kales’o estis eksmoda, kaj ne havis pordon al la koridoro, do neniaj aldonaj vojag’antoj sin trudus en la semiprivatecon de Theodoric. Tamen, la vagonaro apenau’ atingis sian normalan rapidecon kiam li malvolonte sed vigle rimarkis, ke li ne estas sola kun la dormanta sinjorino; li ec’ ne estis sola en siaj propraj vestaj’oj. Varmeta, rampa movado trans lia hau'to indikis la nebonvenan kaj multe priindignitan c'eeston, nevidatan sed kortus'an de disvaganta muso, kiu evidente hastis en sian nunan retretejon dum la epizodo de la jungado de la poneo. S’telemaj stamfoj kaj skuoj kaj senbride direktitaj pinc’oj malsukcesis delokigi la trudanton, kies moto s’ajnis esti Excelsior; kaj la lau'leg'a okupanto de la vestaj’oj kus’is malantauen kontrau’ la kusenojn kaj klopodis rapide evoluigi metodon por fini la dualan posedon. Estis nepenseble, ke li dau’rus por tuta horo en la horora rolo de Rowton Domo[1] por vagaj musoj (lia imago jam duobligis la plurojn da fremdaj invadoj). Aliflanke, nenio malpli drasta ol parta demetado de liaj vestaj’oj ebligus lin forj'eti la turmentanton, kaj demeti en la c’eesto de sinjorino, ec’ por tiel lau’dinda celo, estis ideo kiu igis la orelpintojn piketig'adi kaj rozig’i de mizera honto. Li neniam povus ebligi sin akcepti ec' la mildan montron de retaj s'trumpetoj antau’ la bela sekso. Tamen--la sinjorino en tiu kazo s’ajnis profunde kaj sekure dorma; la muso, aliflanke, s’ajnis klopodi fari grandan turneon dum kelkaj perfortaj minutoj. Se ekzistas vero en la teorio de transmigrado, tiu aparta muso certe estis, en antau’a stato, membro de la Alpa Klubo. Foje, en g’ia avido, g’i perdis sian piedtenadon kaj glitis proksimume duoncolon; kaj tiam, pro timo, au’ pli probable pro kolero, g’i mordis. Theodoric estis incitita provi la plej au’dacan entreprenon de sia vivo. |