Pag'o 2 el 3 La Muso de Saki (H. H. Munro) Karmezinig’ante en la koloron de betoradiko kaj tenante angoran observadon de sia dormanta kunvojag’anto, li rapide kaj senbrue fiksis la randojn de sia fervoja tapis’eto al la rakoj c'e ambau’ flankoj de la kales’o, por ke fidinda kurteno pendu transverse de la kupeo. En la streta vestejo kiun li tiel improvizis, li procedis hastege malimpliki sin iome kaj la muson tute el la c'irkau'anta tegaj’o tvida kaj duon-lana. Kiam la malimplikita muso freneze eksaltegis sur la plankon, la tapis’o, elglitinte el siaj ligoj c'e ambau’ flankoj, aldone elsuprig’is kun kor-kazeiga plau'do, kaj preskau’ sammomente la vekita dormantino malfermis siajn okulojn. Kun spasmo preskau’ pli rapida ol tio de la muso, Theodoric kaptosaltis al la tapis’o kaj hau’lis g’iajn ampleksajn faldojn g’ismentone antau' lian malmuntitan memon dum li kolapsis en la pli foran angulon de la kales’o. La sango hastis kaj batadis en la vejnoj de lia kolo kaj frunto, dum li atendis mute, ke la komunika drato ig'u tirita. La sinjorino, tamen, kontentigis sin en silenta fiksrigardo kiu celis al s’ia strange dampita akompananto. Kiom s’i vidis, Theodoric demandis al si; c'iakaze, kion en la mundo s’i opinius pri lia nuna pozo? “Mi pensis, ke mi suferas de frosto,” li riskis urge. “C’u? Mi bedau’ras,” s’i respondis, "mi j’us estis petonta, c’u vi malfermus la fenestron" “Mi imagas, ke g’i temas pri malario,” li aldonis. Liaj dentoj ete klakadis tiom pro timo kiom pro la deziro subteni lian teorion. “Mi havas iom da brando en mia valizo, se vi bonvole mallevus g’in por mi.” diris lia akompanantino. “Ho, ne--mi celas diri, ke mi neniam prenas ion ajn por g’i,” li sendubigis s’in serioze. "Mi supozas, ke vi kaptis g'in en la tropikoj?" Theodoric, kies kono pri la tropikoj limig'is al jara donaco de kesto de teo de onklo en Cejlono, pensis, ke ec’ la temo, malario forglitadas de li. Li scivolis, c’u li eble povus riveli la veron al s’i en etaj sinsekvaj partoj? “C’u vi timas al musoj?” li probis, ig’ante, se eblas, pli skarlata en la vizag’o. “Nur kiam ili venas en grandaj grupoj. Kial vi demandis?” "Unu rampadis en miaj vestaj’oj j’us antau'e,” diris Theodoric en voc’o kiu s’ajnis apenau' lia. “Estis tre delikata afero.” |
![]() |
Pag'o 3 |